Chicken Hawk: Men Who Love Boys

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chicken Hawk
filmo
Originala titolo Chicken Hawk: Men Who Love Boys
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla
Kina aperdato 1994
Daŭro 55 min.
Ĝenro Dokumenta filmo
Reĝisoro(j) Adi Sideman
Produktisto(j) Adi Sideman
Scenaro Nadav Harel
Ĉefrolantoj Barbara Adler, Bill Andriette kaj Bill Bickly
Produktinta firmao Side Man
IMDb
vdr

Chicken Hawk: Men Who Love Boys ("Viroj kiuj amas knabojn")[1] estas dokumenta filmo de 1994 produktita, verkita kaj reĝisorita de Adi Sideman. En ĝi, membroj de la North American Man/Boy Love Association (NAMBLA) diskutas kial ili subtenas la seksajn rilatojn inter viroj kaj knaboj sub la aĝo de konsento. La filmo kontribuis por levi la popularecon de la usona organizaĵo[2].

Resumo[redakti | redakti fonton]

La filmo temas pri NAMBLA kaj ties historio. Ĝi provas kuntekstigi pedofilion kadre de la pederastio en Antikva Grekio kaj prezentas serion de intervjuoj kun membroj de NAMBLA, kiuj klarigas ilian seksan preferon por knaboj kaj defendas la pederastiajn rilatojn. Kamerao akompanas grupon da membroj de la asocio, kiuj partoprenas marŝon por la rajtoj de la samseksemuloj en Vaŝingtono kaj klarigas kial NAMBLA devas esti laŭ ili inkludita en la movado por la gejaj rajtoj. La poeto Allen Ginsberg, la membro kaj defendanto plej eminenta de NAMBLA[3], aperas en la filmo kaj legas "grafikan odon al junularo".

Premiero kaj reagoj[redakti | redakti fonton]

La filmo estis premiere prezentita en la Underground Film Festival de Nov-Jorko. Ĝi kaŭzis ian polemikon kaj en iaj urbo eĉ estis malpermesita[4]. Stephen Holden kvalifis ĝin "malfacile digestebla" kaj skribis en The New York Times: "Ĝi havas skandalan titolon, kiu kontrastas kun ĝia senpartia portreto de la North American Man/Boy Love Association"[5]. La reĝisoro, Adi Sideman, deklaris ke li ricevis multajn invitojn de naciaj departementoj pri psikologio, sociologio kaj krimologio por partopreni aranĝojn prezentontajn la filmon. En 2003 ĝi estis denove projekciita en la Underground Film Festival de Nov-Jorko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la geja usona slango, la vorto chickenhawk rilatas al viroj, kiuj preferas seksumadon kun neplenaĝuloj.
  2. Haggerty, George. (2000) Gay histories and cultures: an encyclopedia. Taylor & Francis, p. 627–628. ISBN 9780815318804.
  3. Jacobs, Andrea, "Allen Ginsberg's advocacy of pedophilia debated in community", Intermountain Jewish News, 2002-06-21. Kontrolita 2010-09-17.
  4. "The filmmaker who looked at pederasty without flinching", New York Press, 2003-03-11. Kontrolita 2010-09-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-01-18. Alirita 2012-09-13.
  5. Holden, Stephen, "FILM REVIEW; Men Who Love Boys Explain Themselves", The New York Times, The New York Times Company, 1994-07-08. Kontrolita 2010-09-17.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]