Operaco Overlord

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Operaco Overlord
Konflikto: Dua mondmilito
Into the Jaws of Death 23-0455M edit.jpg
Elŝipiĝo de usonaj soldatoj sur strando Omaha
Daŭro: 6-a de junio 1944 ĝis 25-a de aŭgusto 1944
Loko: Normandio, Francio
Rezulto: Venko de Aliancanoj, malfermo de okcidenta batalfronto
Flankoj
US flag 48 stars.svg Usono
Flago-de-Britio.svg Unuiĝinta Reĝlando
Canadian Red Ensign 1921-1957.svg Kanado
Flag of Free France 1940-1944.svg Korpuso de liberaj francoj
Flago-de-Pollando.svg Pollando
Flag of German Reich (1935–1945).svg Nazia Germanio
Komandantoj
Dwight D. Eisenhower
Bernard Montgomery
(surtere)
Bertram Ramsay
(surmare)
Trafford Leigh-Mallory
(suraere)
Gerd von Rundstedt
Erwin Rommel
Friedrich Dollmann
Forto
326 000 (11-a de junio) 250 000 (6-a de junio)
Perdoj
proksimume 37 000 mortigitoj
18 000 perditoj
154 000 vunditoj
proksimume 200 000 mortigitoj aŭ vunditoj
200 000 militkaptitoj
v  d  r
Information icon.svg

Operaco Overlord estas nomo de elŝipiĝo en Normandio, el la 6-an de junio 1944, kiu post kvar jaroj malfermis Okcidentan batalfronton. Ĝi estis unu el la plej grandaj armeaj operacoj de la dua mondmilito.

En tiu ĉi operaco partoprenis taĉmentoj el dek du aliancanaj nacioj: Aŭstralio, Belgio, Ĉeĥoslovakio, Francio, Grekio, Kanado, Nederlando, Nov-Zelando, Norvegio, Pollando, Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono.

La operaco Overlord komenciĝis dumnokte, kiam en Normandio surteriĝis paraŝutistaj taĉmentoj. Samtempe la aliancanaj surmaraj kaj aeraj fortoj bombardis germanajn taĉmentojn. La sekvantan tagon matene, la 6-an de junio, estis entreprenita kunigita sturmo. Tiu ĉi tago estas markata kiel T-Tago.

Malfermo de dua batalfronto[redakti | redakti fonton]

Pri ideo malfermi la duan batalfronton en Eŭropo oni konsideris tuj post estiĝo de kontraŭhitlera koalicio. Ties celo devis esti dividigo de armeaj fortoj de Tria regno en du grandaj batalfrontoj kaj rapidigi tiel ties malvenkon. Registaroj de Usono kaj Granda Britio en konferenco la 12-an de junio 1942 devligis sin malfermi la duan batalfronton ankoraŭ la saman jaron. Sed efektivigo de la bezonataj operacoj tre lamis post la devena plano. Kaŭzis tion ankaŭ politikaj intervenoj de Winston Churchill, kiu unue preferis gvidadon de batalagado en Mediteraneo kaj invadon en Balkanon. Al prokrasto de la efektivigo de la elŝipiĝo kontribuis ankaŭ multaj objektivaj obstakloj kaj malfacilaĵoj. Sekve de klopodoj pri kvalita kamuflado kaj kovrado de la tuta operaco la plena agado estis kunigita kun amasigado de soldataroj kaj iliaj preparoj al venantaj bataloj gviditaj en granda sekreto. La aliancanoj eluzis ĉiujn eblajn rimedojn por misinformi la malamikon. Precipe Hitler estis ĝis lasta momento konvinkita, ke la aliancanoj ekbatos en regiono de Pas-de-Calais, kie kanalo La Manche estas la plej mallarĝa. Anglo-usonaj fortoj ekzemple por misinformi tranŝovis el loko al loko grandan kvanton de navigaciiloj, ili amasigis proksime de Dover maketojn de tankoj kaj aliaj veturiloj, kiujn ili ŝajnigis kiel tanka armeo de George S. Patton. Komune kun pluaj trukoj kaj kontraŭspionada agado ili tiel ŝparis multajn vivojn de siaj soldatoj. Grandan seriozecon al la malfermo de la dua batalfronto en Eŭropo donis Iosif Stalin jam ekde la jaro 1941. Ties malfermo antaŭ la jaro 1944 karakterize plifacilgus al sovetaj soldataroj la situacion.

Ĝis tiam faritaj elŝipigaj agadoj en Mediteraneo (en Norda Afriko, sur Sicilio kaj en Italio) en la jaroj 1942 ĝis 1943 katenis al si sume sole 7 % da germanaj fortoj. Plie post malvenkoj de soldataroj de Akso en orienta batalfronto en 1943 komencis esti evidente, ke Sovetunio povas venki Germanion eĉ per propraj fortoj. Laŭ kelkaj opinioj la okcidentaj aliancanoj intence prokrastis la efektivigon de tiu ĉi operaco ankaŭ tial, por ke ili povu interveni en la batalojn en periodo, kiam Tria regno estos tre elĉerpinta pro bataloj en la orienta batalfronto. Simile ili kredis ankaŭ en tion, ke pro la bataloj elĉerpiĝos ankaŭ Sovetunio.[1]

Franklin D. Roosevelt kaj Winston Churchill aprobis planon de la atako al la okupata Francio tra Normandio en konferenco en Québec. La komencan planon preparis Frederick Morgan, stabestro de ĉefkomandantaro de aliancanaj fortoj (COSSACK). Sed pli malfrue la plano estis de Eisenhower kaj Montgomery tralaborita. La principan ŝanĝon prezentis disvastigo de regionoj de la elŝipiĝo el 56 al 80 km kaj kun tio kunigita plialtigo de kvanto de aktivigotaj taĉmentoj. Sed por tio estis bezona pli granda kvanto de transportaj navigaciiloj, sed kiu tuj ne estis je dispono kaj ĝi kaŭzis mildan ŝovon de la komenco de operaco. La origina limdato estis la 1-a de majo 1944. Sed kelkfoje ĝi estis pro la jam menciitaj kaŭzoj prokrastita. La plej proksimaj konvenaj tagoj por la elŝipiĝo estis la 5-a, la 6-a kaj la 7-a de junio. Eisenhower origine decidiĝis por la 5-a de junio, sed sekve de malbonaj meteologiaj kondiĉoj ĝi estis fine prokrastita je la 6-a de junio. En la sama tempo Erwin Rommel, konvinkita pri tio, ke sekve de la malbona vetero la aliancanoj jam ĝis la fino de monato entreprenos nenion, foriris libertempi.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ústredná rada SZPB, Bratislava - Jarlibro de rezistmovadanoj 2005 (paĝo 90) ISBN 80-968005-8-2

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]