Philippe Pétain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Philippe Pétain
Persona informo
Henri Philippe Pétain
Philippe Pétain
Naskonomo Henri Philippe Bénoni Omer Joseph Pétain
Naskiĝo 24-an de aprilo 1856 (1856-04-24)
en Cauchy-à-la-Tour,  Dua Franca Imperio
Morto 23-an de julio 1951 (1951-07-23) (95-jaraĝa)
en Port-Joinville
Tombo tomb of Philippe Pétain vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco FrancioReĝimo de Vichy vd
Alma mater Milita speciala lernejo Saint-Cyr vd
Partio sen valoro vd
Subskribo Philippe Pétain
Familio
Patro Omer-Venant Pétain vd
Patrino Clotilde Legrand vd
Edz(in)o Annie Pétain vd
Infanoj sen valoro vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatooficiromilitisto vd
Laborkampo politikisto vd
Aktiva en Vichy vd
Aktiva dum 1876– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Pétain, Haig, Foch kaj Pershing en 1918.

Henri Philippe PÉTAIN, esperante Peteno[1] (1856-1951) estis grava franca militisto kaj politikisto de la unua duono de la 20-a jarcento. Li fariĝis "Marŝalo de Francio" en 1918, kaj ekde tiam estis konata de la Francoj kiel "Marŝalo Pétain" (Maréchal Pétain), precipe dum la Dua Mondmilito.

Pétain naskiĝis la 24-an de aprilo 1856 en Cauchy-à-la-Tour en la departemento Pas-de-Calais. Li mortis la 23-an de julio 1951 en Port-Joinville dum sia enkarcerado sur insulo Yeu, en Vendée. Tie ankaŭ situas lia tombo.

Kiel milita estro, la marŝalo Pétain estas la venkinto de la batalo de Verdun dum la Unua mondmilito. Sed kiel ŝtatestro, lia nomo rilatas al la armistico de junio 1940 kaj al la famaĉa, germanfavora reĝimo de Vichy, kiu subtenis nazian Germanion.[2]

Post la milito, li estis kondamnita al morto, forpelita de ĉiuj oficialaj funkcioj kaj senigita de ĉiuj armeaj rangoj. La mortpuno estis ŝanĝita al dumviva enprizonigo pro lia aĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Philippe Pétain estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]