Ŝablono-Diskuto:Dua Mondmilito

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La jena ŝablono ekestis en novembro 2007 per simpla kopiado el la anglalingva vikipedio, kaj nur en septembro 2008 entute tradukiĝis al Esperanto. La koncernaj artikoloj probable ekzistas en la anglalingva vikipedio, sed preskaŭ ĉiuj ĝis nun (pli ol kvar jarojn post septembro 2008) mankas en la esperantlingva vikipedio, kaj ne estas indiko ke tio rapide ŝanĝiĝus. Ĝis nun ŝajnas ke esperantistoj ne emas grandkvante investi privatan tempon en verkadon de artikoloj pri unuopaj militaj bataloj, kaj mi respektus tion, tute ne kritikus. Estas bona artikolo pri la dua mondmilito, ankaŭ iuj pri specifaj aspektoj de ĝi, bonaj artikoloj pri la holokaŭsto kaj pri aliaj militkrimoj de la epoko. Mi persone pretas verki pri elstaraj personoj murditaj de la nazioj aŭ pri kulturaj heredaĵoj detruitaj de ili, por spiti la neniigon kaj konservi la memoron, sed ankaŭ mi ne investos mian tempon je verkado de artikoloj pri unuopaj bataloj aŭ frontoj de la milito.

Sed se la situacio restas kiel ĝi estas de novembro 2007 ĝis nun, la tuta ŝablono en sia nuna formo ne havas sencon: se ĝi apenaŭ indikas ekzistajn, sed precipe mankajn artikolojn, ĝi precipe indikas nenien, kaj "indikilo nenien" ne havas sencon. Estas aliel pri la similtema ŝablono Malvarma milito - ĝi indikas je pli da bluaj ol da ruĝaj ligiloj; estas multaj mankoj sed videblas tendenco ke mankaj artikoloj iom post iom povus kreiĝi. Mi proponas aŭ forte trakonstrui aŭ prefere entute neuzigi la ŝablonon "Dua mondmilito" (almenaŭ ĝis ekzistas pli ol duono de la postulataj artikoloj). En la malmultaj artikoloj, kiuj ĝis nun ekzistas, eblus nevidebligi la ŝablonouzon per aŭ simile, tiam novaj redaktantoj ĉiukaze konsciiĝus pri la ŝablono.

Ĝis pravigeblas uzo, krom kreado de pli ol duono de la postulataj artikoloj cetere necesus plena traduko el la angla (neniam en la esperantglingva vikipedio ekzistos artikoloj kiel Hungary during the Second World War, Anglo-Iraqi WarRomania during World War II ktp.) kaj necesus apliko de normala lingvaĵo ("Baltiko" estas Baltio, "antinazia" estas kontraŭnazia ktp. ktp.). --ThomasPusch (diskuto) 20:26, 21 Jan. 2013 (UTC)