Kolibro

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kolibro
Diversaj kolibroj en Kunstformen der Natur de Ernst Haeckel, 1904
Diversaj kolibroj en Kunstformen der Natur de Ernst Haeckel, 1904
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Trokiledoj Trochilidae
Vigors, 1825
Subfamilioj

Phaethornithinae
Trochilinae

Kolibroj estas tre malgrandaj birdoj kiuj povas ŝvebi en la aero per rapida movado de la flugiloj. Ili povas svingi la flugilojn po 15-80 fojojn por sekundo (variante laŭ la grandeco de la birdo) kaj estas la solaj birdoj kiuj povas intence flugi malantaŭen. La rapida svingado de la flugiloj kreas zum-sonon.

Kolibroj allogiĝas al floroj, speciale al ruĝaj floroj. Ili manĝas la nektaron de tiuj floroj per longaj, maldikaj bekoj, kaj ili estas gravaj polenantoj. La plejmulto da specoj da kolibroj ankaŭ manĝas insektojn.

Kolibroj ofte posedas brilajn, lumajn plumojn. La viroj estas brilkoloraj kaj la inoj malpli brilaj.