Vojo de Vivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manĝaĵoj liverotaj dum la sieĝo de Leningrado.

Vojo de Vivo (ruse Дорога Жизни) estis la sola vojo, kiu ligis la sieĝitan fare de nazia kaj finna armeoj urbegon Leningrado kun la cetera Sovetunio en la jaroj 1941-1943.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La vojo, ĉ. 30 kilometrojn longa, iris laŭ la surfaco de la Ladoga lago (vintre aspektis kiel aŭtovojo sur glacio, somere — kiel ŝipa itinero).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua kargo venis per la Vojo de Vivo la 20-an de novembro 1941, ĝi estis portita sur sledoj, tiritaj de ĉevaloj. Pli poste ankaŭ kamionoj ekfunkciis sur la vojo, iĝinte la ĉefa transportilo tie. En januaro 1942 per la vojo estis transportitaj al Leningrado 53 mil tunoj da diversaj kargoj, en februaro 1942 — 86 mil tunoj, en marto 1942 — pli ol 118 mil tunoj. El la urbo la kamionoj portis vunditajn soldatojn kaj malsanajn loĝantojn, ĉefe infanojn (pli ol duonmiliono da loĝantoj estis elportitaj dum la unua vintro). En 1942 la surglacia vojo povis funkcii ĝis la 24-a de aprilo.

En la jaro 1942 estis konstruita ankaŭ naftodukto, kies longo estis 29 kilometroj, de kiuj 21 iris sub la akvo en profundeco ĝis 12,5 metroj. Tiu grava naftodukto estis nomita "Arterio de Vivo".

Transportado per la Vojo de Vivo estis ekstreme danĝera. La veturiloj estis ofte bombataj, foje glacio ne eltenis pezon de la aŭtoj kaj rompiĝis, pereigante la veturilojn, la kargon kaj la homojn.

Post kiam la sieĝo estis disŝirita en malvasta koridoro (ĉ. 7 kilometrojn larĝa) oriente de la urbo la 18-an de januaro 1943, oni rapide konstruis surgrundan fervojon, kiu nomiĝis Vojo de Venko kaj ludis signifan rolon en preparo de la urbo por kompleta depreno de la blokado en januaro de 1944.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]