Aĝo de konsento por seksumado
El Vikipedio
Aĝo de konsento estas aĝo kiam homo akiras rajton seksumi. Ĉi tiu aĝo varias laŭ ŝtato, ofte estas malsama ol aĝo kiam homo plenaĝas aŭ akiras rajton edz(in)iĝi.
Statistike, ĉe plej multe da ŝtatoj ĉi tiu aĝo estas inter 15 kaj 18 jaraĝo, sed en kelkaj estas inter 12 kaj 21 jaraĝo (minimume: 9). En iaj jurisdikciaj teritorioj estas tute malpermesita seksa aktiveco ekster geedzeco.
Aĝo de konsento povas varii laŭ tipo de seksa aktiveco, seksoj de seksumantoj kaj aliaj limigadoj. Foje estas rajta seksa kontakto inter du junaj personoj.
Ĉiu tiu temo estas diskuta, i.a. pro rimarkeblaj diferencoj en diversaj ŝtatoj kaj pro problemo kun ambaŭflanka konsento de personoj kiuj seksumas.