Johano la 23-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Noto: Tiu ĉi artikolo traktas pri papo el la 20-a jarcento. Pri kontraŭpapo el la 15-a jarcento traktas artikolo pri Johano la 23-a.


Papo
Johano la 23-a
JohnXXIII, photo.jpg
Naskonomo Angelo Giuseppe Roncalli
Komenco de pontifiko 28-a de oktobro 1958
Fino de pontifiko 3-a de junio 1963
Antaŭulo Pio la 12-a
Sekvanto Paŭlo la 6-a
Dato de naskiĝo 25-a de novembro 1881
Loko de naskiĝo Sotto il Monte, Italio,
Dato de morto 3-a de junio, 1963
Loko de morto Vatikano
v  d  r
Information icon.svg
La korpo de papo en Sanktpetra katedralo en Romo

Johano la 23-a, sekulara nomo Angelo Giuseppe RONCALLI [Ánĝelo Ĝuzeppe Ronkalli], naskiĝis la 25-an de novembro, 1881, mortis la 3-an de junio, 1963; papo de la rom-katolika eklezio ekde 1958.

Johano la 23-a naskiĝis la 25-an de novembro 1881 en Sotto il Monte (provinco de Bergamo) en Italio, en 14-infana familio. Lia patro estis malriĉa duonfarmulo.

Foje oni komparis Johanon la 23-an kun Pio la 10-a, ĉar ambaŭ estis de humila deveno, dum iliaj antaŭuloj (Leono la 13-a kaj Pio la 12-a) naskiĝis en malnovaj kaj aristokrataj familioj; cetere ambaŭ estis, antaŭ sia papeco, patriarkoj de Venecio, sed iliaj respektivaj antaŭuloj ne.

Ŝerce oni povas aldoni ke ambaŭ estis dikaj kaj havis unu r:n en sia familia nomo (Sarto kaj Roncalli), kaj ke ambaŭ venis post papoj magregaj, sen "r" en la nomo.

Tie haltis la simileco, ĉar kardinalo (ekde 1953) Roncalli multe vojaĝis, konis perfekte la mondon ekster Italio kaj fariĝis tre subtila kaj monduma diplomato. Fine de 1944 lin sendis Pio la 12-a kiel nuncion en la ĵus liberigita Francio por anstataŭi Valerio Valeri, iaman nuncion apud la registaro de Philippe Pétain, pri kiu la nova estraro ne volis ke li restu; en tiu malfacila situacio li elturniĝis tiel lerte, ke li rapide fariĝis en Parizo akceptita kaj influa.

Lia aĝo eble helpis lian elekton, ĉar ofte la kardinaloj, ne sukcesinte akordiĝi koncerne la novan papon, preferas voĉdoni por kolego, pri kiu oni opinias, ke li ne vivos tro longtempe. En ĉiuj kazoj la ĵurnalistoj lin rigardis interŝtupa papo kaj opiniis, ke nenio grava okazos dum lia regado.

Tial li surprizis ilin sciigante sian intencon kunigi koncilion por tio, kion li nomis la aggiornamento de la eklezio, tio estas ĝia adaptado al sia mondo, aktualigo.

La reformemo de Johano 23-a igis lin kontroversa en la eklezio; kelkaj amegis lin, kelkaj abomenis lin. Kelkaj sin demandas, ĉu pro sia aĝo li eble faris ion ne sufiĉe pripensitan.

Sendube li restis intelekte vigla kaj konservis ĝisfine sian klarvidon kaj sian kapablon, sed kelkaj kritikistoj opinias ke eraro lia estas, ke li ne sufiĉe konsciis, ke verŝajne li ne povos konduki la koncilion ĝis ĝia konkludo; ke oni rajtas supozi, ke se li vivus sufiĉe longe por atingi la finon, li ĉiam mastrus la situacion kaj atingus bonan rezulton, sed ke bedaŭrinde por la eklezio, li mortis en la mezo de la travadejo, lasante posteulon, kiu ne sciis kien li iru kaj kion li faru.

Alia eraro lia, laŭ tiuj kritikistoj, estis lia rompa sinteno kun la ceremoniemo de lia antaŭulo. Pion la 12-an rigardis liaj fideluloj kvazaŭ sanktulo, proksimiĝante al li kun timo kaj tremo. Johano la 23-a, tute male, sin tuj montris afabla kaj familiara kun la vizitantoj, ne hezitante diri «Leviĝu ĉiuj!» al ĝenuiĝintaj pilgrimantoj. Tion li povis fari, ĉar tia senĝeno perfekte respondis je lia karaktero kaj neniam ŝajnis troiga; li pli aspektis kiel sankta avo ol sankta patro. Bona ekzemplo estas la kristnaska meso, kiun li iam celebris antaŭ televido: alia papo elektus la bazilikon Sankta Petro de Romo, kaj celebrus emfaze kaj grandspektakle; li mem preferis modestan preĝejeton antaŭ nur kelke da personoj kaj dediĉis la meson al la malsanuloj, kiuj ne povas profiti de la festo; lia prediko, tre kortuŝa, volis montri al ili, ke ili ne estas forgesitaj, ke li pensas pri ĉiuj. Nekontesteble li lasis tre bonan impreson ne nur en la memoro de la katolikoj sed ankaŭ de la aliaj, ne konsciante tamen, ke estos tre malfacile imiti lin por lia posteulo.

Lian humuron kaj humilecon montras anekdoto, kiu rakontas pri lia unua akcepto kiel papo, kiam ĉiuj kardinaloj venis por kisi lian ringon. Kiam estis la vico de la ĉef-episkopo de la itala armeo, Johano la 23-a staris atente, mansalutis kaj diris: "Sinjoro generalo, serĝento Roncalli je via ordono!"

Post la morto de Johano 23-a, baldaŭ oni ekmodifis lian reformemon, kaj kun la elekto de Benedikto la 16-a en 2005 ŝajnas, laŭ la opinio de ne malmultaj, ke la katolika eklezio revenis al sia antaŭa pozicio; sed ankoraŭ mankas la tempodistanco kaj historia perspektivo por povi tion vere prijuĝi.

En la jaro 2000, Johano la 23-a estis oficiale beatigita de Johano Paŭlo la 2-a.

Faces-nevit.svg Trovu « Johano la 23-a » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»