Friedrich Paulus
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 9 Jan. 2012.
3 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
| Friedrich Paulus | |
| Naskiĝo: | 23-an de septembro 1890 en |
| Morto: | 1-an de februaro 1957 (66 jaroj) en |
| Soldata kariero | |
| Rango: | Generalfeldmarschall (Feldmarŝalo) |
| Tempo de deĵoro: | 1910–1943 |
| Deĵoris en: | |
| Speco: | |
| Komandis al: | 6-a armeo |
| Militoj: | Unua mondmilito Dua mondmilito |
| Bataloj: | Invado en Pollandon Batalo je Francio Batalo ĉe Stalingrado |
| Medaloj: | Kavalira Kruco kun kverka branĉo |
Friedrich Paulus naskiĝis la 23-an de septembro de 1890 en Breitenau, Hesio kaj li mortis la 1-an de februaro de 1957 en Dresdeno. Li estis germana generalo kaj pli poste feldmarŝalo en la dua mondmilito. Li famiĝis kiel komandanto de la germana 6-a armeo, kiu estis fine de la jaro 1942 ĉirkaŭigita fare de sovetaj soldataroj en la paso de batalo ĉe Stalingrado.

