Orgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustraĵo pri orgio en la antikva Romo, de Édouard-Henri Avril (ĉirkaŭ 1910).

Orgio (de la latina orgĭa, kaj tiu de la greka ὄργια, "órgia", «religiaj, misteraj ritoj»​) estas seksa agado en grupo. Oni nomas tiel ankaŭ praktikon sen ajna tipo de restriktoj (por ekzemplo, «orgio de detruado»).

En sekso, orgio estas seksa agado en kiu estas kvin aŭ pliaj partoprenantoj, ĉar ĝis kvar oni povas kompreni kiel du paroj. En kelkaj kulturoj oni praktikis orgiojn kiel parto de komunuma rito, ceremonio aŭ religia praktiko.

Tipoj de orgio[redakti | redakti fonton]

Hindia gravuraĵo.

Laŭ seksa orientiĝo de la partoprenantoj[redakti | redakti fonton]

Orgioj divideblas en tri grupoi, nome la jenaj:

  • Heteroseksa orgio
  • Samseksa orgio
  • Duseksa orgio

Laŭ la nombro de partoprenantoj[redakti | redakti fonton]

Triopo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Triopismo.

Strikte parolante, grupa seksumado kiu koncernas al nur tri partoprenantoj estas nomata ménage à trois (franca esprimo prononcata [me'naʒ ɑ'tʀwa], /menázh.atrwá/, aŭ threesome (angla esprimo) por difini la agadon inter tri personoj. Kelkaj fakuloj, kiel Master & Johnson, ne konsideras «triopon» kiel seksa orgio mem.

Pli ol tri partoprenantoj[redakti | redakti fonton]

Gangbango estas preciza tipo de orgio en kiu partoprenas normale unu persono (ĉu viro ĉu virino) kaj almenaŭ tri viroj; en "boybang" kutime partoprenas viro kaj grupo de almenaŭ tri virinoj. Ĉe gangbango, la nombro de tri viroj estas la nepra minimumo por sekse penetri samtempe virinon tra la buŝo, la vagino kaj la anuso.

La bukako estas praktiko de grupa seksumado, en kiu serio de viroj laŭvice ejakulas sur persono, ĉu viro ĉu virino.

Orgioj en fikcio[redakti | redakti fonton]

Estas sceno de orgio altrapida en la adaptaĵo al distopia samnoma filmo A Clockwork Orange de la romano A Clockwork Orange. La filmo Caligula reĝisorita de Tinto Brass montris kelkajn scenojn de orgio, kaj seksaj kaj religiaj. La filmo La Parfumo preskaŭ finiĝas per homamasa orgio en urba placo, anstataŭ ekzekuto.

En la futurisma socio priskribita de Aldous Huxley en sia romano Brava Nova Mondo, la orgioj plenumas ŝlosilan ceremonian rolon.

En la serio "the Boys" oni dediĉis tutan ĉapitron al Herogasm, nome grupa orgio fare nur de superherooj.