Björn Andrésen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Björn Andrésen
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1955 (1955-01-26) (69-jaraĝa)
en Stokholmo
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Teatraltlernejo ĉe Stokholmo vd
Familio
Edz(in)o Susanna Román vd
Profesio
Okupo filmaktoro • komponisto vd
Aktiva dum 1970– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Björn Johan ANDRÉSEN (la 26-an de januaro 1955) estas sveda filmaktoro kaj muzikisto. Li estas plej konata pro sia rolo en la filmo de la itala reĝisoro Luchino Visconti, kiu baziĝas sur la samnoma romano de Thomas Mann.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Death in Venice in 1971
Luchino Visconti, Sergio Garfagnoli kaj Björn Andrésen dum la filmado de La morto en Venicio en 1971

Andrésen studis en la muziklernejo de Adolf Frederik en Stokholmo [1] kaj aperis en nur unu filmo En kärlekhistoria (1970), antaŭ li estis elektita en la filmo de Luchino Visconti, La morto en Venecio, kiu gajnis al li internacian diskonigon.

Andrésen rolis kiel Tadjo, la juna kaj bela pola knabo. Gustav von Eschenbach, kiu estas rolita de Dirk Bogard, la ĉeffiguro en la romano, estas muzikisto (en la libro de Mann li estas verkisto) sukcesa kaj fama tra Eŭropo, kiu vivas laŭ strikta kaj asketa vivstilo, sed decidas forlasi la grandurbon de Munkeno por vojaĝi en Venecio. Li enamiĝas al la bela knabo nomita Tadjo.

Filmhistoriisto Lawrence J. Quirk komentis en lia studo The Great Romantic Films (1974) ke kelkaj el la fotoj de Andrésen povus esti prenitaj el la kadro kaj penditaj sur la muroj de la Luvro aŭ la Vatikano." Sekve de la festivalo de Cannes jaron post la premiero de La morto en Venecio, Andrésen gajnis internaciajn famon kiel la plej bela knabo en la mondo" [2].

Onidiroj cirkulis en Usono dum la publikigo de la filmo ĉu Andrésen estis samseksema (ĉar la rolo postulis lin interŝanĝi romantikajn rigardojn kun la protagonisto, kaj en alia okazo, kisi kaj karesi alian adoleskan knabon). Andrésen impete neis tion, kaj poste rakontis sian malkomforton esti devigita fare de direktoro Luchino Visconti viziti samsekseman klubon, kie li altiris la atenton de pli maljunaj viroj [3].

Fervora por dispeli onidirojn pri lia sekseco kaj forigi sian "belan knabon" bildigon, Andrésen poste evitis rolojn kun samseksema aspekto. Andrésen estis kolerigita kiam feminisma verkisto Germaine Greer uzis lian foton sur la kovro de ŝia libro The Pretty Boy de 2003 sen lia permeso [4]. Kvankam Greer interkonsiliĝis kun fotisto David Bailey (kiu tenis la kopirajton al la bildo) antaŭ publikigo de la libro, Andrésen argumentis ke estas kutime kiam la partio uzanta bildon de persono kiu estas kopirajtigita fare de alia persono, informas la montritan individuon. Laŭ li, li ne donintus sian konsenton ke Greer uzu lian bildon se ŝi informus lin pri ŝiaj intencoj.

Dum sia plenkreskula vivo Andrésen pasigis longan periodon en Japanio, aperis en pluraj televidreklamoj kaj ankaŭ registris plurajn popkantojn. Kelkaj kredas ke lia aspekto en la filmo influis multajn japanajn animeartistojn (kiuj estas konataj pro iliaj bildigoj de junaj viroj kaj virinoj konataj kiel biŝōnen), precipe Keiko Takemiya. Andrésen havis fortan ŝaton por Japanio kaj li vizitis la landon multfoje tra la jaroj [5]. La alveno de Andrésen al Tokio estis priskribita kiel simila al la surteriĝo de la Beatles en Usono. La juna aktoro ricevis enorman inan atenton [6].

Andrésen aperis en pluraj svedaj kaj aliaj usonaj filmoj [7]. Tiuj inkluzivas Smugglarkungen (1985), Kojan (1992), Pelikaanimies (2004) [8], kaj Midsommar (2019).

Krom esti aktoro, Andrésen estas profesia muzikisto, kaj ĝis antaŭ nelonge prezentis kaj turneis regule kun la Sven Eriks danca kompanio [9][10].  

La plej bela knabo en la mondo[redakti | redakti fonton]

La plej bela knabo en la mondo estas dokumenta filmo dokumentanta la rakonton de Andrésen. Andrésen gajnis tiun titolon kiam li rolis kiel Tadjo en la filmadaptiĝo de la romano de Thomas Mann, La morto en Venecio. Kiel infanaj aktoroj, li pagis la prezon por la diskonigo, kiu venis frue en lia vivo kaj sen preparo [11].

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Andrésen loĝas en Stokholmo. Li havas filinon, Robin (naskitan 1984), kun lia eksedzino, la poeto Susanna Roman [12]. Andrésen kaj sia edzino Susanna havis alian infanon, filon nomitan Alvin, kiu mortis kiel rezulto pro sindromo de subita infana morto en la aĝo de 9 monatoj. Andrésen falis en longan deprimon post la morto de sia filo. En intervjuo, (2020) Andrésen deklaris ke li kredis ke li renkontos lian filon denove post morto" [13]. Andrésen havas du nepojn [14].

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Filmo[redakti | redakti fonton]

  • 1970 – A Swedish Love Story (sveda: En kärlekshistoria)
  • 1971 – La morto en Venecio
  • 1977 – Bluff Stop [sv]
  • 1982 – The Simple-Minded Murderer (sveda: Den enfaldige mördaren)
  • 1982 – One-Week Bachelors (sveda: Gräsänklingar)
  • 1985 – The Smuggler King [sv; no]
  • 1986 – Whiskers and peas [sv; fi]
  • 1987 – Luminous landing (Televida serio) [sv]
  • 1989 – Dandelion Children (sveda: Maskrosbarn)
  • 1989 – That was then... [sv] (Televida serio)
  • 1990 – A la recherche de Tadzio
  • 1990 – Lucifer - Late summer yellow and black (sveda: Lucifer – Sensommer gult og sort)
  • 1991 – Agnes Cecilia – en sällsam historia [Agnes Cecilia - a strange story ]
  • 1993 – Kojan [sv]
  • 1994 – Rederiet [High Seas or The Shipping Company] (Televida serio)
  • 2004 – Pelican Men (sveda: Pelikanmannen)
  • 2004 – The Grave (2004 Televida serio) [sv; no; es]
  • 2005 – Lasermannen (Televida serio) [The Laserman]
  • 2006 – Book of the Worlds [sv] (sveda: Världarnas bok) (Televida serio)
  • 2010 – Wallander – Arvet [La Heredo]
  • 2016–2017 – Spring Tide (Televida serio) (sveda: Springfloden)
  • 2016 – Shelley
  • 2017 – Jordskott (Televida serio)
  • 2019 – Midsommar
  • 2021 – Agatha Christie's Hjerson [de] – Oscar

Dokumentarioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Seksosimbolo
  • The Beautiful Boy – 2003 libro de Germaine Greer

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Dye, David. Child and Youth Actors: Filmography of Their Entire Careers, 1914-1985. Jefferson, NC: McFarland & Co., 1988, p. 6.
  • Holmstrom, John. The Moving Picture Boy: An International Encyclopaedia from 1895 to 1995. Norwich, Michael Russell, 1996, p. 308–309.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Björn Andresen. Ashley Wyman Online (7 November 2014). Arkivita el la originalo je 24 December 2014. Alirita 2014-12-24. Arkivigite je 2014-12-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-12-24. Alirita 2023-04-03.
  2. Fallon, Kevin, "The Tragic Curse of Being the Most Beautiful Boy in the World", Dailybeast, 2021-01-29.
  3. 'I'm not Germaine's toy,' says cover boy. Fairfax Digital (2003-10-18). Alirita 2008-12-25. “Andresen said that when he was 16, Visconti would take him to gay clubs where he was made uncomfortable by grown men staring at him: 'They looked at me uncompromisingly as if I was a nice meaty dish.'”.
  4. . 'I feel used'. guardian.co.uk (2003-10-16). Alirita 2008-12-25. “Sometimes he still sees his image as Tadzio in a poster or in a cinema flyer; it used to cause him irritation, but not any more. 'My career is one of the few that started at the absolute top and then worked its way down,' he says. 'That was lonely.'”.
  5. A Gentle Viking.
  6. Fallon, Kevin, "The Tragic Curse of Being the ‘Most Beautiful Boy in the World’", The Daily Beast, 2021-01-30. (angle)
  7. Filmography
  8. Andrésen may be seen as he is today at the website for Pelikaananimies in which he played a pianist Arkivigite je 2017-05-17 per la retarkivo Wayback Machine
  9. The Sven Erics, now without Andresen. Arkivita el la originalo je 2019-11-11. Alirita 2006-04-06. Arkivigite je 2019-11-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-11-11. Alirita 2023-04-03.
  10. Andrésen plays keyboard in his days with the Sven Erics. Arkivita el la originalo je 2016-04-13. Alirita 2006-06-09. Arkivigite je 2016-04-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-04-13. Alirita 2023-04-03.
  11. "BBC Four - Arena, the Most Beautiful Boy in the World".
  12. Skådespelaren Björn Andrésen anklagar sig själv för sonens död (svede). Alirita 2021-01-31.
  13. . Katarina Hahr möter – Lyssna här (svede). Alirita 2021-02-02.
  14. . BJÖRN ANDRESEN: Min passion för mamma blev aldrig besvarad - Katarina Hahr möter (svede). Alirita 2021-02-01.
  15. The Hotel (2016) (29 April 2016). Alirita 1 February 2021.
  16. Sundance: 'The Most Beautiful Boy in the World' Doc Lands at Juno Films (18 January 2021). Alirita 20 January 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]