Lolikono
Lolikono (japane ロリコン rorikon) estas ĝenro de animeo kaj subĝenro de ĝenro hentajo, priskribanta seksajn rilatojn kun malgrandaj knabinoj. La vorto «Lolikono» estas japana kombinvorto, kiu konsistas el la vortoj «Lolita» (japane ロリータ rori:ta) kaj «komplekso» (japane コンプレックス konpurekkusu). En Japanio tiu ĉi vorto signifas apentecon al junaj knabinoj (kiuj estas antaŭ aŭ ĉe komenco de la pubereco), alivorte pedofilion, kaj homojn, kiuj emas havi ĝin. Ekster Japanio ĉi tiu vorto ne estas tiom ofta kaj kutime oni uzas ĝin rilate al japana animacio (animeo) kaj komiksoj (mangao), kiuj enhavas erotikajn aŭ romantikajn scenojn kun malgrandaj aŭ klare nematuraj knabinoj. En Japanio por nomi ĉi tiun ĝenron de animeo kaj mangao oni uzas nur la vorton «Lolita», ekzemple «Lolita-animeo» aŭ «Lolita-douĝinŝi». La vorto «Lolikon» ankaŭ havas mallongigitan formon «Loli» (ロリ rori), kiu estas konata kaj en Japanio kaj ekster ĝi. Fakte lolikono estas tipo de ĝenro «hentajo», sed ofte oni vidas ĝin kiel ĝenro «etĉi», kie erotikeco de knabinoj estas montrata per romantikaj rilatoj kaj fanservisaj scenoj (ne rekte kiel en hentajo).
Egala vorto por priskribi apentecon al junaj knaboj (aŭ ĝenro pri tio) estas ŝotakono (ショタコン ŝotakon).
Historio[redakti]
Lolikonon (kaj ankaŭ hentajon) kiel ĝenron de animeo komencis filmaro «Lolita Anime» eldonita en 1984-1985 per eldonejo «Wonder Kids». Neniu el ĉi tiuj filmoj havis cenzuron. En Japanio, erotika mangao kun bildoj de infanoj aŭ infane aspektantaj personoj estas leĝa. Kutime ili estas etaj rakontoj publikataj kiel doĝinŝi aŭ en apartaj revuoj. Rakontoj priskribas seks-eksperimentojn inter infanoj aŭ priskribas rilatojn, ekzemple, inter intruisto kaj lernanto aŭ inter frato kaj fratino (la aĝo ege malsamas). Lolikono estas objekto de kritikado en japana art-movado Superflat.
Kritikado[redakti]
Kritikistoj diras, ke lolikono kaŭzas krekson de kvanto da krimoj kontraŭ infanoj; aliaj studantoj supozas, ke tio ne havas pruvon kaj eĉ ekzistas pruvoj de malo. Multaj landoj provis konfirmi kriminalan respondecon por havi lolikonon, sed sukcesis nur Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando, Svedio, Filipinoj kaj Irlando.