Malsato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Infanino sentanta bonfarton post manĝo

Malsato estas la sento kiu indikas la neceson de manĝaĵo. Laŭ kondiĉoj de normala nutrado, tiu sento aperas ĉirkaŭ 4 horoj post la lasta manĝo, kvankam tiu tempo povas varii laŭ kutimo, individuo, aĝo ktp.

La sento de malsato estas io natura, sed maluzi nutraĵojn dum multe da tempo malplibonigas la mensan kaj fizikan sanojn. Senigo de nutraĵo kondukas al dormemo, malaltigas la nivelon de emocioj kaj malpermesas pensi normale. La deziro manĝi estas prioritata kaj pro ĝi oni malkalrigas la moralajn kaj sociajn valorojn. Ekstrema malsato povas eĉ malhumanigi tiom ke oni alvenas al ŝtelo, al murdo kaj eĉ al kanibalismo. Ofte malsato estas akompanata de malsano kaj epidemioj, kiuj havas siajn originojn en la stato de malfortigo de la afektataj.

Malsato estas konstanta temo en literaturo kaj arto. Ekzemple kiel kerna motivo de la pikareska romano al la realisma romano de la 19a jarcento. Same por la itala novrealisma kino.

Dum la historio malsano estis konstanta situacio en multaj epokoj, civilizacioj kaj sociaj tavoloj. Nuntempe estas la plej grava problemo de la monda situacio de la homaro. Tiu stato de malsato afektas multajn landojn kaj sociajn tavolojn kaj kaŭzas ĉiutage la morton de multaj personoj, ĉefe geinfanoj. La riĉaj landoj, kvankam multaj organizoj helpas, ĝenerale ne solvas tiun situacion.

La Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (kutime mallongigita kiel FAO laŭ signifo en la angla) ĉirkaŭkalkulas, ke 1500 milionoj de personoj en la tuta mondo suferas pro malsato kaj malnutrado, kvanto ĉirkaŭ 200oble pli granda ol la nombro de personoj kiuj fakte mortas pro tiuj kaŭzoj ĉiujare.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]