Fruktozo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Struktura formulo de fruktozo

Fruktozo aŭ fruktosukero estas la formo de la sukero troviĝanta en la fruktoj kaj en mielo. Ĝi estas *livoĝira monosakarido kiu havas la saman formulon kiel la glukozo, sed ĝi havas alian strukturon. Kvankam la fruktozo estas heksozo (havas 6 karbonajn atomojn), ĝi ĝenerale ekzistas en la formo de 5-karbonatoma hemiketala ringo kiel furanozo (la 6. karbonatomo ligiĝas al la ringo ekstere). Ĉiu frukto enhavas nature certan kvanton da fruktozo (ofte ligitan kun glukozo) kaj oni povas ĝin ekstrakti kaj koncentri por produkti alternativan sukeron. La fruktozo estas ofte uzata por nutraĵoj de diabetuloj aŭ por homoj, kiuj havas problemon pri hipoglikemio, ĉar ĝi malkonstruiĝas pli malrapide ol la kansukero (sakarozo) kaj ĝi estas pli dolĉa ol sakarozo, tiel ĝi havas pli favoran efikon al la sangosukera nivelo. Tamen kelkaj homoj malbone akceptas fruktozon, tiel la fruktozo ne estas konvena por ĉiu, kiuj havas sakarozan netoleron.


'*'livoĝira molekulo: ĝi deflankas maldekstren la alvenantan polarigitan lumon (glukozo turnas la lumon dekstren – dekstroĝira)


[redakti] Vidu ankaŭ jenon:

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.matalk.co.il/docy/25_102c.htm
Ekstera ligilo  http://endo.endojournals.org/cgi/content/full/139/3/827
Ekstera ligilo  http://www.ajcn.org/cgi/content/full/76/5/911
Ekstera ligilo  http://www.nutrition.org/cgi/content/full/128/9/1442
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj