Orgono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La orgono estas la energio de kosma vivo, fundamente la kreanta potenco konata ekde pratempo de personoj kiuj estas en kontakto kun naturo kaj antaŭsentita de natur-specialistaj sciencistoj[mankas fonto], sed ekde nun fizike identigita kaj klarigita. Orgonon unue priskribis Doktoro Wilhelm Reich (1884-1957) kiu precizigis nombregon el ĝiaj fundamentaj propraĵoj. Ekzemple, orgon-energio radias el ĉiu vivanta kaj nevivanta substanco kiun ĝi ŝargas. Plie, ĝi facile povas penetri ĉiujn materiajn formojn, kvankam kun pli aŭ malpli da rapideco. Ĉiu materio, altirante aŭ sorbante ĝin, forĵetante aŭ reflektante ĝin, agas super orgono. Orgono videblas, mezureblas kaj foteblas. Estas reala energio, fizika; ne estas metafizika aŭ hipoteza potenco.

Orgono ekzistas ankaŭ en libera formo en atmosfero kaj en spaca malpleno. Ĝi eksciteblas, subpremeblas kaj spontane pulsantas, t. e. dotita de ŝvela kaj streĉa povo. La orgona ŝargo ene de ie aŭ io tempe varias, ĝenerale cikl-maniere. Orgono ĉefe estas allogita per vivantaj estaĵoj, per akvo kaj per si mem. Orgona energio povas, sen iu dubo, elflui kiel fluo el ie ĝis aliloke en atmosfero, sed ĝenerale sekvas orient-okcidentan fluon kun tera rotacio, sed iom pli rapide ol tiu-ĉi. Estas la mez-medio (trao) dotita de ĉieestado, estas kosma oceano de dinamika, movanta energio kiu interligas fizikan universon en iu ĉiomo; ĉiuj vivantaj kreaĵoj, meteorologiaj sistemoj kaj ĉiuj planedoj reagas pro ĝiaj pulsoj kaj ĝiaj movoj.

Orgono estas ligita al aliaj energiaj formoj sed tre malsimilas al ili. Ĝi povas provizi magnetan ŝargon al magnet-feraj kondukiloj, sed ĝi ne estas mem magneta. Same, ĝi povas doni elektrostatikan ŝargon al izolaĵoj sed ĝi ne estas pli elektrostatika propradire. Ĝi reagas, kiam ĝi proksime estas kun radi-aktivaj materioj aŭ potenca elektromagnetismo per grava malordo, kiu tre similas al protoplasmo incitata. Ĝi detekteblas per gejgeraj komputiloj aparte adaptitaj. Orgono estas ankaŭ la tramedio - traaĵo - tra elektromagnetikaj perturbadoj transsenditas laŭ la malnova koncepto de etero, kvankam ĝi ne estas nature elektromagneta mem.

Fluoj de orgon-energio en tera atmosfero kaŭzas ŝanĝojn en aer-cirkulado; funkcioj de orgona atmosfero bazigas formiĝon de eventualaj ŝtormoj kaj influas aer-temperaturon, aer-premon kaj aer-malsekecon. Funkcioj de energio el kosma orgono aperas laborantaj en spaco kie ili tuŝas gravitajn kaj sunajn fenomenojn. Tamen, energio libera de pezo, orgono estas nenio el ĉi fizik-mekanikaj faktoroj nek eĉ ilia sumo. Propraĵoj de orgona energio elvenas pli el la vivo mem ; en tio ĝi tre proksime similas al malnova nocio de viva potenco, aŭ de "élan vital". Tamen, male de ĉi malnovaj nocioj, orgono malkovritis kiel ĉeestanta kun senmaso formo en atmosfero kaj spaco. Estas la kosma viva energio, ĉefa, primara tiel ke ĉiuj aliaj energiaj formoj al ĝi estas nature akcesoraj.

En vivanta mondo, orgonenergiaj funkcioj estas la bazo de pli grandaj vivprocesoj: la pulsado, la elfluo kaj la tenso de biologia orgono decidas movojn, aktojn kaj agmanieron de protoplasmo kaj histoj, kiel ankaŭ la potenco de "bio-elektraj" fenomenoj. Iu emocio estas la fluo kaj la refluo, la ŝarĝiĝo kaj la malŝarĝiĝo de orgono ene de organisma membrano, tute kiel vetero estas fluo kaj refluo, ŝarĝiĝo kaj malŝarĝiĝo de orgono ene de atmosfero. Tiom organismo kiom klimato eĥas al ĉefa karaktero kaj stato de viva energio. La funkcioj de orgonenergio travideblas tra la integro de la kreado, en mikroboj, en animaloj, ŝtormaj nuboj, ciklonoj kaj galakcioj. La orgonenergio ne nur ŝargas kaj movas naturan mondon ; ni mergatas en orgona oceano, kiel fiŝo en akvo. Ankaŭ plie: ĝi estas trao kiu plendonas emocion kaj percepton, tra kiu ni estas kunligitaj kun kosmo kaj parencitaj kun ĉio kio vivas.