La morto en Venecio (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La morto en Venecio (origina titolo en la itala: Morte a Venezia) estas filmo de 1971 reĝisorita de Luchino Visconti kaj protagonita de Dirk Bogarde kaj Björn Andrésen. La filmo estas bazita sur la romano La morto en Venecio, unue publikigita en 1912 kiel Der Tod in Venedig de la germana verkisto Thomas Mann.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: Tio, kio sekvas, montras detalojn de la intrigo de la rakonto.

La ĉefrolulo, Gustav von Aschenbach, travels travojaĝas Venecion pro sanaj kialoj. Tie, li iĝas obsedita kun la sensacia beleco de adoleskanta pola knabo nomata Tadzio gastiganta kun sia familio en la sama Grand Hôtel des Bains ĉe la Lido de Venecio ol Aschenbach.

En la longa antaŭaĵo de la filmo vaporŝipo glitas dum matenkrepusko en la lagunon de la urbo, dum kiam aŭdeblas la transmonda adaĝeto el la 5-a simfonio de Gustav Mahler. Sur la ferdeko sidas la komponisto, enfermita en sian mantelon kaj protektita kontraŭ la malvarmo per ŝalo, kaj rigardas en la malproksimecon.

Dum kiam li atendas en la hotelhalo la vespermanĝon, al li okulfrapas grupo da polaj junuloj, akompanata de edukistino. Kiel sorĉumate lia rigardo restas sur la bela knabo Tadzio, kiu vestita per angla marista kostumo enpensiĝinte rigardas en la spacon. Elire de ĉi tiu bildo la pensoj de Aschenbach glitas reen al interparolado kun amiko Alfried, dirigento, kiu prezentis kelkajn el liaj verkoj. En ĉi tiu rememoriga sceno Alfried ludas sur pianego partojn el la adaĝeto, dum kiam Aschenbach, elire de la metaforo de sablohorloĝo, pensumas pri la pasemo kaj la komence apenaŭ rimarkebla, poste rapida paso de la tempo. Tiam ili parolas pri la demando, kiel povas estiĝi beleco en la arto kaj ĉu la natura beleco superas la artan. La dirigento je tio verve defendas kontraŭ Aschenbach la tezon, ke beleco povas nur ekesti nature kaj ne per arto. Dum ĉi tiuj vortoj pri la beleco la vizaĝo de Tadzio aperas en la filmo.

Kelkajn tagojn poste Aschenbach rigardas ekde korbseĝo Tadzion ludantan kun aliaj geknaboj sur la plaĝo, vidaĵo kiu lin instigas al partoj de komponaĵo. En ĉi tiu sceno eksonas la Misterioso el la 3-a simfonio de Mahler („Atentu, hom'!“).

En la plua paso la komponisto ne sukcesas majstri siajn sentojn por la knabo platone kaj plu-uzi ilin por sia kreado. Sen iam ajn paroli kun Tadzio li eniĝas en erotikan sorĉon kaj kaŝe persekutas lin kaj lian familion tra la urbo. Fiaskas provo eskapi el siaj sentoj kaj forlasi la urbon, en kiu eksplodas la ĥolero. Pli kaj pli la pli aĝa viro perdiĝas en la sentoj por la pli juna kaj en siaj revoj. Kiam la familio de Tadzio forvojaĝas, li persekutas lastan fojon la knabon al la plaĝo. En la kuŝseĝo Aschenbach morte kunsinkas, erupcio de ŝvito kaŭzas, ke la farbo de lia farbita hararo fluas sur lia vizaĝo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.

Interpreto[redakti | redakti fonton]

Klare estu ligo inter eroto kaj estetiko. Tadzio estas seduktisto. Li estas konscia provokeme. Li estas tre inspira. Li estas pli ol objekto ĉar li emanas pli ol belecon. Li reprezentas amo por la vivo, kiel okazas en La Portreto de Dorian Gray de Oscar Wilde, kvazaŭ ne temas pri plena plenumado.

Je la fino estis miksiĝo kun la dionizeco farita de Tadzio.

Diferencoj inter filmo kaj novelo[redakti | redakti fonton]

El la renoma verkisto, Visconti faras maljuniĝantan komponiston, al kiu li pruntas trajtojn de Gustav Mahler. La antaŭhistorio en Munkeno kaj Pula el la novelo forfalas en la filmo. Visconti ligas en sia filmo plurajn motivojn kaj temojn el la kompleta verkaro de Thomas Mann, kun kiu li ĉiam denove okupiĝis kaj kiun li renkontis en 1951. Ekzemple li transprenas el ties romano „Doktor Faustus“ la nomon „Esmeralda“ por la ŝipo, per kiu Aschenbach atingas Venecion samkiel viziton de putinejo, alude al Nietzsche. Kontrapunkte uzataj estas la parte akraj diskutoj de Aschenbach kun Alfried pri la arto kiel rezulto de spirita proceso. La komencan kredon de Aschenbach je ĝia „platona“ pureco frontas la natura-sensuala beleco de Tadzio, kiun li finfine ne povas rezisti.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

  • Prisma Online: La novelo de Thomas Mann la itala reĝiisto Luchino Visconti enscenigis elstaran dramon, kiu kreas per imponaj bildoj etoson de dekadenca mortsopiro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Thomas Mann: Der Tod in Venedig. Erweiterte und bibliographisch ergänzte Auflage. Universal-Bibliothek Nr. 8188. Reclam, Stuttgart 2005, ISBN 3-15-008188-2
  • Ellen Neuhalfen: Tod in Venedig von Luchino Visconti. Begleitheft zum Film. Atlas-Forum. Atlas-Film + AV, Duisburg 1987, ISBN 3-88932-894-6
  • Gilbert Adair: Adzio und Tadzio. Wladyslaw Moes, Thomas Mann, Luchino Visconti: Der Tod in Venedig (Originaltitel: The Real Tadzio). Deutsch von Thomas Schlachter. Edition Epoca, Zürich 2002, ISBN 3-905513-28-5
  • Béatrice Delassalle: Luchino Viscontis „Tod in Venedig“. Übersetzung oder Neuschöpfung. Berichte aus der Literaturwissenschaft. Shaker, Aachen 1994, ISBN 3-86111-896-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]