David Thorstad

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
David Thorstad

politika aktivulo, pedofilia aktivulo, historiisto
Naskiĝo 1-a de junio 1941
en Usono
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

David THORSTAD (naskiĝis la la 6-an de junio 1941)[1] estas usona politika aktivulo kaj historiisto de la movado por la rajtoj de la samseksemuloj ekde la jardeko de 1970. Li estis fondinta membro de la North American Man/Boy Love Association (NAMBLA) kaj prezidanto de la Alianco de Gejaj Aktivistoj de Nov-Jorko.[2]

Dum pli ol ses jaroj li apartenis al la Laborista Socialista Partio, (siglo en la angla: SWP) de trotskista tendenco, kaj estis redaktisto de ĝia bulteno, The Militant. Li forlasis SWP en decembro 1973, argumentante manko de intereso de la organizaĵo al la geja liberiga movado kaj ĝian fiaskon rilate al disvolviĝo de "materialista marksista analizo". En 1976 li memeldonis kompilon de internaj dokumentoj de la partio koncerne la debaton pri la geja liberiga movado, titolitan Gay Liberation and Socialism: Documents from the Discussions on Gay Liberation Inside the Socialist Workers Party (1970-1973).[3] Komence de la 1970aj jaroj li estis prezidanto de la Alianco de Gejaj Aktivistoj, gvida grupo de la Nov-Jorka geja liberiga movado.

En junio 1973, Thorstad kaj John Lauritsen publikigis en la Bulletin Discussion, interna debat-bulteno de SWP, 14-paĝan studon titolitan The Early Homosexual Rights Movement (1864-1935), kiu provas monstri, ke la geja liberiga movado havis longan kaj gravan historion, aparte en Germanio. Ĝi estis plivastigita la sekvantan jaron en 92-paĝa samtitola libro, publikigita de Times Change Press, eldonejo de Nov-Jorko specialigita pri feminismaj kaj progresismaj libroj.[4] La verko tradukiĝis en la hispanan[5] kaj germanan.[6]

En 1978 li estis unu el la fondintaj membroj de NAMBLA, la plej grava organizaĵo de la pedofilia aktivismo, en kiu li funkciis kiel membro de la direktiva komitato ĝis septembro 1996.

En 1985 li publikigis la libron A Witchhunt Foiled: The FBI vs. NAMBLA [Ĉasado de sorĉistinoj: FBI kontraŭ NAMBLA],[7] en kiu li dokumentas la faktojn okazintajn rilate al la falsa akuzo kontraŭ membro de NAMBLA pri la malapero de la infano Etan Patz,[8] fakto kiu signifis tre negativan reklamadon por la organizaĵo.

En la jaro 2000 Thorstad mem estis unu el la membroj de NAMBLA akuzitaj pri nevola homicido far la matrimonio formita de Robert kaj Barbara Curley, post antaŭa procedo kontraŭ NAMBLA iniciatinta de la sama matrimonio, definitive suspendita post, kiam la Usona Unio por Civilaj Liberecoj intervenis por defendi la parolliberecon de NAMBLA.[9] La procedo kontraŭ Thorstad kaj la ceteraj membroj estis arkivita en 2008 pro manko de pruvoj.[10]

Thorsard definas la membrojn de la moderna samseksema liberiga movado kiel "zombiojn politike korektajn" kaj la "radikalismon de grupoj kiel Queer Nation" kiel "groteskan kaj ofendan". Siaj vidpunktoj aperas rezumitaj en siaj artikoloj "Man/Boy Love and the American Gay Movement", en Male Intergenerational Intimacy: Historical, Socio-Psychological and Legal Perspectives (Theo Sandfort, Edward Brongersma kaj Alex van Naerssen)[11], kaj "Homosexuality and the American Left: The Impact of Stonewall", en Gay Men and the Sexual History of the Political Left (Gert Hekma, Harry Oosterhuis kaj James Steakley).[12]

Referencoj [redakti]

  1. Hocquenghem, Guy; Hennig, Jean-Luc; Thompson, Michael; Soukaz, Lionel. Le Gay Voyage: Guide et regard homosexuels sur les grandes métropoles (france). Parizo: Albin Michel, 1980. (france)
  2. Hubert, Kennedy. "Sexual Hysteria—Then and Now", Gay and Lesbian Historical Society of Northern California (angle), OurStories, 1991, pp. 17–18.
  3. Gay Liberation and Socialism: Documents from the Discussions on Gay Liberation Inside the Socialist Workers Party (1970-1973). Nov-Jorko: [s. n.], 1976.
  4. Lauritsen, John; Thorstad, David. The homosexual rights movement (1864-1935). [s. l., s. n.], 1973.
  5. Lauritsen, John; Thorstad, David. Los primeros movimientos en favor de los derechos homosexuales, 1864-1935. Barcelono: Tusquets, 1974.
  6. Lauritsen, John; Thorstad, David. Die frühe Homosexuellenbewegung: 1864 - 1935. Hamburgo: Libertäre Assoz, 1984.
  7. Kennedy, Hubert. "A Witch-hunt foiled: The FBI vs. NAMBLA" (angle). The Advocate, n-ro 446 (1986-05-13), p. 54.
  8. Jenkins, Philip. Moral Panic: Changing Concepts of the Child Molester in Modern America. Yale: Yale University Press, 2004. ISBN 978-0-300-10963-4.
  9. Reinstein, John. "ACLU Agrees to Represent NAMBLA in Freedom of Speech Case". ACLU of Massachusetts Press Release, 2003-06-09.
  10. Saltzman, Jonathan. Curley family drops case against NAMBLA, The Boston Globe, 2008-04-23
  11. Sandfort, Theo; Brongersma, Edward. Male Intergenerational Intimacy: Historical, Socio-Psychological, and Legal Perspectives Nov-Jorko: Haworth Press, 1990. ISBN 978-0-918393-78-4.
  12. Hekma, Gert; Oosterhuis, Harry; Steakley, James. Gay Men and the Sexual History of the Political Left. Binghamton: Harrington Park Press, 1995. ISBN 1-56023-067-3.