Akso Berlino-Romo-Tokio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kiel Akso Berlino-Romo, pli poste Akso Berlino-Romo-Tokio, mallongigite Akso markiĝis armee-politika grupiĝo de la nazia Germanio, Italio kaj sekve de Japanio. Tiu ĉi alianco estis destinita per germana-itala kontrakto el oktobro de 1936, kiu markis la germanajn kaj la italajn sferojn de influo en Eŭropo. Al tiu ĉi baza kontrakto ligis la t.n. ŝtala pakto el majo de 1939, en kiu ambaŭ aliancanoj interkonsentis pri komuna antaŭenpaŝo okaze de milito en Eŭropo kaj al tio koneksanta ekonomia kaj armea helpo.

Ankoraŭ en la jaro 1936 al la Akso aliĝis Japanio, kiu fermis kun Germanio Pakton kontraŭ Kominterno (te. alianco celita kontraŭ Kominternacionalo kaj sekve kontraŭ Sovetunio.

En la jaro 1940 estis enkadre de la Akso fermita Pakto de tri, kiu konfirmis aliancon de la faŝisma reĝimo en Italio, la nazia en Germanio kaj la militarisma en Japanio. Al la Pakto de tri sekve aliĝis germanaj satelitoj batalantaj surflanke de la Akso.

La alianco de la Akso estis tre ŝanĝiĝema, estas malfacile karakterigi ĉiujn ties membrojn kaj firmecon de reciprokaj aliancaj ligoj. Eblas ja aserti, ke la Akso dum la dua mondmilito batalis kontraŭ Aliancanoj (te. Usono, Unuiĝinta Reĝlando, Francio, Sovetunio, Pollando kaj pluaj), sed ankaŭ tio estas problema, ĉar ekzemple Finnlando militis surflanke de la Akso sole kontraŭ Sovetunio kaj Sovetunio mem estis ĝis junio de 1941 aliancano de Germanio (eĉ spite la ekzistado de Pakto kontraŭ Kominterno) kaj tiuj ĉi du ŝtatoj komune ekatakis en la jaro 1939 Pollandon.

La Akso estis fine dum la dua mondmilito malvenkita. Italio subskribis kun Aliancanoj armisticon en septembro de 1943, Germanio senkondiĉe kapitulacis en majo de 1945 kaj Japanio estis devigita kapitulaci en septembro de 1945.