Wilhelm Reich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wilhelm Reich

Wilhelm REICH [ˈvɪlhɛlm raiç] (naskita la 24-an de marto 1897 en Dobrzynica, tiam Aŭstrio-Hungario, mortinta la 3-a de novembro 1957 en Lewisburg, Pensilvanio) estis konata psikanalizisto.

Kiel tia li praktikis unue en Vieno, de 1930 loĝis en Berlino, kie li progresigis kontraŭfaŝismajn teoriojn, en 1933 estis devigita forlasi Germanion kaj forveturis al Svedio, poste al Oslo, kie li fondis skolon de psika-somata (korpa) terapio.

De 1939 Reich loĝis kaj laboris en Usono. Lia analizo de karaktero iĝis brava kontribuo en psikanaliza penso (ĉeesto de Anna FREUD ĉe lia seminario influis ŝian teorion pri ego-defendoj). Li estis persekutata pro siaj vidpunktoj, kaj la usona Nutraĵa kaj Droga Instanco (FDA) akuzis lin pro kontraŭleĝaj terapioj. Lastaj verkoj de Reich estis oficiale malpermesitaj, li mem mortis en malliberejo. Li influis plimulton de la nuntempaj korp-orientitaj terapioj.

Bazaj konceptoj[redakti | redakti fonton]

Funkcio de orgasmo kaj orgasma potenco: Reich estis adepto de energetika modelo de psiko. Li opiniis, ke orgasmo estas ĉefa fenomeno por emancipado de ajnaj formoj de tensio. Laŭ Reich, ĉiu neŭrozo estas ĉiam akompanata de rompo de koitaj agoj. Neplena orgasmo estas indiko de angoro, kiu blokas la fluon de sekseco. Do, orgasma potenco estas kapablo fordoni sin al “fluo de biologia energio” – laŭ Reich la ĉefa indiko de psika sano.

Karakterologio: Reich opiniis, ke por fundaj psikaj ŝanĝoj en persono de homo (kion volis psikanalizo), pli strikte por forigi simptomojn de neŭrozuloj, necesas analizi defendajn procezojn, kiuj kuŝas en bazo de strukturo de karaktero. Karaktero de homo formiĝas sur bazo de konflikto, naturaj apetencoj de infano kaj eksteraj frustracioj. Konflikto kreas psikajn defendojn, kiuj fiksiĝas kaj poste montriĝas sur ĉiuj niveloj – sur psika, sur karaktera sinteno de homo, liaj konvinkaĵoj, rilatoj; sur fiziologia, en karaktera «muskola kiraso» kaj orgasma malpotenco. Reich emfazis ses tipojn de karakero – falusa-narcisisma, pasiva-virineca, vireca-agresema, histeriema, kompulsivema kaj masoĥismema.

Orgono: La lastajn jarojn de sia vivo Reich dediĉis al esplorado de orgono, bio-fizika substanco, kiu trapenetras kosmon kaj vivajn organismojn. Ĝi koncentriĝas en kampoj ĉirkaŭ objektoj kaj ene de ili. Ĉiuj psikaj procezoj – defendoj, transporto, karaktero k.t.p. – tiamaniere estas nur psikaj priskriboj de bio-fizikaj orgonaj procezoj. La teorio de la orgono ne estis bone akceptita de psikanalizistoj.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Der Triebhafte Charakter. (1925)
  • Die Funktion des Orgasmus. (1927)
  • Dialektischer Materialismus und Psychoanalyse. (1929)
  • Geschlechtsreife, Enthaltsamkeit, Ehemoral. (1930)
  • Der Sexuelle Kampf der Jugend. (1932)
  • Der Einbruch der Sexualmoral. (1932)
  • Charakteranalyse. (1933)
  • Massenpsychologie des Faschismus (1933)
  • Was ist Klassenbewusstsein? (1934)
  • Psychischer Kontakt und vegetative Stroemung. (1935)
  • Die Sexualitaet im Kulturkampf (poste: “Seksa Revolucio”). (1936)
  • Die Bione. (1938)
  • The Discovery of Orgone. Vol. 1: The Function of the Orgasm. (1942)
  • The Discovery of Orgone. Vol. 2: The Cancer Biopathy. (1948)
  • Ether, God and Devil. (1949)
  • The Orgone Energy Accumulator. (1951)
  • The Oranur Experiment: First Report. (1951)
  • People in Trouble. (1953)
  • The Murder of Christ. (1953)
  • Conspiracy: An Emotional Chain Reaction. (1955)
  • Contact with Space: the Second Oranur Report. (1957)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]