Erwin Rommel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Erwin Rommel
Vulpo de dezerto
Bundesarchiv Bild 146-1973-012-43, Erwin Rommel.jpg

Naskiĝo: 15-an de novembro 1891
en Flag of the German Empire.svg Heidenheim, Germana imperio
Morto: 14-an de oktobro 1944 (52 jaroj)
en Flag of German Reich (1935–1945).svg Herrlingen, Tria regno
Soldata kariero
Rango: Generalo feldmarŝalo
Tempo de deĵoro: 19101944
Deĵoris en: Flag of the German Empire.svg Germana imperio (ĝis 1918)
Flag of Weimar Republic (defence minister 1921).svg Vajmara respubliko (ĝis 1933)
Flag of German Reich (1935–1945).svg Tria regno (ĝis 1944)
Speco: Flag of German Empire (merchant+cross).svg Reichsheer (ĝis 1918)
Flag of Weimar Republic (war).svg Reichswehr (ĝis 1933)
Balkenkreuz.svg Wehrmacht (ĝis 1944)
Militoj: Unua mondmilito
Dua mondmilito
Bataloj: Batalo apud Caporetto,
Batalo je Francio, Afrika militiro,
Itala militiro, Invado en Normandion
Medaloj: Pour le Mérite
Kavalira Kruco kun kverka branĉo, glavoj kaj briliantoj
v  d  r
Information icon.svg

Erwin ROMMEL, naskita la 15-an de novembro 1891 en Heidenheim, mortinta la 14-an de oktobro 1944 en Herrlingen ĉe Ulm, estis germana feldmarŝalo kaj unu el la signifaj personoj de la dua mondmilito.

La generalo, kies profesiajn kvalitojn aprezis ankaŭ la brita ĉefministro siro Winston Churchill, devenis el familio de instruisto kaj filino de prezidento de Vurtemberga dukolando. Lia filo Manfred Rommel estis ĉefurbestro de Stutgarto (1974–1996).

Rommel estis kromnomata la dezerta vulpo, kiam li komandis la germanan afrikan korpuson (1941). Li estis akuzita je partopreno en la konspiro pri la atenco de la 20-a de julio 1944. Kiam (preskaŭ tri monatojn poste) Adolf Hitler igis lin elekti inter proceso kaj sinmortigo, li mortigis sin per veneno.