Prostituo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Germana artistino en memportreto kiel prostituino.

Prostitu(ad)o (Noto) estas ago de homo, pli ofte virino ol viro, pli ofte relative juna, kiu seksumas pro aŭ por mono. La nomo devenas de la latina kaj signifas Antaŭenmontripublike eksponi.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kelkaj kliŝe nomas ĝin "la plej malnova profesio", ĉar ekde la antikveco homoj sin prostituas. En frua historio, prostituo estis foje ligita al religio, kiel en Babilono kaj la orienta baseno de Mediteraneo. En aliaj tempoj kaj/aŭ regionoj, geprostituitojn forpelis la normala socio. En kelkaj aliaj ili havis agnoskitan lokon.

Dum la eŭropa Mezepoko, prostituitinoj havis gravan socian rolon, eĉ elektigis tri papojn per sia influo kaj monkontribuoj (pri tio, tamen, oni estas sercantaj kaj indikantaj la fontojn). La mezepoka eklezio ne persekutis,kvankam kondamnante la malvirton, virinan prostituiĝon, nur regulis kie ĝi povus okazi, kaj bordeloj bezonis episkopanreĝan permeson; prostituitinoj povis frekventi di-servon kaj donaci malkaŝe al la eklezio, kiel oni povas vidi en la franca katedralo Dipatrino de Parizo, kies vitralon donacis prostitua gildo. Estis eĉ papaj dokumentoj kiuj malpermesis fizikajn aŭ moralajn agojn kontraŭ prostituitinoj, kvankam ili kondamnis prostituon teorie.

Se submorale aspekto la Kristana Eklezio ĉiam kondamnis prostituitinojn, por ili, tamen, ĝi havis grandan atenton kaj kompaton kaj tie kaj tie kreis rifuĝojn por igi reala la eblecon de socia kaj morala elaĉeto. Citenda la episkopo Ivo el Chartres kiu rekomendis kiel gradan signon de karitato edziniĝi prostituitinon por ŝin forigi el la peko, kaj plie citenda la papo Inocento la 3-a kiu koncdis indulgencon al tiu kiu edzinigas prstituitinon (Il Timone, n.95).

Sintenoj rilate al prostituo[redakti | redakti fonton]

Leĝe[redakti | redakti fonton]

Leĝe estas tri pozicioj pri la afero:

  • Ŝtatoj kiuj leĝe malpermesas prostituon (kiel en plejparto de Usono). Oni povas obĵeti, ke tiuj ŝtatoj, pretekste protekti virinajn rajtojn, neas al virinoj la rajton elekti mem kialon por seksumi, dirante: "vi rajtas seksumi pro a, b, c, sed ne pro mono aŭ simila kialo". Aliflanke estas dubinde aŭ almenaŭ diskutinde, ke plej multaj prostituitinoj volonte elektis sian "profesion".
  • Ŝtatoj kiuj leĝe permesas kaj regulas prostituon (kiel Nederlando). Ili konsideras prostituadon kiel metion inter aliaj metioj. Unu el iliaj pravigoj estas, ke oficiala regulado de prostituado malhelpas ties kaŝan kaj kriman evoluon. Oni povas obĵeti, ke ĉi-kaze la ŝtatoj ekspluatas geprostituitojn, postulante impostojn aŭ kontribuojn kiel kondiĉon por permesi tian tipon de seksumado. Aliflanke oni ne devas forgesi, ke en aliaj kondiĉoj prostituitojn ekspluatas unuavice kaj plej ofte prostituistoj kaj prostituaj mafioj, dediĉantaj sin al ŝakrado kaj sklavigo de homoj.
  • Ŝtatoj kiuj traktas prostituon kiel privatan aferon, aŭ kiel problemon ne ŝtatan sed etikan (kiel Brazilo). Oni povas pravigi ilin dirante, ke tiuj vere respektas homajn rajtojn, ĉar kondamnas neniun kialon por fari amoron (se iu ajn plenkreskulo libere volas amori por distriĝo kaj alia plenkreskulo pro mono libere, kial ne? tio estas etika problemo, ne ŝtata). Oni povas obĵeti, ke tiuj ŝtatoj neglektas la ekspluatan dimension en plej oftaj prostitu-rilatoj inter, unuflanke, prostituit(in)o kaj klient(in)o, kaj, aliflanke, prostituit(in)o kaj prostituisto.

En la lastaj du grupoj, depende de la ŝtato, oni jen kaj jen permesas sindikatojn kaj asociojn de geprostituitoj, sociajn rajtojn kiel emeritecon, senpagan ŝtatan sanservon ktp, sed kondamnas perforton kaj ekspluatadon, unuavice de neplenkreskuloj.

"Ruĝa kvartalo" en Amsterdamo

Etike[redakti | redakti fonton]

Etike estas aliaj problemoj. Evidente la plejparto de geprostituitoj ne prostituas sin volonte, pro ŝato de tia maniero seksumi, sed pro mizero aŭ bezono de mono por aĉeti drogojn.

Sed oni ne eliminos mizeron aŭ aĉetadon de drogoj perfortante geprostituitojn. Oni ne finos prostituadon perforte, sed nur kiam oni eliminos sociajn problemojn, kiel mizeron aŭ droguzon, kiu kondukas al prostituado. Kio estas pli hontinda: permesi prostituadon aŭ permesi mizeron?

Aliflanke, la t. n. kliento troviĝas en situacio de fakta avantaĝo. Li aŭ ŝi povas elekti prostituist(in)on laŭ siaj plaĉo kaj buĝeto, dum ĉi tiu en plej oftaj kondiĉoj ne povas elekti aŭ rifuzi klienton. Al kiu amoras al geprostituitoj estas penso de, ke aliulo ne faras amoron pro amo, amikeco aŭ ĝuo, sed nur por mono, tio estas malagrabla penso, sed tamen multaj uzas tion, ĉu ŝate, ĉu surogate (adosleskanta viro, fremdulo, maljunul(in)o, ktp - ) tiuj aŭ rezignas amoron, aŭ agnoskas la bezonon pagi por tio. Tiurilate kelkaj rimarkigas, ke multajn fojojn eĉ en "normala" orda socio ne estas alia kvalito por altiri parulon krom mono.

Lingva noto[redakti | redakti fonton]

La baza vorto en esperanto estas la transitiva verbo prostitui, jam en si mem tre longa, kaj speciale maloportuna okaze de derivaĵoj kaj kunmetoj. Tial, indiferente pri la nuanco, oni nomas "prostituito" ne nur tiun efektive prostituitan de iu alia, sed ankaŭ prostituiĝinton (t.e. kiu prostituas sin mem).

Anstataŭ "prostituitino", inter multaj sinonimoj, oni povas diri amovendistino, amoristino, ĉiesulino, ankaŭ putino, kvankam ĉi tiu vorto estas pli vulgara. La nomo sekso–laboristo ankaŭ troviĝas. Ĝi esprimas la ideon, ke la agado de prostituitino estas speco de laboro, komparebla kun aliaj specoj.

Viran prostituiĝinton oni povus nomi, metafore, "*puto" (ankaŭ piĉo havas du signifojn tute malsamajn, ekzemple), sed ĝis nun oni tion ne faris. Juna viro, kiu prostituiĝas por pli maljunaj virinoj, estas "ĝigolo".

Sinonimoj de "prostituejo" estas "putinejo" kaj "bordelo".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Pri infanprostituado: Monato, internacia magazino sendependa, numero 1995/03, paĝo 14: Knaboj kiel seksumiloj verkita de Gianfranco Cazzaro.