Ad van den Berg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ad van den Berg
Ad van den Berg
Ad van den Berg
Persona informo
Naskiĝo 18-a de marto 1944
en Roterdamo (Nederlando)
Morto 30-an de novembro 2022 (2022-11-30)
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Partio PNVD
Profesio
Okupo krimulo • politikisto • aktivulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adriaan Pieter (Ad) VAN DEN BERG (naskiĝis en Roterdamo, la 18-an de marto 1944) estas nederlanda politikisto kaj pedofilia aktivisto, eksa prezidanto de la asocio Martijn inter 2006 kaj 2011[1]. En 2006 li estis unu el la fondintoj de la Partio de Karitato, Libereco kaj Diverseco (PNVD)[2][3].

Li unuafoje publike aperis kiel reprezentanto de PNVD la 31-an de majo 2006, antaŭ la kameraoj de la nederlanda televidprogramo NOVA. Li eksplikis la politikajn celojn de la partio, kiuj inkludis, interalie, malkrimigon de konsentaj seksrilatoj inter plenkreskuloj kaj infanoj kaj laŭleĝigon de infana pornografio. Li difinis sin kiel pedofilo kaj denuncis, ke en Nederlando pedofilio estas "tabuo" kaj restas "ignorata"[4].

En marto 2011 li estis arestita sub akuzo pri posedo de infana pornografio. La 29-an de marto li komencis malsat-strikon kaj rifuzis sian insulinan kuracadon kiel protesto pro la diskriminaciado de la pedofiloj, laŭ anuncis la asocio Martijn la 4-an de aprilo per gazetara komuniko[5]. La 4-an de oktobro 2011 li estis kondamnita al kvar jaroj da mallibereco, el kiuj ok monatoj pluvalidigeblaj, kaj kvin en provperiodo[6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paedophiles are being pressured into committing crimes says Ad van den Berg, chair of the paedophiles’ association Martijn in an interview with free newspaper Sp!ts Arkivigite je 2013-10-04 per la retarkivo Wayback Machine (angle). Radio Netherlands Worlwide. 2011-7-19.
  2. Politieke partij voor pedofielen (nederlande). Eindhovens Dagblad (2006-05-30).
  3. Ad van den Berg vóór de PNVD Arkivigite je 2013-09-27 per la retarkivo Wayback Machine (nederlande). PNVD.
  4. Pedófilos holandeses van a formar un partido político (hispane). 20 minutos (2006-5-30).
  5. Nieuwsarchief[rompita ligilo] (nederlande). Martijn.
  6. Spitsnieuws.nl:Voorzitter pedoclub hoort 4 jaar eisen (nederlande). Sp!ts (2011-10-4).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]