Ejakulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ejakulo (el la latina eiaculatio [e:jakula:tio:] - elĵeto) estas procezo de rapidega eligo de spermo el erektiĝinta peniso en kelke da rapide sinsekvantaj elŝprucoj, kutime akompanataj de orgasmo sekve de seksa stimulado de la peniso. La ejakulo povas okazi ankaŭ memlibere dum dormo (vidu polucio) aŭ per stimulado de prostato. La ejakulo de peniso estas ebla sole post aŭ dum ties erektiĝo. Laŭ sciencistoj la ofta ejakulado povas malaltigi riskon de apero de kancero de la prostato.

Paso[redakti | redakti fonton]

Dume la erektiĝo estas subinflue de parasimpato, la ejakulo kaj aperaĵoj akompanantaj la ejakulon estas subinflue de simpato.

Ellaso[redakti | redakti fonton]

La unua fazo de la ejakulo estas ellaso, kio estas elpremo de testika fluido el testiko tra spermodukto, spermaj vezikoj en prostata parto de la uretro kaj el ĝi en malantaŭan parton de penisa parto de uretro. Dum la ellaso partoprenas glata muskolo de spermodukto kaj spermaj vezikoj. Ili estas kontrahataj post aktivado el la simpataj eferentaj fibroj el la t.n. ejakula centro en lumba mjelo, kiu troviĝas en dorsaj segmentoj de simpato (L2-L3). La simpato ankaŭ efikas al la glata muskolaro de la prostato, kiu per siaj kontrahiĝoj tamen pliriĉiĝos la testikan fluidon je sekrecio el la propraj glandoj, tamen ĝi partoprenas dum la ellaso, ĉar la uretro kondukas ankaŭ tra la prostato.

La propra ejakulo[redakti | redakti fonton]

Post la ellaso venas la propra ejakulo, kiu estas akompanata de granda seksa ekscitiĝo. La ejakulo estas farita per la glataj muskoloj, kiuj partoprenas la ellason (legu pli supre), per la glata muskolaro de la uretro kaj kontrahiĝoj de skeletaj muskoloj. Antaŭ la ejakulo okazos kontrahiĝo de la interna kontraha muskolo de veziko, kiu estas el glata muskolaro. Krom la kulmina seksa ekscitiĝo okazas influe de la simpato plialtiĝo de korpovumo (plialtiĝo de korfrekvenco, sistola volumeno), arteria tensio, spirfrekvenco kaj plialtiĝo de tonio de la skeleta muskolaro. Influe de la plialtiĝinta muskolara agado okazas ŝvitado.

Orgasmo kaj ekscitiĝo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Orgasmo.

La seksa ekscitiĝo (por la orgasmo tio validas ankoraŭ pli) estas preskaŭ ĉiam tre agrabla kaj kontentiga por la viro. La maksimuma seksa ekscitiĝo estas markata kiel orgasmo. Oni uzas francan terminon la petite mort (la malgranda morto). Ĉiu el la elŝprucoj estas kunigita kun ondo de seksa volupto, precipe sur la peniso kaj en la ĉirkaŭa tereno. La unua kaj la dua kontrahiĝoj de la muskolaro de la spermodukto kaj de la uretro estas kutime la plej forta kaj eligos el la korpo la plej grandan kvanton de la spermo. Ĉiu plua kontraĥiĝo estas poste akompanata per malpli granda kvanto de la spermo kaj per malpli forta ondo de la ekscitiĝo. Kelkaj viroj dum la ejakulo elbuŝigas neintencajn sonojn kiel suspirado aŭ eĉ ekkrioj, kelkaj spertas kontrahiĝojn de la muskoloj sur diversaj partoj de la korpo, malofte sur la tuta korpo, sed regule kontrahiĝojn de anusa kontraha muskolo.

Ejakulaĵo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ejakulaĵo.

La ejakulaĵo estas fluido, kiu estas dum la ejakulo elŝprucita eksteren. Ĝi havas densan densecon. La ejakulaĵo estas travidebla, preskaŭ blanka. La plej grava parto de la ejakulaĵo estas spermoj. Krom la spermoj troviĝas en la ejakulaĵo ankaŭ subtenantaj substancoj por la spermoj (fruktozo, vitamino C kaj similaj), substancoj ebligantaj procezon de fekundigo kiel estas prostaglandinoj, diversaj proteinoj ks. Ĝi havas optimalan pH por la spermoj (modere bazan). La bazon de la ejakulaĵo kreas la testika fluido, t.e. fluido el epididimo enhavanta la spermojn. Por la konsisto de la ejakulaĵo signife kontribuas glandoj de vira reprodukta sistemo: glandoj de spermaj vezikoj, prostataj glandoj, glandoj de Cowper kaj uretraj glandoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]