Juno Beach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolorita bildo de la elŝipiĝo sur Juno Beach

Juno Beach estas la kodnomo kiun ricevis unu el la partoj de la franca marbordo dum la elŝipiĝo en Normandio. Ĉi tiu strando situas inter la strandoj Sword kaj Gold, inter la urboj Saint-Aubin-sur-Mer kaj Courseulles-sur-Mer. Ĝi estis kaptita ĉefe de kanadaj kaj britaj trupoj.

Disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

La 716-a germana divizio tenis la strandon. Krome la defendoj estis sufiĉe fortaj en tiu sektoro, kaj la bombadoj, kiuj antaŭis la elŝipiĝon, estis malpli efikaj ol atendite. Obstakloj, kanonoj, artilerio, kontraŭtankaj raketoj, maŝinpafiloj kaj bunkroj atendis la kanadajn trupojn, kiuj elŝipiĝis je la 7:35. Malgraŭ la defendo, la kanadanoj sukcesis rompi la defendojn kaj kapti la strandon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Playa de Juno en la hispana Vikipedio.

Koordinatoj: 49° 20′ 07″ N 0° 24′ 55″ U / 49.33528 °N, 0.41528 °U / 49.33528; -0.41528 (mapo)