Inocento la 3-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Inocento la 3-a
Innozenz3.jpg
Naskonomo Lotario de la Grafoj “Segni”
Nacieco itala
Komenco de pontifiko 22-a de majo 1198
Fino de pontifiko 16-a de julio 1216
Antaŭulo Celestino la 3-a
Sekvanto Honorio la 3-a
Dato de naskiĝo 1160
Loko de naskiĝo Gavignano aŭ Anagni
Dato de morto 16-a de julio de 1216
Loko de morto Peruĝo
Entombigo Baziliko Sankta Johano de Laterano
v  d  r
Information icon.svg

Inocento la 3-a, Lotario laŭbapte, estis ido de la familio de Grafoj de Segni, nome de grafo Trasimondo Conti kaj de Klaricia, parencino de papo Klemento la 3-a. Lia patro, laŭ genealogiistoj, parence ligiĝis al la romia gens Anicia. Ĉiukaze, el tiu grafa familio jam devenis, rekte aŭ nerekte, diversaj papoj kiel Gregorio la 9-a kaj Aleksandro la 4-a (kaj, ĝuste, Inocento la 13-a).

Vivpriskribo[redakti | redakti fonton]

Religia kaj kultura formadoj[redakti | redakti fonton]

Inocento la 3-a plenumis siajn studojn en Romo, vizitis la priteologian fakultaton de Parizo kie estis siaj majstroj Petro Corbeil, Petro Kantoro, Petro el Poitiers, Migliore el Pizo kaj kie doktoriĝis pri kanonika juro en Bolonjo, kie instruis Uguccione el Pizo, kiu estis lia docento.

Post la morto de papo Aleksandro la 3-a, Lotario revenis al Romo, kie oficiĝis dum la mallongaj papadoj de Lucio la 3-a, Urbano la 3-a, Gregorio la 8-a kaj Klemento la 3-a, de kiu (1190) estis promociita kardinalo kun diakona titolo. Lia grava pozicio ne suferis eĉ dum la papado de Celestino la 3-a, kies origina familio, Orsini, tradicie oponis al familio Segni: dum sia tiukaza oficado en la Roma Kurio, Lotario kompilis unu el siaj plej konataj verkoj: De miseria humanae conditionis (Pri mizero de la homa kondiĉo), dirita ankaŭ De contemptu mundi (Pri la malŝato pri la mondo).

Papiĝo[redakti | redakti fonton]

Papo Celestino la 3-a mortis la 8-an de januaro 1198. La saman tagon rekuniĝis la konklavo kaj Lotario estis, nur tridekjaraĝante, elektita papo; kurioze, la pontifika nomo ne estis elektita de la elektito, sed altrudita de kardinalo Graciano. Inocento la 3-a estis la unua papo kiu utiligis la “personan sigelon”: kio fariĝis kutimo ĝis niaj tagoj.

Tiutempe la papoj estis prefere selektitaj inter la ekleziaj juristoj, tiel ke estu plifortigita la gregoria reformo, kiu establis la kompletan sendependon, kaj nerekte la superecon, de la eklezio fronte al la Sankta Romia Imperio. Krome estis, laŭ historiistoj, sentita en la Kurio la neceso plifortigi la papadon ankaŭ fronte al la aliaj episkopaj katedroj kaj sur la kristana mondo ĝenerale.

Favore de la elekto de Lotario eble pezis ankaŭ lia kulturo, lia mistika spirito, trapenetranta la supermenciitan verkon, De miseria humanae conditionis, kie la mizero de la homo estis kontraŭmetita al la savo kiu povas veni el la alto. Inocento la 3-a devus provizi solidan gvidosignon al la florado de religiaj ordenoj ne ĉiam fidelaj al la Eklezio (kiel la patarinojkataroj. La sendubaj postuloj, en kunteksto kontraŭeklezia, de la protesto povus trovi konsenton kaj akordon kun la obeo al la direktivoj de la eklezio, nome al ties neforgesebla devo esti lumo por la kristanaro.

Kontrolo kaj sindefendo el la romaj aristokrataj familioj[redakti | redakti fonton]

La papado estis, ofte, sub arbitro de potencaj romaj familioj kiuj per la senato konsiste limigis la pontifikan aŭtoritaton.

Inocento la 3-a tuj montris ke aferoj devas ŝanĝiĝi. La unika, ankoraŭ enoficigita, senatano estis formovita kaj anstataŭigita per fidindulo al la papo. Tiu ago iam kaŭzintus ribelon de la roma popolo, sed en tiu kazo eknaskiĝis neniu reago. Sekve li anstataŭis juĝistojn, kiuj estis preskaŭ ĉiuj elstaruloj de la roma aristokratio, per homoj de la eklezia administrado. Evidentiĝis tuj la koncepto forte teokratia de la nova papo, jam antaŭ lia efektiva kronado, kiu okazis la 22-an de februaro.

Tera papa povo kaj Imperio[redakti | redakti fonton]

Koncerne la rilatojn kun la Imperio, ludis grandan facilecon favore al la papo la fakto ke en tiu momento la imperia trono vakis pro la morto de Henriko la 6-a (Sankta Romia Imperio) (1197) kaj neniun posteulon ankoraŭ oni povis indiki. La papo profitis de la febleco de Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio), kiu tiam kvarjaris, por reestabli la papan vasalan rajton, petante kaj akirante de la imperiestrino Konstanca el Altavilla, vidvino de Henriko la 4-a kaj patrino de la eta Frederiko, la reestablon de la antaŭaj privilegioj, kiuj Vilhelmo la 1-a (Sicilio) jam aboliciis kun altrudita konsento de papo Hadriano la 4-a. Nur tiakondiĉe la papo investis Frederikon la 2-an per la titolo de reĝo de Sicilio (novembre de 1198).

Krome Inocento la 3-a sukcesis rehavi la teritoriojn de la Sankta Seĝo, el Markovaldo el Annweiler, vikario de la imperiestro en Italio, la Provincon Romadiolae[1] kaj Markion de Ankona. Tiel, ankaŭ la Dukatoj de Spoleto, Asizo kaj Sora estis reprenitaj el la germano Konrado de Urslingen.

Intertempe la papo intervenis en Germanio kie furoris la kontrasto inter Gelfoj kaj Gibelinoj kaj reaserti sian intencon koncedi la imperian regadon al Frederiko kaj kiel pro tio mem pretis uzi la papan aŭtoritaton: el la dekreto Venerabilem kiu poste eniris la Corpus Juris Canonici (korpuso de kanonika juro), de majo 1202, aperas tiuj precipaj principoj: la princoj de la imperio rajtas libere elekti sian reĝon sed la rajto decidi ĉu la reĝo estas inda el la imperia krono apartenas al la papo; en kazo de duobla elekto, la elektintaj princoj devas peti la arbitracian decidon de la papo. Tiuj rajtoj devenas, laŭ “Venerabilem”, el la ago de kronado de Karolo la Granda plenumita permane de Leono la 3-a.

Inocento la 3-a volis, krome, uzi la papan aŭtoritaton por reakiri, kaj sukcesis, antikvajn vasalajn privilegiojn en la Suditalio.

Intertempe en Germanio la elektoprincoj, post civitanaj militoj, elektis imperiestron Otto el Wittelsbach. La papo provis konvinki Otton rezigni havinte en la menso sian protektaton Frederikon la 2-an. Sed Otto rezistis kaj promesis respekton kaj obeon al la leĝoj de la Eklezio kaj venis al Romo por la kronado. Otto promesis respekti ĉiujn la novajn teritoriajn kaj vasalaĵajn akiraĵojn de la Eklezio kaj garantiis respekton de la ekleziaj elektoj al la regado de la ekleziaj oficoj kaj agnoskis la senliman rajton apelacii al Romo.

Sed tuj post la kronado Otto okupis Ankonon kaj aliajn ekleziajn teritoriojn perfidate la ĵurajn promesojn.

La papo ekskomunikis Otton kaj akiris el la plejgranda parto de la germanaj elektoprincoj konsenton por la malagnosko de la ekskomunikita imperiestro kaj altronigo de Frederiko la 2-a (septembro 1211). Ankaŭ tiu ĉi hastis promesi la samaĵojn, kaj lia elektiĝo estis ratifita de Inocento la 3-a la 22-an de julio de 1215.[2]

Inocento la 3-a plenumis gravan politikan rolon, krom en Italio kaj Germanio, ankaŭ en Anglio, Francio, Svedio, Bulgario kaj Hispanio.

La kvara krucmilito[redakti | redakti fonton]

Unu el la aferoj plej sentitaj de Inocento estis la superado de la Orienta Skismo de 1054, por repacigi latinojn kaj grekojn. Tiucele li plurfoje entreprenis kontaktojn kun Manuelo la 1-a Komneno, sed li ne rezignis rekonfirmi la superecon de Petro, kio malhelpis profitodonajn kontaktojn.

En 1198 Inocento ekanoncis la kvaran krucmiliton, adresiĝante al kavaliroj kaj nobeloj de Eŭropo anstataŭ al la tiutempaj reĝoj (Rikardo la 1-a (Anglio) kaj Filipo la 2-a (Francio) estis ankoraŭ militantaj unu kontraŭ la alia, kaj la diversaj germanaj princoj estis en malamika tensio kontraŭ la papo). La alvoko estis ignorita ĝis 1200 kiam el la franca regiono Ĉampano startis krucmilitistoj, kiujn Venecio kondukis disrabe konkeri Zadar (1202) kaj disrabadi (1204) Konstantinopolon, realigante la fikcian reunuiĝon de latina kaj greka eklezioj. Reage, Inocento la 3-a reagis ekskomunikante la disrabantoj de Enrico Dandolo sed provis devenigi bonon el tiu malbono dum ekpliakriĝis la rilatoj de ortodoksuloj kontraŭ la katolika eklezio: la akuzo estis kaj estas ke la katolika eklezio kontribuis detrui la Duan Romon avantaĝe de la Turkoj. Tiel la kvara krucmilito ne liberigis Jerusalemon kaj Palestinon sed kompense ruinigis kristanan imperion. [3]

persona papa blazono de li

Lukto kontraŭ la herezoj[redakti | redakti fonton]

Inocento estis senlasa adversulo de ideoj taksataj herezaj kiuj ankaŭ tiutempe estis invadantaj Eŭropon: Katarismo (aŭ Albigensismo) en sudo de Francio enradikiĝis ĉe granda parto de popolo, ek de aristokratoj ĝis la sociaj tavoloj plej humilaj. Mortigo de la papa legato, kun la kutima agreso kontraŭ la popoloj de paroĥoj kaj sanktejoj ne adherantaj al la nova doktrino, decidigis la papon anonci kontraŭ kataroj veran krucmiliton (ĝis tiam uzata nur por defendi kristanajn landojn aŭ por provi rekonkeri Jerusalemon): sub la gvido de Simono la 4-a de Montfort; nordfranciaj feŭduloj kontente respondis al la papa alvoko, kiu ofertis okazon por prirabi kaj konkeri riĉaĵojn kaj eventuale teritoriojn de la riĉa Sudo, la plej fruktoriĉajn de Francio.[4]

Ĉio tio estis ankaŭ preludo de Inkvizicio[5] (1233) ĉar la papo kreis apartan tribunalon por anstataŭi tiujn episkopojn neefikajn por malkovri kaj indiki al la fideluloj herezojn kaj herezulojn.

La krucmilito daŭris pli ol antaŭvidite, ekde 1209 ĝis 1244 (kun la falo de la lasta fortikaĵo ĉe Pireneoj, nome la Kastelo de Montségur) kiam la krucmilita venko finiĝis per masakro. Sed la herezo ne tute malaperis ĉar restaĵoj konserviĝis en Italio; kaj la prezo pagita estis tro peza ĉar la precipaj eventoj estis determinitaj per homoj ne ĉiam obeaj al la papaj direktivoj ene de la avideco de krucmilitistaj gvidantoj. La papo ne vidis la kompletan rezulton de la krucmilito ĉar li mortis antaŭe.

Ĉu la rezulto respondis al liaj atendoj? Ĉu sukceso aŭ fiasko, pro la juĝoj ĉe la postaj generacioj, kiel fiaskis la kvara krucmilito? Historiistoj diskutas.

Almozantaj Ordenoj[redakti | redakti fonton]

En 1210 Inocento la 3-a, kontraŭ obĵetoj de kurianoj, donis la unuan, nome senbulean, buŝan aprobon al la religiula ordeno kreiĝinta ĉirkaŭ Sankta Francisko el Asizo, kaj (1211) la samon faris kun la Vilhelmitoj. Inocento jam komprenis ke la malkontento kaj la problemoj de la malaltaj klasoj facile estis kaptaĵo de predikantoj, kiuj trofacile povis inspiri kaj disvastigi herezajn movadojn tra ampleksaj medioj de la popoloj. Male, la membroj de la tiuj novaj movadoj volis ja jes prediki, sed nur post la rajtigo de la Eklezio. Francisko humile staris antaŭ episkopejo atendante ke la episkopo certiĝis pri lia predikaĵa ortodokseco.

Kvara Laterana Koncilio kaj la Kvina Krucmilito[redakti | redakti fonton]

En novembro de 1215 Inocento la 3-a kunvokis la Kvaran Lateranan Koncilion (la 12-a ekumena koncilio), kiu emanis sepdek porreformajn dekretojn. Inter tiuj estis definitive proklamata la supereco de la Eklezio rilate ĉiun alian mondan povon, ĉar la unika deponprenanto de Graco kaj ekskluziva peranto inter Dio kaj homoj [6].

Se unuflanke oni kreis la novan tribunalon komplete dependantan de la Sankta Seĝo, kiu post trovis la nomon “Inkvizicio”, por bremsi la disvastigon de herezoj, aliflanke la Koncilio kuraĝigis la instruan predikadon al la popolo, antaŭe ne multe praktikatan, rajtigante la novajn movadojn. [7]

Tiel la Eklezio unuflanke estas la unika kaj vera edzino de Kristo, kaj ĉar tia estas supera kaj sankta, aliflanke unika majstrino de la gentoj. (Kaj tio komplete akordiĝas kun la titolo de la encikliko kompilita de Johano la 23-a, en verko tute malsama al tiu de Inocento la 3-a, laŭ kiu la Eklezio estas "Mater et Magistra" nome Patrino kaj Majstrino).

Inocento la 3-a memorigita (Usona Kongreso) kiel unu el la plej grandaj leĝfarantoj de la mondo.

Morto (1216) de Inocento la 3-a[redakti | redakti fonton]

La koncilio estis kontentiga sukceso sed ankaŭ la lasta granda ago de Inocento la 3-a. Li mortis, fakte, en Peruĝo la 6-an de julio de 1216 kaj estis entombigita en la katedralo de tiu urbo, kie lia korpo restis ĝis kiam Leono la 13-a ĝin translokigis en tombon de Baziliko de Sankta Johano de Laterano (decembre de 1891).

Postmorte[redakti | redakti fonton]

Se tiu papo reprezentas la kulminon de la potenco kaj bonŝanco en la agado por evangelio, pri lia konstanta persona respekto pri la samo Sankta Lutgarda esprimigis kelkajn dubojn: ŝi, fakte, se kredi pri ĉiuj onidiroj pri sanktuloj, raportis ke tuj post la morto papo Inocento la 3-a al ŝi aperis tute ĉirkaŭata de Purgatoriaj flamoj, en kiu (laŭ ĝuste lia propra diro) li devos restadi ĝis la mondofino, ĉar punita de Dio pro liaj kulpoj. Kardinalo Roberto Bellarmino, profitante de tiu viziaĵo tiel komentis: “Se papo tiom inda je laŭdo kaj estimata sankta ĉe la okuloj de homoj, troviĝas submetita al tiaj hororaj turmentoj ĝis la mondofino, kio estas reservita al la aliaj ekleziuloj, religiuloj kaj fideluloj?”.[8]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Konstituita el la nuna Romanjo, Bolonjo kaj Ferrara
  2. Franco Cardini e Marina Montesano, Storia Medievale, Firenze, Le Monnier Università/Storia, 2006, pag. 285"
  3. Franco Cardini e Marina Montesano, Storia Medievale, Firenze, Le Monnier Università/Storia, 2006, pag. 237 "La landoj kiuj jam apartenis al li (al la imperiestro Aleksio) estis tiel dividitaj: triono transiris al Baldovino grafo de Flandrio elektita de la krucmilitistoj imperiestro de la nova “Latina Imperio de Konstantinopolo”, triono al ceteraj krucmilitistaj nobeloj; kaj fine la tria triono al la venecianoj, kiuj alproprigis al si ankaŭ la grekajn insulojn kaj la plej gravajn ŝiphaltejojn, sekurigante tiamaniere al si trafikmonopolon kun orientaj popoloj el kiuj, aparte, estis ekskluditaj iliaj malamataj konkurantoj de Ĝenovo."
  4. Ĉar la akuzoj pri krueleco kontraŭ Simono trovis konfirmon ĉe la papo, Inocento admonis kaj, poste laŭkelktempe, reduktis la povojn de Simono
  5. Spuroj de inkvizicio troviĝas jam dum la papado de Lucio la 3-a
  6. Hodiaŭ katolikaj teologoj ne dirus “superecon” sed “absolutan sendependon” ĉar la la doktrinoj de la Eklezio ne povas esti frukto de akordoj aŭ kompromisoj kun laikaj povoj. Oni vidu la dokumentojn de la Dua Vatikana Koncilio
  7. Franco Cardini e Marina Montesano, Storia Medievale, Firenze, Le Monnier Università/Storia, 2006, pag. 272 . “En ĝi [Koncilio], la Eklezio estis definitive proklamata supera al kiu ajn sekulara povo, la sola deponprenanto de la Graco, la sola peranto inter Dio kaj la Homoj. Oni enkondukis Inkvizicion kiel kontrolinstrumenton, sed oni zorgis pri la instruado de la popolo. [...]. Estis energia kaj aŭdaca programo, ĉe limoj de paradokso: unuflanke, fakte, oni volis levi la Eklezion al stato netuŝebla per kiu ajn kritiko, aliflanke oni celis enkonduki la Eklezion en la kristanan popolon, ĝin igi vivanta kun ili.
  8. Sankta Roberto Bellarmino, De gemitu columbae, 1617, libro 2, cap. 9: "Si enim tam laudabilis Pontifex [...] abfuit a gehenna, et usque ad diem Iudicji purgatoriis incendiis atrocissimis puniendus est, quis Praelatus non trepidet?"

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Goffredo el Villehardouin, La conquista di Costantinopoli , Milano, Testi e documenti, 2008. ISBN 978-88-7710-729-9
  • Papa Innocenzo III. (1198-1216): un figlio della nostra Diocesi al vertice della Chiesa: alcuni aspetti della sua attività e della sua dottrina, atti delle Giornate di studio (Velletri, 28-29 ottobre 1998) a cura di Francesco Cipollini, Venafro 1999
  • Chiesa e stato nella dottrina di papa Innocenzo III., zorge de Michele Maccarrone, Roma: Ateneo lateranense, 1941
  • Werner Maleczek, [1], Enciclopedia dei Papi, Vol. II, pp. 326-350, Istituto dell'Enciclopedia Italiana Treccani, 2000
  • Giorgio Ravegnani, Bisanzio e Venezia , Milano, Il Mulino, 2006. ISBN 8815109269
  • Dazu Christopher R. Cheney: Pope Innocent III and England. Hiersemann, Stuttgart 1976, ISBN 3-7772-7623-5.
  • Encyclopædia Britannica/Innocent/Innocent III (Pope), artikolo de 1911.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]