Silvana Mangano
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 8 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Silvana Mangano | |
Silvana Mangano en 1955 |
|
| Naskiĝo | 21-a de aprilo 1930 |
| Morto | 16-a de decembro 1989 |
| Aktivaj jaroj | 1949 - 1987 |
| Nuptopartnero | Dino De Laurentiis (1949-1989) |
Silvana MANGANO (naskiĝis la 21-an de aprilo 1930 en Romo, mortis la 16-an de decembro 1989 en Madrido) estis itala aktorino. En la jaro 1947 ŝi partoprenis beleckonkurson kaj komencis karieron kiel fotomodelo kaj aktorino. Internacian famon ŝi akiris per la filmo Riso amaro en 1949.
Komence ĉiam en la rolo de alloga belulino, ŝi helpe de la reĝisoroj Pier Paolo Pasolini kaj Luchino Visconti fine sukcesis konvinki per karakteraj roloj.
Listo de filmoj [redakti]
- Riso amaro (Italio, 1949)
- Anna (Italio, 1951)
- Teorema (Italio, 1968)
- Morte a Venezia (1970)
- Ludwig II (Germanio/Italio/Francio, 1972)
- Gruppo di famiglia in un interno (Italio/Francio, 1974)
- Oci ciornie (Italio, 1987)

