Gustav Mahler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gustav Mahler
Gustav Mahler
aŭstra komponisto
Naskiĝo 7-a de julio, 1860
en Kaliště, Aŭstrio
Morto 18-a de majo, 1911
en Vieno, Aŭstrio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Gustav MAHLER (naskiĝis la 7-an de julio 1860 en Kaliště, Bohemio — mortis la 18-an de majo 1911 en Vieno) estis aŭstra komponisto staranta sur la sojlo de malfru-romantismo al modernismo. Krome li estis unu el la plej famaj dirigentoj siatempaj kaj kiel operdirektoro grava reformisto de la muzikteatro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Infaneco kaj familio[redakti | redakti fonton]

Gustav Mahler kiel infano

Gustav Mahler naskiĝis en juda familio. Lia avo estis Šimon Mahler. Tiu luprenis en 1827 la vinbrandfarejon en Kaliště, kiun li poste aĉetis. Lia filo Bernard Mahler (* 1827 en Lipnice; † 1889 en Jihlava) edzinigis en 1857 Marie Herrmann (* 1837 en Ledeč; † 1889 en Jihlava), kiu devenis el familio de sapofabrikanto. Post sia geedziĝo la gepatroj de Gustav Mahler akiris krom la vinbrandfarejo gastejon en Kaliště, la posta naskiĝdomo de Gustav Mahler. En 1865 la gepatroj de Mahler vendis siajn gastejon kaj negocon en Kaliště kaj transloĝiĝis en la moravian urbon Jihlava, kie Mahler pasigis plejparton de sia junaĝo. Li estis devigita rigardi, kiel la patro batis la patrinon tiel kruele, ke ŝi suferis iradhandikapon. Por Mahler tio estis traŭmo, kiun li nur poste sukcesis venki helpe de Freud.[1] El la dek kvar gefiloj ses jam frue mortis. Gustav estis la dua aĝa; lia frato Isidor tamen mortis jam dum la naskiĝo de Gustav. Aparte la morto de lia frato Ernst en la aĝo de dek tri, kiam Gustav mem aĝis nur dek kvin, ege pezis sur li. Ambaŭ gepatroj mortis, kiam Mahler ankoraŭ ne havis tridek jarojn. Post tio li sentis sin devigita zorgi pri siaj pli junaj gefratoj. Li helpis siajn gefratojn, ĝis kiam ili iĝis memstaraj. Unu el ili elmigris al Usono. Mahler loĝigis ĉe si sian fratinon Justine, kiu prizorgis al li multjare la dommastrumadon, ĝis kiam ambaŭ geedziĝis en la sama jaro. Justine (18681938) kaj la plej juna fratino de Mahler, Emma (18751933), edzigis la fratojn Arnold kaj Eduard Rosé, kiuj estis muzikistoj en la Filharmonia Orkestro de Vieno.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Kiam Gustav Mahler aĝis kvar jarojn, lia muzika edukado komenciĝis per akordiono. Mallonge poste li ricevis siajn unuajn pianolecionojn. En la aĝo de ses jaroj li jam mem instruis ĝin kaj komponis unuajn pecojn, kiuj tamen ne konserviĝis. Li iris al la baza lernejo, poste al gimnazio. Mahler multe legis, aŭskultis popolan kaj dancmuzikon dum respektivaj solenaj eventoj, la armemuzikon de la soldatoj staciitaj en Iglau kaj en la sinagogo ankaŭ judan muzikon. Ĉiuj tiuj elementoj ĉiam denove estas troveblaj en liaj verkoj.

En la aĝo de dek jaroj li sinprezentis unuan fojon kiel pianisto, kaj dekdujara li koncertadis per teknike tre postulemaj pecoj de Liszt kaj Thalberg.

En la aĝo de dek kvin jaroj li eniris laŭ rekomendo de amiko de la familio la konservatorion en Vieno kaj studis ĉe Julius Epstein pianon kaj ĉe Franz Krenn kompozicion. En ambaŭ fakoj li gajnis la unuan premion. Liaj kunstudentoj estis interalie Hans Rott, Hugo Wolf kaj Mathilde Kralik. La lernejajn instruobjektojn li memstare lernis kiel eksterulo. En 1877 li demetis sian finan ekzamenon ĉe la gimnazio en Iglau. Je la unua fojo li ja fiaskis, tamen sukcesis dum ripetado. En decembro li aŭskultis la unuan prezentadon de la 3-a simfonio de Anton Bruckner kaj estis komisiita produkti el tiu partituron por piano je kvar manoj. En 1878 li verkis la tekston por Das klagende Lied laŭ fabelo el la kolekto de Ludwig Bechstein, finis la kompozicistudon per diplomo kaj gajnis la unuan premion pro poste malaperinta pianokvinteto. Dum siaj konservatoriaj jaroj Mahler laboris pri du operoj, kiuj restis nekompletaj: Die Argonauten laŭ dramo de Grillparzer kaj Rübezahl. En la universitato li studis kelkajn semestrojn arkeologion, historion, ĉe Eduard Hanslick muzikhistorion kaj sekvis prelegojn de Bruckner.

Dum tiuj ĉi studojaroj en Vieno Mahler apartenis kune kun Siegfried Lipiner kaj aliaj al filozofia kaj literatura amika rondo ĉirkaŭ Engelbert Pernerstorfer, el kio ekestis dumvivaj amikecoj kaj per kio li ricevis multspecajn inspirojn. Por kelkaj jaroj li tiel ankaŭ fariĝis strikta vegetarano. Friedrich Eckstein donis pri tio jenan priskribon de Mahler:

Unu el ili estis iomete malgranda laŭ figuro; jam en la strange balancanta maniero de sia iro sin rimarkigis nekutima nervozeco, lia spirite streĉita, nepre movema kaj mallarĝa vizaĝo estis kadrigita per bruna plenbarbo, lia parolado tre pintuma kaj de forte aŭstra tembro. Li ĉiam kunportis pakon da libroj aŭ notoj sub la brako kaj la konversacio kun li plejparte fariĝis puŝmove. Lia nomo estis Gustav Mahler.[2]

Mahler restis en la konservatorio ĝis 1878, kaj ĉeestis ankaŭ prelegojn fare de Anton Bruckner en la Universitato. Li partoprenis en konkurso pri operoj okazigita en 1880 per sia verko Das Klagende Lied, kiu poste estos transformata en kantaton; tamen li ne gajnis tiun konkurson kaj do dediĉis sin al orkestra direktado.

La dirigento kaj operdirektoro[redakti | redakti fonton]

En 1880 Gustav Mahler fariĝis kapelestro en la somerteatro en Bad Hall kaj kompletigis en novembro la kantaton Das klagende Lied (La plenda kanto).

Sekvis diversaj kapelestropostenoj, en kiuj li ĉefe devis dirigenti operojn kaj povis kolekti valorajn spertojn. Li aŭskultis ankaŭ la plej elstarajn dirigentojn siatempajn kun koncertoj, konatiĝis kun ili kaj la komponistoj Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij kaj Richard Strauss. La stacioj de lia vojaĝo estis: Laibach (1881–1882), Olmütz (1883), Kassel (1883–1885), Prago ĉe la intendantoj Angelo Neumann (julio 1885 ĝis 1886), Lepsiko (julio 1886 ĝis majo 1888) kiel kolego de Arthur Nikisch, kun kiu ekestis rivalecoj, kaj Budapeŝto (oktobro 1888 ĝis marto 1891), kie li estis Reĝa Operdirektoro. En 1883 li iris la unuan fojon al Bayreuth, aŭskultis festivalkoncertojn kaj konatiĝis kun Cosima kaj Siegfried Wagner. En Budapeŝto Brahms vizitis prezentadon de Don Giovanni, en kiu kantis Lilli Lehmann, kaj li estis ege impresita de la dirigento Mahler.

Ekde marto 1891 ĝis aprilo 1897 Mahler estis unua kapelestro ĉe la urba teatro je Hamburgo. Intertempe li apartenis al la plej renomaj dirigentoj de Eŭropo, en kies grandaj urboj li turneis kiel gastdirigento, ekzemple kun granda sukceso en Londono ekde junio ĝis julio 1892. Mahler tiutempe majstris treege fortostreĉan laborkvanton. Li dirigentis plu — dum la sezono 1894/95 ekzemple 138 el 367 prezentadoj, krome ok filharmoniajn konzertojn — ol nuntempe kutimaj (stato 2005). Samjare li komponis variajn lidojn, kompletigis la 2-an simfonion, direktis en Berlino la unuan prezentadon de ĝiaj unuaj tri movimentoj kaj komponis dum malmultaj somersemajnoj kvin movimentoj (escepte de la unua) de la 3-a simfonio. En Hamburgo li krome starigis per sia operlaboro la fundamenton de nova muzikteatra stilo.

Dum sia hamburga periodo Mahler ekhavis novajn amikecojn. Aparte grava fariĝis tiu kun juna Bruno Walter, kiu iris al la urba teatro kiel ĥorestro kaj pianakompanisto laŭ rekomendo de Bernhard Pollini. Walter sekvis lin ankaŭ kiel vickapelestro al Vieno kaj uzis dum sia tuta vivo ĉiun sian povon por la muziko de Gustav Mahler.

Kaj jen li staris persone en la teatrokancelario, kiam mi eliris de mia sinprezentada vizito ĉe Pollini: pala, magra, malaltstatura, de longoforma vizaĝo, la kruta frunto kadrita de nigrega hararo, gravaj okuloj malantaŭ okulvitroj, sulkoj de aflikto kaj de humoro en la vizaĝo, kiu, dum kiam li parolis kun aliulo, montris plej mirigan ŝanĝon de mieno, ĝuste tia interesa, demona, timiga enkarniĝo de la kapelestro Kreisler, kian povis imagi la junula leganto de fantazioj de E. Th. A. Hoffmann; li demandis min afable-bonkore pri miaj muzikaj kapabloj kaj konoj — kion mi je lia kontentiĝo respondis per miksaĵo de sinĝeno kaj memfido — kaj postlasis min en iaspeca torporo kaj skuiĝo. […] Mahler aperis al mi laŭ vizaĝo kaj sinteno kiel geniulo kaj demono […] [3]
Memortabulo ĉe la loĝdomo en Vieno,
Rennweg 5 =
Auenbruggergasse 2

Inter 1897 ĝis 1907 Mahler atingis la strebatan celon de sia kariero. Li tenis la postenon elstaran en Eŭropo de unua kapelestro kaj kortegopera direktoro en Vieno. Tie li efektivigis ekde 1900 ĝis 1903 sian operreformon kune kun Heinrich Lefler kaj ekde 1903 kun Alfred Roller, vidigartisto, kiun li animigis al laboro kiel scenaranĝisto. Per intensa provado li plialtigis la povon de orkestro kaj kantensemblo kaj enmetis ilin en drama ĝeneralkoncepto. Vantajn patosajn gestojn de kantistoj starantaj ĉe la scenejorando en tro ornamitaj kostumoj kaj scenaranĝoj Roller ŝanĝis en senfatrasitajn, interese trastrukturitajn scenejospacojn kaj en movokostumojn, en kiuj Mahler igis la kantaktorojn vere aktori kaj formi siajn rolojn ankaŭ kiel aktoroj.

Ĉar en Vieno li povis dungi la plej bonajn kantistojn, oni povas rigardi lian epokon en posteno de kortegopera intedanto kiel florepokon kaj komencon de novepoka operenscenigo. Inter la kantistoj estis kantaktorino Anna von Mildenburg, la plej bona Wagner-prezentanto tiutempa, koloraturkantistino Selma Kurz, kies aparte longaj „Kurz-triloj“ famiĝis (germ.: Kurz = mallonga), Marie Gutheil-Schoder, kiu brilis kiel Carmen kaj en aliaj pasiaj mezsopranaj roloj, Hermann Winkelmann kaj Leopold Demuth, herotenoroj Erik Schmedes kaj Franz Naval samkiel jarcentelstara kantisto Leo Slezak, kies rimarkinda kapvoĉo estas aŭdebla ankoraŭ sur la unuaj sondiskoj de 1905 en ario el „La blanka damo“ kaj en la adiaŭa kanto el Lohengrin, samkiel la drameca esprimforto de tiu ĉi kantisto tute pregita de la enscenigarto de Mahler en „Romerzählung“ el Tannhäusers.

Mahler lasis sin bapti kaj konvertis al la katolikismo, ĉar li prave timis kontraŭjudajn ĝenaĵojn. Li ne estis aparte amika kun la juda kredo. Lia mondkoncepto estis prefere naturreligia kaj filozofia, kio estas aparte klare ekkonebla je liaj indikoj kaj tekstoj por la 3-a simfonio, por la 8-a simfonio kaj por la Lied von der Erde. Li tamen ankaŭ intense okupiĝis pri la releviĝa kaj saviĝa ideoj de la kristanismo, kio aparte klaras en la 2-a kaj 3-a simfonioj.

Dum siaj vienaj jaroj Mahler vojaĝis tra tuta Eŭropo, interalie ĝis Sankt-Peterburgo, Venecio, Romo, Parizo, Amsterdamo, por dirigenti kaj prezenti siajn proprajn komponaĵojn kun diferenca sukceso. Li akiris ĉie entuziasmajn partianojn. En Usono liaj verkoj ankaŭ estis prezentitaj kaj ege ŝatataj.

Novaj amikecoj ekestis interalie kun la fratoj Rosé, la pentristoj de la viena secesio kaj precipe la junaj komponistoj Arnold Schönberg, Alexander von Zemlinsky kaj Alban Berg, kiuj admiris kaj alte ŝatis lian muzikon. Willem Mengelberg en Amsterdamo apartenis al la junaj dirigentoj, kiuj prezentis liajn simfoniojn. Al la unua prezentado de la 6-a simfonio en Essen multaj amikoj alvojaĝis de malproksime.

La malpacienco de Mahler pri kantistoj kaj orkestranoj, kiuj ne kontentigis liajn postulojn, plimultiĝintaj turneoj kiel dirigento de propraj verkoj, gazetara kampanjo kontraŭ li kun kontraŭjudaj tendencoj kaj kvereloj kun liaj superuloj ĉe la kortego pri oftaj forestadoj kaj la programformado, kies kulmino estis la malpermeso de la unua prezentado de Salomeo (opero) de Richard Strauss, finfine igis ambaŭ partiojn al tio, fini la postenon de Mahler en Vieno. Li tamen ricevis altan pension.

En januaro 1908 komenciĝis lia konrakto ĉe Metropola Operejo en Novjorko, kie li restis ĝis sia morto. Denove Mahler laboris kun la plej bonaj kantistoj, interalie kun Enrico Caruso, Emmy Destinn, Leo Slezak, sed li ne povis realigi siajn ideojn pri enscenigo laŭ siaj deziroj kiel en Vieno. Ekde la 1-a de novembro 1909 li dirigentis nure la koncertojn de Novjorka Filharmonio.

Karikaturo de Theo Zasche (1906)
… Kaj al kelkaj la germana kamizolo estis tro malvasta, se ili aŭdis la nomon Mahler. Al kelkaj ja pro fervoro, al la plejmultaj tamen pro kolero. Ekde la unua tago tio estis tia. Li tuj efikis, ribeliga, provoka, alarma — tute egale: li ja apartenas al la elektraj kaj elektrizaj naturoj, kiuj je plej iometa tuŝado disdonas fajrerojn aŭ ekflamigas. En la komenco tamen nur lia freneza malpopulareco lin faris populara. Portata de la favoro de la malamo, zorge prilumita de la envio, tiu ĉi ĉiam sendorma kaj potenca protektanto de ĉiuj efektivaj, de mokado, de malbonvolo kaj malbonfamigo, do elvokita de la plej laŭtaj sonportantoj ĉe ĉiu stratangulo, li famiĝis. […] Kaj tiel ĉiutage estis aŭdebla, ke li mistraktas siajn muzikistojn, vipas ilin al malhoma laboro, preskaŭ pelas ĝismorte, kaj ke ĉiuj, se ili nur estus kapabla pri tio, plej volonte volus dronigi lin en kulero da akvo. Li pelegas siajn kantistojn, oni diris, dresas ilin kiel rekrutoj, interrilatas kun ili kiel grandturko kun siaj sklavoj. […] La plendon ĉirkaŭe, ke estas tro da laboro, li aŭskultas kun miro sen kapti ĝin. Li ja plenumas la saman kvanton, ne sidas maldiligente hejme kaj igas aliajn laboregi. Nur tamen: por li laboro estas ĝuo, por aliaj ŝvitado. […] Stranga ankaŭ estis la forta stimulo, kiun kaŭzis lia personeco. La intenseco de lia karaktero ŝajnis plenigi la tutan urbon. Homoj parolis pri li, disputis ekkolereme pri li, kiuj cetere neniam ĉeestis la operon. Nun ili aliris por vidi lin. Denove aliaj homoj, kiuj ĝis tiam preskaŭ ne sciis, kio estas kaj devas fari teatrodirektoro, demandis pri la malica Mahler. Kaj ĉiuj konis lian vizaĝon. Ĉi tiu eksterkutima, akralinia vizaĝo enboris sin rapide en ĉiun memoron. […] Estas ja tro instrue, kiel la homoj, kiuj alikaze ne povas sin sufiĉigi, laŭdi la belecomiraklojn de la naturo, […] ĉiuj tuj estas indignaj, se ili estas invitataj admiri la plej grandiozan miraklon, kiun ofertas al ni la naturo: la leviĝo de grandioza homo.[4]

Mahler kaj la virinoj[redakti | redakti fonton]

Lia patrino estis tre kara kaj grava por Mahler. Kun sia fratino Justine ligis lin ne nur la komuna vivo, sed ankaŭ komprenemo kaj amikeco. Je ĉiu nova loko de sia ŝanĝiĝema vivo li estis enamiĝinta en nova juna virino.

En la aĝo de ses jaroj Mahler estis unuan fojon enamiĝinta. Por tiu ĉi amikino li komponis lidon. Komence de 1880 en Vieno li komponis tri lidojn por Josephine Poisl, kiu tamen ne reciprokis liajn sentojn. En Kassel tio estis sopranistino Johanna Richter. En 1884 tie ekestis la unuaj Lieder eines fahrenden Gesellen. En 1888 je Lepsiko li verkis, inspirite per sia amo al Marion von Weber, la edzino de nepo de Carl Maria von Weber, kaj per la romano Titan de Jean Paul ene de ses semajnoj la 1-a simfonion kaj unuajn lidojn pri Des Knaben Wunderhorn, tekstkolekto kun popolpoeziaĵoj, kiun li tre ŝatis.

En Hamburgo grave rolis du virinoj: la violinisto Natalie Bauer-Lechner tre amis lin, verkis detalajn taglibrojn pri la konversacioj kun li, kio fariĝis tre funda fonto por liaj pensoj, imagoj kaj multaj travivaĵoj; ŝi estis al li mense egalranga kaj en sia amo ŝi restis al li fidela ĝis sia vivofino. Por li tio estis intima, sed nur platona amikeco. Kun la ankaŭ en realeco alte drama renkonto kun Anna von Mildenburg li komencis la intensan, plej pasian amrilaton antaŭ sia geedziĝo, kiun li tamen finis dum sia translokiĝo al Vieno, kie ŝi ankaŭ estis dungita. Geedziĝon inter du artistoj, kiuj tenas serioza sian vokitecon, li ne povis imagi. Pro tio ankaŭ la rilato kun Selma Kurz en la unuaj vienaj jaroj tre baldaŭ finiĝis. Ĉe tio ĝuste la komuna enprofundiĝo en la muziko kaj la talento de ambaŭ kantistoj, strebo realigi siajn ideojn pri muzikteatro, estis esenca parto de ilia interrilato. Kaj tion li ja ne devis rezigni ĉe ambaŭ.

Komuna volado devas montriĝi, renkontado sur la spirita fundamento de verko devas kondukiĝi al sekreta, sed plej intima interkompreno, kiu sole povas plenumi la volon de la kreanto.[5]

Tion skribis Anna von Mildenburg pri la komuna laboro en siaj memoraĵoj, kiuj aperis dek jarojn post la morto de Mahler, sen ajna maldolĉeco al li, kaj la leteroj enestaj en ili montras, kiel intima estis la ligo inter Mahler kaj ŝi.

La geedzeco kun Alma Schindler[redakti | redakti fonton]

Kompondometo de Mahler ĉe lago Attersee

Pri geedzeco Mahler tenis prefere konservemajn ideojn, Kaj kiam li geedziĝis en marto 1902 kun Alma Schindler (naskiĝinta en 1879), li insistis en tio, ke ŝi ne daŭrigu sian komponadon por anstataŭe plenumi siajn taskojn kiel edzino kaj patrino. Alma akceptis tion, tamen pro tio ŝi koleris pri li ĝis maljuneco. Ŝi mem estis kreskinta inter artistoj. Ŝia patro Emil Jakob Schindler kaj ŝia duonpatro, Carl Moll, estis pentristoj. En sia gepatra domo ŝi konatiĝis kun Max Klinger, Gustav Klimt, Alexander von Zemlinsky (je kiu ŝi sekvis komponlecionojn) kaj aliaj. Ŝi estis enprenita en iliajn konversaciojn, amata kaj admirata pro sia beleco. Mahler kaj ŝi konatiĝis en la „salono“ Bertha Zuckerkandl. Alma estis fascinita de Mahler kiel personeco kaj dirigento. Lian muzikon ŝi tamen nur malmulte komprenis, kaj en la geedzeco kun la 19 jarojn pli aĝa viro ŝi maltrovis multan. Mahler ŝin amis pasie kaj arde, havis tamen pro sia ega laborkvanto malmultan tempon por vesperaj vizitoj kaj aliaj plezuroj kaj estis dum la ferioj en kompondometo nur por li konstruita (1893–1896: Steinbach am Attersee, 1900–1907: Maiernigg am Wörthersee, 1908–1910: Toblach) plene enprofundiĝinta en sia muziko. Li sentis sin ŝia «instruisto» rilate mondkoncepton kaj la vivon. Ofte li eldiris (konservite en leteroj), ke li deziras, ke ŝi havus pli da «matureco». La geedzoj ekhavis du filinojn, en novembro 1902 Maria Anna, en junio 1904 Anna Justine, pri kio Mahler estis feliĉega. Alma tamen ne povis kompreni, pro kio li en 1904, dum iliaj filinetoj gaje ludis en la ĝardeno, finis siajn Kindertotenlieder (infanmortintaj lidoj) laŭ tekstoj de Friedrich Rückert, kiujn tiu ĉi verkis post la morto de sia filino Luise kaj sia filo Ernst.

Post la morto de Mahler Alma geedziĝis kun arkitekto Walter Gropius kaj poste kun poeto Franz Werfel, tamen lasis sin honori kiel «vidvino de Gustav Mahler». La filino Anna unue iris kun sia patrino al Kalifornio kaj vivis poste kiel skulptisto en Spoleto. Ŝi mortis en 1988 dum vizito al sia filino Marina en Londono.

Malsanoj, vivokrizo, morto[redakti | redakti fonton]

Gustav Mahler en 1909

La sano de Mahler estis ĝenata dum la tempo de lia plenkreskula vivo per hemoroidomalsano, pro kiu li plurfoje preskaŭ mortsangis, kaj per ĉiam denove revenaj, neniam finkuracitaj tonsilitoj, kiuj verŝajne ankaŭ estis la kaŭzo de lia bakteria kormalsano, je kiu li finfine mortis.

La jaro 1907 signifis vivoŝanĝiĝon en diversaj rilatoj. Estis antaŭvideble, ke lia tempo kiel operdirektoro finiĝos pro la kreskanta aktiveco kiel komponisto kaj dirigento de propraj verkoj samkiel pro malfacilaĵoj kaj seniluziiĝoj. La kontrakto kun Metropola Operejo en Novjorko estis subskribita, kiam la pli aĝa filino subite mortis pro difterio, kio treege konsternis Alman kaj Gustavon Mahler, tamen ne fortigis ilian ligon. Ĉe Mahler, kiu por ripozo bezonis rapidajn kaj longajn ekskursojn, ŝatis naĝadon en malvarmega akvo kaj kies agado kiel dirigento ja estis ankaŭ fizike tre vigla kaj fortostreĉa, oni diagnozis kormalsanon. Li kredis sin stari ĉe abismo, estis profunde malespera, sed ne antaŭsentis, kiom malmultaj jaroj fakte restos al li. Li tamen rekomencis finfine ja ĉiujn siajn aktivecojn. La vera prilaborado de kaj konfrontado kun la travivaĵo kaj la temoj adiaŭo de la vivo, senco de la ekzistado, morto, saviĝo, postmorta vivo kaj amo okazis ĉe li kiel ĉiam en la muziko. Ekestis Das Lied von der Erde, kiu prezentas la vivon en siaj diversaj aspektoj kaj la adiaŭo de ĝi en ĉinaj tekstoj laŭ traduko de Hans Bethge. Krome ekestis la 9-a simfonio samkiel 10-a pretigita kiel partiĉelo, kiu tamen ne estas finkomponita ĝis prezentomatureco.

La forvojaĝo de Mahler en decembro 1907 de Vieno fariĝis triumfa okazaĵo. Ĉirkaŭ ducent homoj aperis por adiaŭo ĉe la okcidenta stacidomo, inter ili Arnold Schönberg, Alban Berg, Anton Webern, Alfred Roller, Carl Moll, Gustav Klimt, Bruno Walter kaj Arnold Rosé. Alma Mahler rememoras: Ili staris, kiam ni alvenis, jam tie, kun la manoj plenaj je floroj, la okuloj plenaj je larmoj, eniris nian kupeon, kronis ĝin, la sidejojn, la grundon, ĉion. Kiam la vagonaro ekmoviĝis, Gustav Klimt eldiris, kion multaj pensis: „Finite!“

La entuziasmo, kun kiu Mahler en Usono ĉe Metropola Operejo estis akceptita kaj festita kun siaj koncertoj — kaj ankaŭ kun sia propra muziko, estis pluan fojon vera kulmino en lia vivo. Eĉ la sociajn invitojn li ĝuis plena je ĝojo.

En 1910, en la lasta jaro de sia vivo, tamen ankaŭ en Novjorko estis homaj kaj artistaj problemoj kun la Filharmonia Orkestro. La amafero de lia edzino kun Walter Gropius somere 1910 portis Mahleron ĉe la randon de spirita disocio. Li serĉis Sigmund Freud — ili renkontiĝis en la nederlanda marbanloko Leyden — kaj transpasis ĉe li malongan analizon, kiu daŭris nur unu posttagmezon. Freud mem skribis pri tio en letero al Theodor Reik en 1933 inter alie:

Ni malkaŝis en tre interesaj skoltadoj tra lia vivo liajn amkondiĉojn, precipe lian mariakomplekson (patrinoligiĝon). Mi havis la okazon, admiri la genian komprenkapablon de la viro. Sur la simptoma fasado de lia premneŭrozo falis neniu lumo. Estis kvazaŭ oni fosus ununuran profundan ŝakton tra enigma konstruaĵo.[6]

La unua prezentado de la 8-a simfonio la 12-an de septembro 1910 en Munkeno kaj la ripetado de la koncerto la venontan tagon por Mahler estis triumfaj sukcesoj. Kiam la lasta tono de la verko finsonis, la freneza aplaŭdo ne volis finiĝi; onidire ĝi daŭris pli ol duonan horon.

La ekesto de la (malkompleta) 10-a simfonio somere (julio-aŭgusto) de 1910 koincidis kun grava geedzeca krizo. Alma Mahler, kiu sentis sin neglektata de sia edzo, komencis en banloko amaferon kun la juna arkitekto Walter Gropius. En arda pasio Gropius skribis al ŝi amleteron, kiun li tamen erare adresis al Mahler mem. La sekvoj estis nemezureblaj. Mahler estis turmentita de la imago, ke li perdis la amon de Alma por ĉiam. La timo, ke li estas tro maljuna por ŝi, estas retrosekvebla ĝis en la tempo de la gefianĉiĝo kaj eruptis per tia forto, ke ĝi pelis lin en malesperon. Li provis per plej grandaj amatestadoj, inkluzive la omaĝon de la 8-a simfonio al Alma, regajni ŝin por si. Por li lia edzino estis la turnocentro de lia vivo.

Tombo de Gustav Mahler en la tombejo en Grinzing

La manskribaĵo de la 10-a simfonio montras abundon da intimaj enskriboj, kiuj dokumentas, ke Mahler tiam trapasis la plej gravan ekzistokrizon de sia vivo. La kortuŝegaj elvokoj ekkonigas, ke la adresato de ĉi tiuj enskriboj estis Alma: „Nur vi scias, kion tio signifas. Aĥ! Aĥ! Aĥ! Adiaŭ mia kordinstrumento! Adiaŭ, Adiaŭ. Adiaŭ.“ (Je la fino de la kvara movimento) — „Vivi por vi! Morti por vi! Alnjo!“ (je la fino de la finalo).

La 21-an de februaro 1911 Mahler dirigentis en Novjorko sian lastan koncerton. Li jam estis malsana. Komence oni supozis gripon, sed la malsano montriĝis kiel bakteria kormalsano. La kuracistoj en Usono, Parizo kaj finfine en Vieno nenion plu povis fari por li. Mahler mortis la 18-an de majo 1911 en Vieno kaj estis entombigita en la tombejo de Grinzing en honortombo. La muzikĵurnalisto Paul Stefan raportis pri la entombigo:

Memortabulo ĉe la mortodomo en Vieno 9, Mariannengasse 20
Mateno kaj Vieno. Ĥaoso. Oni kroĉiĝas je detaloj, kiujn neniu jam povas scii. Onidire li estos entombigita en la malgranda tombejo en Grinzing, apud la filineto. La kadavro estas alportata. La alia mateno. La strato kondukas diagonale al la cipresarboj. La kapelo estas malvasta ĉambro, nur por la ĉerko kaj kelkaj kronoj. La aliaj borderas la vojojn ĝis la tombo. Preterpasas virino, diras al alia: ‚Nun li havas ene trankvilon. Al li ja ĉiu estis tro malgranda.‘ La preĝejo de Grinzing estas malgranda, la apudpreĝeja tombejo malvasta. Kaj spektaklo proksimiĝas por la vienanoj. Preĝejo kaj tomeboj esta blokataj. Nur biletoj permesas aliron. Oni ekscias, ke Franz Schalk, Gregor, la reĝiokolegaro deziris, ke oni fermu la operon dum la entombiga tago. Pri tio neniu informo. La kortego, la komunumo Vieno ne moviĝas. Kaj nun la solenaĵo: Ni staras antaŭ la preĝejo, kiam la ĉerko estas elportata. Pluvas. Trans viteja vojo ni atingas pli rapide la tombon. La procesio alvenas. La pluvo ĉesas. Najtingalo kantas, la terbuloj falas. Ĉielarko. Kaj la centoj silentas.

La komponisto, graveco kaj postefiko[redakti | redakti fonton]

Sian komponadon Mahler praktikis pleje apud sia dirigenta profesio en la somerferioj, kiujn li kutime pasigis en la aŭstra montaro. Vintre li ellaboris, orkestrigis kaj produktis partituron legeblan por la presado. Konforme al tio lia verklisto estas iomete mallonga kaj limigita je malmultaj ĝenroj. Krome oni trovas nekutime altan nombron da memcitaĵoj, tio signifas: En verkoj troviĝas — eĉ ofte egalnotaj — alineoj, kiujn li pli frue utiligis, ekzemple en la 6-a kaj 7-a simfonioj aŭ en la 1-a simfonio kaj en lidoj. Tiuj ĉi du ĝenroj ankaŭ konsistigas liajn plej gravajn komponaĵojn, je kio li ofte kombinas ilin unu kun la alia laŭ novspeca maniero.

La vere aparta ĉe Mahler tamen estas, ke li staras ĉe la sojlo al Nova Muziko; jen kion ankaŭ vidis ties fruaj reprezentantoj (Arnold Schönberg, Alban Berg kaj Anton Webern), kiuj ĉiuj apogis sin sur li. Mahler do komponis en epoko, kiam tradiciaj konvencioj ne plu kondukis pluen kaj pro tio la plej bonaj serĉis je novaj vojoj. Lia muziko grave influis tiun de Dmitrij Ŝostakoviĉ. Tio ĉi montriĝas en ties simfonia verkaro ĝuste en lia lasta fazo. Karakterizaj al tio estas la 12-a kaj la 15-a simfonioj.[7]

Mahler ofte uzas nekutimajn sonregistrojn, ekzemple je la komenco de la 1-a simfonio, kie li notas por la violonoj tiom altan tonon, ke ĝi estas ludebla nur kiel flaĝoleto. Krome li postulas nekutimajn instrumentojn kiel ekzemple bovtintiloj, marteloj aŭ mandolino kaj gitaro, aŭ ekzemle la kornoj devas esti aŭdeblaj el de granda foreco, kio sekvigas dum prezentadoj lokadon je granda distanco malantaŭ la scenejo. Ofte ankaŭ aŭdeblas ekstremaj glitsonoj, aŭ la batado de la arĉo sur la korpon aŭ la kordojn (kun ligno). Ĉi tiuj parte ekstremaj efektoj ne plu estas bone komponeblaj ĉe la skribotablo. Mahler kiel dirigento povis elprovi ilin simple dum la kroma orkestrolaboro, kion kontraŭuloj (kiuj ne havis tiujn eblecojn) moke nomis „kapelmajstra muziko“. La dispecetiĝo de la konvencioj efikis ĝis sur la formoj, la nombro de la movimentoj en la simfonioj de Mahler oscilas inter du kaj ses, la kombinado kun la lidĝenro jam estas menciita.

Ankaŭ la regreso al „malnobla“ muziko estas karakterizaĵo, ekzemple en la 1-a simfonio, en kiu la „fajrobrigada kapelo“ same aŭdeblas kiel klezmero kaj birdokantoj, krome plej peza latunblovado kiel ĉe WagnerBruckner. Kiel ties posteulo oni miskomprenis Mahleron tro ofte, aŭ simple kiel kvodlibetokomponiston. Ĉi tiu interna ŝiriteco de la verkoj, la malebleco plue skribi rondigitan, kompletigitan verkon, ankaŭ montriĝas en la ĉiama aliverkado de la komponaĵoj. Laŭ spirita enhavo la muziko de Mahler multege antaŭis sian tempon, pro kio liaj plej multaj samtempuloj povis klasifiki ĝin nur en la menciitajn negativajn kategoriojn. La komponisto konsciis pri tio plenplene, liaj eldiroj: «Je la fino de la mondo mi volas esti en Vieno, ĉar tie ĉio okazas 25 jarojn tro malfrue» kaj «la tempo por mia muziko ja alvenos» tion ja redonas. La 7-a simfonio de Mahler el 1905 kun siaj du noktomuzikoj kaj la makabra skerco „Schattenhaft“ (ombreca) valoras aparte kiel samtempe vojmontraj kaj antaŭsentaj la hororojn de la estonteco. La opinio de Adorno, ke ĉi tiu muziko prezentas en la formortado de la tradicio samtempe la eroziitan kaj la ĉiam veran, nur en la nuna socia situacio — la tiel nomata postmodernismo — fariĝas vere komprenebla.

Mahler, kiu multe legis, ĝis kiam sur la mortolito la laŭlitere lasta por li libro falis el lia mano, ĉiam denove interligis en siaj verkoj literaturon kaj muzikon. Aparte li utiligis por tio la popolpoezion kaj ankaŭ fabelajn kaj legendajn temojn, sed ankaŭ tekstojn de Grillparzer, Rückert, Nietzsche, ĉinlingvan poezion kaj Faŭston. de Goethe.

Du ekzemploj:

Atentu, hom'!
Kion diris meznokto?
Mi dormis!
Profundsonĝis, vekiĝis mi!
Profundas mond',
Pli profunda ol pensis tag'!
Profunda! hom'!
Profundas ve'!
Em' pli profunda ol sufer'!
Ve' diras — for!
Volas eternon ĉiu em',
profundegan eternecon!
Friedrich Nietzsche aldo soloo en la 3-a simfonio el „Also sprach Zarathustra

Kien iri? Mi iras, mi migras montaren.
Trankvilon mia koro serĉas nun.
Mi migras al hejmlando, mia loko!
Neniam iros mi en malproksimon.
Trankvilas la kor', ĉu venas la hor':
La kara ter' ĉie ekfloras, ekverdas dum printemp'
Denove! Ĉie kaj ĉiam helbluas foraj lokoj!
Ĉiam ... Ĉiam ... Ĉiam ... Ĉiam ...
„Der Abschied“ en Lied von der Erde por aldo kaj orkestro, ĉina liriko: „Die chinesische Flöte“, tradukite de Hans Bethge

Mahler muzikigis ankaŭ proprajn tekstojn. La Lieder eines fahrenden Gesellen baziĝas plejparte sur poemoj el lia junaĝo; en la finalo de la 2-a simfonio li kombinis strofojn el Die Auferstehung de Klopstock kun propraj versoj.

Jam dum sia vivo Mahler estis ĝenerale rekonata kiel unu el la plej gravaj dirigentoj de sia generacio. Lia laboro ĉe la Viena Kortegopero validas epokelstara. La muzikaj kaj scenaj interpretadoj de Mahler elstaris — kompare kun tiamaj normoj — pro alta verka fideleco. Li tamen ne ĝenis sin fari ŝanĝojn en la partituroj, se tio servis al efiko intencita de li. Lia ekzemplo rekte influis la pli junan generacion de dirigentoj (Bruno Walter, Otto Klemperer, Willem Mengelberg k. a.).

Lia rango kiel komponisto tamen estis pridisputata eĉ ĝis longe post lia morto. Ja formiĝis rapide komunumo de fervoraj partianoj, sed en la muzikema publiko liaj kreitaĵoj komence alfrontis plejparte malintereson, malkomprenon aŭ malakcepton.

Nur en la 1960-aj jaroj lia verkaro povis finfine venki kadre de la tiel nomata „Mahler-renesanco“. Gravan rolon je tio ludis la dirigentoj Leonard Bernstein kaj Rafael Kubelik, kiuj ankaŭ samtempe sonregistris la unuajn stereo-kompletregistraĵojn de la simfonioj (Kubelik unua komencis fari tion per sia kompletregistrado, Bernstein tamen pli rapide finfaris la sian). Kiel same gravaj kontribuoj al Mahler-renesanco validas la registraĵoj de Georg Solti, Bernard Haitink kaj Wyn Morris.

Nuntempe oni ofte prezentas la verkaron de Mahler, kaj renomaj interpretistoj disvastigas ĝin per sonregistraĵoj. Mahler mem validas kiel modela artista personeco de la fino de la 19-a jarcento. Tion opiniis jam liaj samtempuloj: Thomas Mann ekzemple starigis monumenton al Mahler jam jaron post ties morto en la novelo Der Tod in Venedig, (La morto en Venecio) kies ĉefrolulo, la verkisto Gustav Aschenbach, havas trajtojn de la komponisto — kaj kiun la novelisto (kaŝe) datigas en la jaron 1911. En la grandioza maljuneca verko de Mann Doktor Faustus enkarniĝo de la diablo (tiu de muzikteoriisto en la tiel nomata diabloĉapitro) estas alordigebla al la fizionomio de Mahler, la teorio tamen — eĉ laŭvorte — de T. W. Adorno, parte kun ties aktiva partopreno je la ekesto de la romano. Luchino Visconti fortigas en sia filmo Morto en Venecio de 1971 ĉi tiun impreson, formante el Aschenbach komponiston. Ken Russell enfokusiĝas en 1974 en sia filmbiografio Mahler je la lasta vojaĝo de morte malsana Mahler al Vieno kaj kompletigas ĝin per retroscenoj kun memoroj al la biografio de la artisto samkiel liberaj asociadoj submetitaj per muziko de Mahler. Je la fino de la filmo Mahler alkuras sian kuraciston, kiu konas la sanstaton de la komponisto, kaj jubilas: «Mi vivos por ĉiam!». Kiel akustika trako Russell utiligis sonregistraĵojn de muziko de Mahler far Reĝa Koncertdoma Orkestro sub Bernard Haitink.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Vd. ankaŭ: Kategorio:Verkaro de Gustav Mahler

Propraj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Simfonioj[redakti | redakti fonton]

  • 1-a simfonio en D-maĵoro
    La subtitolo Titan (Laŭ la romano de Jean Paul) samkiel la pri tio formulita programo poste estis forlasita.
    Ensemblo: granda orkestro
    Unua prezentado: 20-ahn de novembro 1889 en Budapeŝto sub dirigentado de la komponisto. Tiam ankoraŭ kun kroma movimento Blumine.
  • 2-a simfonio en c-minoro (releviĝo-simfonio)
    Ensemblo: granda orkestro, orgeno, du kantsoloistoj (soprano kaj aldo) kaj ĥoro
    Unua prezentado: 13-an de decembro 1895 en Berlino sub dirigentado de la komponisto.
  • 3-a simfonio en d-minoro
    Ensemblo: granda orkestro, kantsoloisto (aldo), virina kaj knaboĥoro
    Unua prezentado: 9-an de junio 1902 en Krefeld sub dirigentado de la komponisto.
  • 4-a simfonio en G-maĵoro
    Ensemblo: orkestro, kantsoloisto (soprano)
    Unua prezentado: 25-an de novembro 1901 en Munkeno sub dirigentado de la komponisto.
  • 5-a simfonio en c♯-minoro
    Ensemblo: granda orkestro
    Unua prezentado: 18-an de oktobro 1904 en Kolonjo sub dirigentado de la komponisto.
  • 6-a simfonio en a-minoro
    Ensemblo: granda orkestro
    Unua prezentado: 27-an de majo 1906 en Essen sub dirigentado de la komponisto.
  • 7-a simfonio en e-minoro
    la foje uzata nomado Lied(er) der Nacht (Lido de la nokto) ne devenas de la komponisto.
    Ensemblo: granda orkestro
    Unua prezentado: 19-an de septembro 1908 en Prago sub dirigentado de la komponisto.
  • 8-a simfonio en E♭-maĵoro
    La nomado Sinfonie der Tausend (Simfonio de la milo), kiun ĉi tiu verko ricevis pro sia elnorma persona elspezo (ĉe la unua prezentado pli ol milo da kunagantoj partoprenis), ne devenas de la komponisto.
    Ensemblo: tre granda orkestro, orgeno, ok kantsoloistoj, du grandaj miksitaj ĥoroj kaj knaboĥoro
    Unua prezentado: 12-an de septembro 1910 en Munkeno sub dirigentado de la komponisto.
  • Das Lied von der Erde (La kanto pri la tero)
    Ensemblo: granda orkestro kaj du kantsoloistoj (aldo/tenoro aŭ baritono/tenoro). Ekzistas ankaŭ pianoversio de la komponisto.
    Unua prezentado: 20-an de novembro 1911 en Munkeno (postmorte); Dirigento: Bruno Walter (Soloistoj: Sarah Cahier & William Miller). La ĉambrensembla versio, fragmente postlasita de Arnold Schönberg, kompletigita de Rainer Riehn, de Lied von der Erde (UP Toblach 1983) dum la lasta jardeko estas prezentita preskaŭ tiel ofta, parte eĉ pli ofte, ol la originala versio kun granda orkestro de Mahler. La aranĝaĵo far Schönberg iras ĝis ĉ. meze de la unua movimento; la aranĝado de ties dua duono samkiel de la kvin restaj movimentoj devenas de Rainer Riehn.
  • 9-a simfonio sen tonalonomado
    Ensemblo: granda orkestro
    Unua prezentado: 26-an de junio 1912 en Vieno (postmorte); dirigento: Bruno Walter
  • 10-a simfonio en F♯-maĵoro (nekompletita)
    Ensemblo: granda orkestro
    Unua prezentado de la adaĝo & purgatorio-movimento: 12-an de oktobro 1924 en Vieno (postmorte); Dirigento: Franz Schalk
    Prezentita kiel koncertversio laŭ la partiĉelo samkiel la skizoj de Deryck Cooke; pluaj versioj de Clinton Carpenter, Joseph Wheeler, Remo Mazzetti, Rudolf Barschai kaj Nicola Samale/Giuseppe Mazzucca. Ankaŭ Hans Wollschläger laboris pri kompletigo, sed rezignis la laboron en 1962.

Ĥorverkoj[redakti | redakti fonton]

  • Das klagende Lied (la plenda kanto)
    Simfonia kantato por soloistoj, ĥoro kaj orkestro pri propra teksto laŭ Ludwig Bechstein
    Ekesto: 1878–1880 (en tri partoj), 1893 kaj 1898 prilaborita
    Unua prezentado: 17-an de februaro 1901 en Vieno (prilaborita versio, en 2 partoj. 1-a parto: Waldmärchen forstrekita) sub dirigentado de la komponisto.

Orkestraj kaj pianaj lidoj[redakti | redakti fonton]

  • Tri lidoj por tenorvoĉo kaj piano (1880)
    Im Lenz, Winterlied, Maitanz im Grünen (Texte: Gustav Mahler)
  • Lieder und Gesänge für eine Singstimme und Klavier
    Frühlingsmorgen (Richard Leander), Erinnerung (Leander), Hans und Grete (Mahler), Serenade (Tirso de Molina), Phantasie (de Molina)
  • Lidoj kaj kantoj el Des Knaben Wunderhorn laŭ tekstoj el la samnoma poemkolekto de Clemens Brentano kaj Achim von Arnim
    • Naŭ lidoj kaj kantoj el Des Knaben Wunderhorn por kantvoĉo kaj piano
      Um schlimme Kinder artig zu machen, Ich ging mit Lust durch einen grünen Wald!, Aus! Aus!, Starke Einbildungskraft, Zu Straßburg auf der Schanz', Ablösung im Sommer, Scheiden und Meiden, Nicht Wiedersehen!, Selbstgefühl
    • dek kvin lidoj, humoreskoj kaj baladoj el Des Knaben Wunderhorn kun orkestra kaj piana akompanaĵo
      Der Schildwache Nachtlied, Verlorne Müh’!, Wer hat dies Liedlein erdacht?!, Das himmlische Leben, Trost im Unglück, Das irdische Leben, Urlicht, Des Antonius von Padua Fischpredigt, Rheinlegendchen, Es sungen drei Engel einen süßen Gesang, Lob des hohen Verstands, Lied des Verfolgten im Turm, Wo die schönen Trompeten blasen, Revelge, Der Tamboursg’sell
  • Lieder eines fahrenden Gesellen (lidoj de vojaĝanta submajstro)
    Kvar lidoj laŭ propraj poemoj samkiel versoj el Des Knaben Wunderhorn por kantvoĉo kaj piano (1883–1885) respektive kantvoĉo kaj orkestro (1893–1896)
    Wenn mein Schatz Hochzeit macht, Ging heut’ morgen übers Feld, Ich hab' ein glühend Messer in meiner Brust, Die zwei blauen Augen von meinem Schatz
  • Rückert-Lidoj (1901/02)
    Blicke mir nicht in die Lieder*, Ich atmet’ einen linden Duft*, Um Mitternacht*, Ich bin der Welt abhanden gekommen*, Liebst du um Schönheit
    * krom piana ankaŭ orkestra versio de la komponisto
  • Kindertotenlieder (1901, 1904)
    5 lidoj por meza voĉo (mezosoprano/baritono) kaj orkestro. ekzistas ankaŭ versio por voĉkanto kaj piano de la komponisto. Tekstoj: Friedrich Rückert
    Unua prezentado 29-an de januaro 1905 en Vieno sub la dirigentado de la komponisto
    Nun will die Sonn’ so hell aufgeh’n, Nun seh’ ich wohl, warum so dunkle Flammen, Wenn dein Mütterlein, Oft denk ich, sie sind nur ausgegangen, In diesem Wetter

Ĉambromuziko[redakti | redakti fonton]

  • Pianokvarteto a-minora (1-a movimento kaj fragmento de skerco-movimento)
    Ekesto: ĉ. 1876–1877
    ensemblo: piano, violono, vjolo, violonĉelo

Dubinda atribuado[redakti | redakti fonton]

  • Simfonia preludio
    Ekesto: 1876 en vieno
    publikigita je 1981 en orkestrigita versio far Albrecht Gürsching; atribuado tamen malcerta (disĉiplo de Anton Bruckner?)

Aranĝaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Johann Sebastian Bach: Suito laŭ orkestroverkoj de J. S. Bach. Laŭ la orkestrosuitoj n-o 2 kaj 3 de Bach (1909)
    Unua prezentado: Novjorko la 10-an de novembro 1909. Dirigento: Gustav Mahler (Novjorkaj Filharmoniistoj)
  • Wolfgang Amadeus Mozart: La geedziĝo de Figaro. Opero
    Unua prezentado: Kortega Operteatro Vieno la 30-an de marto 1906. Dirigento: Gustav Mahler
  • Ludwig van Beethoven: arĉkvarteto op. 95
    Unua prezentado: Vieno la 15-an de januaro 1899. Dirigento: Gustav Mahler (Vienaj Filharmoniistoj)
  • Ludwig van Beethoven: 9-a simfonio (1895)
    Unua prezentado: Hamburgo la 11-an de marto 1895. Dirigento: Gustav Mahler
  • Carl Maria von Weber: La tri Pintoj. Opero triakta (1887–1888)
    Unua prezentado: Urboteatro Lepsiko la 20-an de januaro 1888. Dirigento: Gustav Mahler
  • Carl Maria von Weber: Euryanthe. Opero
  • Carl Maria von Weber: Oberon. Opero
  • Franz Schubert: arĉkvarteto d-minora (1894)
    Unua prezentado: Hamburgo la 19-an de novembro 1894. Dirigento: Gustav Mahler (2-a movimento sola)
  • Robert Schumann: Simfonioj (ŝanĝoj de la supozate „malforta“ intrumentigo)
    n-o 1: Unua prezentado: Hamburgo la 21-an de januaro 1895. Dirigento: Gustav Mahler
    n-o 2: Unua prezentado: Novjorko la 22-an de novembro 1910. Dirigento: Gustav Mahler (Novjorkaj Filharmoniistoj)
    n-o 3: Unua prezentado: Novjorko la 31-an de januaro 1911. Dirigento: Gustav Mahler (Novjorkaj Filharmoniistoj)
    n-o 4: Unua prezentado: Vieno la 14-an de januaro 1900. Dirigento: Gustav Mahler (Vienaj Filharmoniistoj)

Sonregistradoj por Welte-Mignon[redakti | redakti fonton]

La 9-an de novembro 1905 Mahler ludregistris por la firmao M. Welte & Söhne en Freiburg, produktanto de la reproduktopiano Welte-Mignon, kvar proprajn komponaĵojn sur pianorulaĵojn:

  • Ging heut' morgen übers Feld. El: Lieder eines fahrenden Gesellen
  • Ich ging mit Lust durch einen grünen Wald. El: Des Knaben Wunderhorn
  • 1-a movimento (Trauermarsch) el la 5-a simfonio
  • 4-a movimento (Das himmlische Leben) el la 4-a simfonio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mahler - In gemessenem Schritt. (OT: La 5e symphonie de Mahler: d'un pas mesuré.) televidfilmo, Francio, 2009, 65 min., reĝio: Pierre-Henry Salfati, produktado: 13 Production, arte France, germana unua elsendado: 25-an de januaro 2010, Inhaltsangabe von arte
  2. Friedrich Eckstein: Alte unnennbare Tage! Herbert Reichner Verlag, Vieno 1936, p. 112.
  3. Bruno Walter: Gustav Mahler. Herbert Reichner Verlag, Wien 1936, S. 11 f.
  4. Neue Freie Presse vom 18. Dezember 1909, Feuilleton: „Mahler“
  5. zitiert nach Jens Malte Fischer: Gustav Mahler. Der fremde Vertraute. Zsolnay, Wien 2003, ISBN 3-552-05273-9, S. 304
  6. Zitiert nach Jens Malte Fischer: Gustav Mahler. Der fremde Vertraute. Zsolnay, Wien 2003, ISBN 3-552-05273-9, S. 803
  7. Krzysztof Meyer: Schostakowitsch. Lübbe, Bergisch Gladbach 1995, ISBN 3-7857-0772-X.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Biografioj[redakti | redakti fonton]

  • Jens Malte Fischer: Gustav Mahler. Der fremde Vertraute. Paul-Zsolnay-Verlag, Wien 2003, ISBN 3-552-05273-9.
  • Henry-Louis de La Grange: Gustav Mahler. Chronique d'une vie. I Vers la Gloire 1860–1900. Fayard, Paris 1979 (1149 S.).
  • Henry-Louis de La Grange: Gustav Mahler. Chronique d'une vie. II L'âge d'Or de Vienne 1900–1907. Fayard, Paris 1983 (1278 S.).
  • Henry-Louis de La Grange: Gustav Mahler. Chronique d'une vie. III Le Génie foudroyé 1907–1911. Fayard, Paris 1984 (1365 S.).
  • Henry-Louis de La Grange: Gustav Mahler. Volume 2. Vienna: The Years of Challenge 1897–1904. Oxford University Press, Oxford/New York 1995, ISBN 0-19-315159-6 (Neuausgabe, verbessert und erweitert vom Autor; voraussichtlich in 4 Bänden).
  • Henry-Louis de La Grange, Günther Weiß u. Knud Martner (Hrsg.): Ein Glück ohne Ruh': Die Briefe Gustav Mahlers an Alma. Erste Gesamtausgabe. Siedler, Berlin 1995, ISBN 3-88680-577-8. - 2. Ausg. (Taschenbuch) btb, München 1997, ISBN 3-442-72243-8.
  • Alma Mahler-Werfel: Erinnerungen an Gustav Mahler. Ullstein, Frankfurt a.M. 1980, ISBN 3-548-03526-4.
  • Stephen McClatchie, Helmut Brenner (Hrsg.): Gustav Mahler »Liebste Justi!« Briefe an die Familie. Weidle, Bonn 2006, ISBN 3-931135-91-8.
  • Karl-Josef Müller: Mahler - Leben-Werke-Dokumente. Serie Musik, Piper-Schott, Mainz 1988, ISBN 3-7957-8264-3 (Schott)/ISBN 3-492-18264-X (Piper).
  • Wolfgang Schreiber: Mahler. rororo Bildmonographien, Reinbek 2003, ISBN 3-499-50181-3 (Preiswerte, kurze, illustrierte und übersichtliche Biografie).
  • Natalie Bauer-Lechner: Erinnerungen an Gustav Mahler / ; (eldono de J. Killian) ; (enduko de Paul Stefan),Leipzig: Tal, 1923, 187 paĝoj kun bildoj

Plua literaturo[redakti | redakti fonton]

Mahler-akceptado en la artoj[redakti | redakti fonton]

Beletrio[redakti | redakti fonton]

Filmo kaj teatro[redakti | redakti fonton]

  • Luchino Visconti: Morto en Venecio (Morte a Venezia). Filmo (1971). Scenaro: Luchino Visconti, Nicola Badalucco. Muziko: Adagietto el la 5-a simfonio de Mahler; 4. Satz, Misterioso, el lia 3-a simfonio („O Mensch! Gib Acht!", aldo-soloo).
  • Ken Russell: Mahler. Filmo (1974).
  • Wolfgang Lesowsky: Gustav Mahler – Sterben werd' ich um zu leben. Film (1987).
  • Joshua Sobol: Alma. teatraĵo (1996) kaj filmo (1999). Reĝio: Paulus Manker.
  • Franz Winter: Gustav Mahler – Ich bin der Welt abhanden gekommen. Filmo (2005).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Partituroj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.
WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Gustav Mahler » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 2430818 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)