Sieĝo de Leningrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lokomotivo trenas ŝarĝon de faruno laŭ tramreloj de blokita Leningrado

Sieĝo de Leningrado (ruse Блокада Ленинграда) estis unu el la plej tragediaj epizodoj de la Dua mondmilito. De la 8-a de septembro 1941 ĝis la 27-a de januaro 1944 la grandega urbo (nun ĝi nomiĝas Sankt-Peterburgo) estis blokita fare de germanaj kaj finnlandaj trupoj; dum la sieĝo pereis aŭ mortis (ĉefe de severa malsato) pli ol unu miliono da urbanoj kaj estis damaĝitaj multaj kulturaj kaj industriaj objektoj.

Malsato kaj kanibalismo en la urbo dum la sieĝo[redakti | redakti fonton]

Dum la sieĝo en la urbo okazis multaj kazoj de kanibalismo. Evakuado ne estis tro sukcesa. La urbon forlasis netutaj 500.000 loĝantoj, plimulte gemaljunuloj kaj infanoj. Pluaj 2,8 milionoj da homoj (el tio 400 mil infanoj) restis en la urbo. Granda parto de provizoj por la tempo de mizero estas en nekonservata stato. Parte ĝi estas mikozintaj, dismalsekiĝintaj aŭ misvaloritaj de ratoj aŭ de akaroj. Ne estis brulmaterialo kaj estas venanta kruela vintro 1941-42. En novembro de 1941 la malsato atingas grandegajn dimensiojn. Laboranto ricevis porcion de 250g da pano kaj 50g da viando - familianoj 125g/26g. Infanoj ĝis 12 jaroj sole 13g da viando. Per grandega maniero kreskis nombro de ŝteloj kaj murdoj pro nutraĵbiletoj. El la stratoj kaj el la loĝejoj malaperis hundoj, katoj kaj ĉiuj bestoj (eble eĉ ratoj). Multiĝis atakoj kontraŭ vendejoj, veturiloj kun pano kaj kontraŭ bakejoj. Registrita estas eĉ kazo, kiam falis ĉevalo de veturigisto, homoj kunkuris kun hakiloj kaj tranĉiloj, ili distranĉis la ĉevalon kaj forportis hejmen. Leningrado fariĝis granda tombejo, la stratoj fariĝis prospektoj de mortintoj. Preskaŭ en ĉiu domo estis deponejo de kadavroj. Sole en januaro kaj februaro de 1942 mortis pro malsato kaj pro frosto 200.000 homoj.

En decembro de 1941 estis registritaj unuaj kazoj de kanibalismo. En arkivo de leningrada NKVD estas registritaj indikoj pri nombro de arestitoj pro kaŭzo de kanibalismo. Jen estas konkretaj nombroj de homoj en monatoj arestitaj pro kanibalismo: 12/41 - 43, 01/42 - 366, 02/42 - 612, 03/42 - 399, 04/42 - 300, 05/42 - 326, 06/42 - 56. Poste la nombro malgrandiĝis kaj inter 07-12/42 estis 30 arestitoj.

Kadavroj prenitaj en la strato, oni ŝtelis korpojn eĉ en tombejoj, oni manĝis mortintajn parencojn. Teruraj estas ankaŭ cirkonstancoj de unuopaj kazoj:

  • 18-jara Vera dronigis en lavujo la novnaskitan filinon kaj kun la patrino ŝi manĝis ŝin;
  • iuj enlogis najbaron sub preteksto de interŝanĝo de nutraĵoj, mortigis kaj manĝis;
  • najbaroj ŝtelis kadavron de la 6-jara knabino kaj manĝis;
  • iu ellogis infanojn je bombono - mortigis kaj manĝis;
  • edzo mortigis la edzinon kaj ties viandon li donis al nevinoj kun tio, ke ĝi estas hunda;
  • 2 pli aĝaj fratinoj mortigis sian 14-jaran fratinon kaj manĝis;
  • 69-jara virino mortigis sian nepinoj, manĝigis per ties viando ŝiajn gepatrojn kaj gefratojn;
  • Patro mortigis 4- kaj 10-jarajn filojn kaj manĝis.

La murdo pro celo de manĝado de viando poste estis kvalifikita kiel "banditismo" kaj ĝi falis en juĝpovon de armeaj tribunaloj. Pro kanibalismo poste en plejparta plimulto la armeaj tribunaloj verdiktis verdiktojn de morto kaj konfiskon de la posedaĵo. Revoko ne estis ebla kaj la ekzekuto estis farita senpere post la proklamo de verdikto.

En registroj de A. Panfilenko, armea prokuratoro de Leningrada provinco estis gvidita ankaŭ "sociologia statistiko" de tiuj ĉi kazoj. Laŭ sekso viroj partoprenis en 36,5 % kaj virinoj en 63,5 %, per aĝo estis ambaŭ grupoj kompareblaj - 16-20 jaroj same kiel super 40. Kriman pasintecon havis el la kanibaloj sole 2 %. Registritaj estas ankaŭ ekzekutoj de ŝoforoj de ŝarĝaŭtoj, kiuj forŝutis por si iom da greno el sakoj, kiujn ili veturigis trans Ladoga lago. La manĝo estis tiutempe pli valora ol oro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]