Pedofilio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pedofilio (el la greka pais „knabo, infano“ kaj filia „amikeco“) nomiĝas tiu primara erotika-seksa kliniĝo de plenkreskulo (la t.n. pedofilo) al personoj antaŭ la seksa matureco (infanoj).

Enhavo

Priskribo [redakti]

La esprimon enkondukis (kiel „Paedophilia erotica“) en 1886 la viena psikiatro Richard von Krafft-Ebing en sia verko Psychopathia sexualis.

Oni skizas la sekvajn trajtojn de pedofilio:

  • La seksa interesiĝo trafas infanojn, kiuj estas antaŭ aŭ ĉe komenco de la pubereco
  • La seksa interesiĝo estas primara, do celas senescepte aŭ ĉefe infanojn
  • La seksa interesiĝo estas longdaŭra tiurilate

Oni nomas ankaŭ ofte la seksan misuzon de infanoj pedofilio, sed tiam temas nur ofte pri portempa seksa dekliniĝo kaj la primara seksa interesiĝo direktiĝas al plenkreskuloj.

Se la primara inklino celas junulojn (t. e. homojn post komenco de pubero), oni parolas pri efebofilio; se ĝi celas virajn junulojn, oni parolas pri pederastio.


La plej danĝerigita aĝo estas inter 4 kaj 14 kaj oni povas rimarki du pintojn: unu ĉe de 5 ĝis 6 jaroj, la alia ĉe 11 ĝis 12 jaroj.

Por la pedofiloj ofte sufiĉas la tuŝo, sento de la infano kaj li evitas la rektan seksan kuniĝon (preferas masturbadon).

La pedofiloj ofte proksimiĝas kun amikeco al la sensuspektaj infanoj (sukera oĉjo) ofte al la t.n. ŝlosilinfanoj, kiuj en la lernejaj libertempoj estas solaj kaj havas propran ŝlosilon al loĝejo pro laboro de la gepatroj.

La moderna pedofilo serĉas per interreto la viktimojn. Ofte okazas, ke la gepatroj mem sendas la infanojn al la pedofilo, kiu anoncas sin ekz. reklamisto, laboranta kun infanoj. Li ofte ofertas 100 eŭrojn por fotoj kun nudaj infanoj (evento en Hungario, 2005).

La pedofiloj povas formi eĉ sekretan grupon tra interreto (krimasocio) kaj interŝanĝi pornografiajn fotojn. Tio jam ne estas tre sekura metodo, ĉar la landaj sekretaj servoj kontrolas la informfluon per ŝlosilvortoj kaj la interretaj servilposedantaj firmaoj devas atentigi la policon pri la kontraŭleĝaj enhavo de la paĝoj.

La pedofiloj ne saniĝas eĉ post mallibereja puno; ĉirkaŭ duono el ili denove daŭrigas sian seksan kliniĝon.

Pedofilio inter la pastroj [redakti]

En la 2000-aj jaroj, la katolika eklezio multe suferis pro – plurfoje rekonitaj – pedofiliaj akuzoj (Usono, Aŭstrio, Germanio, Irlando). En Usono la eklezio eĉ pagis kompensan monon por la suferintoj, kio kaŭzis financajn malfacilaĵojn de la usona katolika eklezio. Ne estas klare, kial precipe la romkatolika eklezio suferis la akuzojn, sed menciinde estas, ke en tiu eklezio la pastroj ne rajtas edziĝi, kontraste al la plimulto da aliaj eklezioj.

Vidu ankaŭ [redakti]

Bibliografio [redakti]

Indagini sulla pedofilia nella Chiesa (Esploroj pri pedofilio en la Eklezio), pluraj aŭtoroj, Fede & Cultura, 2010. (En tiu mallonga verko oni esploras la oftecon de pedofiliaj pastroj precipe en Usono kaj trovas ke, la rilato celibato-pedofilio ne havas seriozan fundamenton, male ŝajnas estis kontraŭata: fakte la plejgranda parto de pedofiliaj perfortoj okazas (eĉ 98%) en familiaj kaj parencaraj grupoj ĉe kiuj ne mankas ebleco de seksrilatoj normalaj: geedzaj, prostituit(ina)j amoroj... Krome,ne procente malpliofte okazas pedofilio en nekatolikaj eklezioj, kie la gedziĝeco estas la normo.

Eksteraj ligiloj [redakti]

  • ligtitolo Enketoj-Esploroj de John Jay College. Laŭ tiuj, 86% de pastroj akuzitaj pri perfortoj sur neplenaĝuloj estas tendence samseksemaj.
  • ligtitolo Laŭ la usona sociologo Philip Jenkins 90% de la katolikaj pastroj kondamnitaj pro seksallogoj sur neplenaĝuloj montras neneglekteblajn samseksemajn tendecojn.