Orkestrosuitoj (Bach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kvar orkestrosuitoj de Johann Sebastian Bach (BWV 1066–1069) konserviĝis. Temas pokaze pri serio da dancmovimentoj kun antaŭmetita uverturo. Ĉar Bach donis al ĉi tiuj suitoj ne apartajn titolojn, oni nomas ilin ankaŭ nuntempe laŭ la surskribo de la unua movimento simple „uverturoj“.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu unua movimento jam en la partituro ofte okupas pli ol duonon de la spaco, kio substrekas ĝian gravecon. Ĝi konsistas ĉiam el unua sekcio de tipa punktita ritmo, sekvanta fugato kun ampleksaj konĉertaj pasaĝoj kaj – jen ĉiam ege varia – reekpreno de la komenca sekcio. Ripetosignoj je la fino sugestas la ripetadon de la dua kaj tria partoj; ĉar laŭ niatempa kompreno tio donus al la unua movimento tro fortan gravecon, oni nuntempe plejofte delasas la ripetadon. Kiel ĉikaze faris Bach, ne estas konata.

Post la ampleksa unua movimento pokaze sekvas libera sinsekvo da dancoj; en la orkestrosuitoj je tio Bach ne atentas certan dancosekvon; ekz. ekzistas eĉ ne unu alemando kaj nur unu fojon (ĉe li ceere ja ofta) ĝigo; tamen aperas dancoj kiel forlane, réjouissancebadinerie, kiun Bach alikaze tute ne uzis. Dum la enkondukajn movimentojn klare pregas konĉertaj elementoj, la dancmovimentoj metas la instrumentgrupojn plejparte en pli simpla maniero unu kontraŭ la alian, precipe en la unua kaj dua suitojn.

La kvar komponaĵoj estas sendependaj unu de la alia, do ne formas verkciklon. Memskribaj partituroj ne ekzistas, sed nur kopioj de la unuopaj voĉoj. Pro tio datumado dumlonge ne eblis (vd. pri tio malsupren). Estas certe, ke Bach prezentis la verkojn ekde 1723 kadre de siaj koncertoj kun Collegium Musicum en Lepsiko.

En 1909 Gustav Mahler prezentis Suiton laŭ la orkestraj verkoj de J. S. Bach., kiu kombinis movimentojn el la dua kaj tria orkestrosuitoj.

La kvar orkestrosuitoj[redakti | redakti fonton]

Suito n-o 1 C-maĵora BWV 1066[redakti | redakti fonton]

Ensemblo
Movimento-sinsekvo
  • uverturo c – ¢ – c C-maĵora
  • korento 3/2 C-maĵora
  • gavoto 1 ¢ C-maĵora
    – gavoto 2 ¢ C-maĵora
  • forlane 6/4 C-maĵora
  • menueto 1 3/4 C-maĵora
    – menueto 2 3/4 C-maĵora
  • bureo 1 ¢ C-maĵora
    – bureo 2 ¢ c-minora
  • paspiedo 3/4 1
    – paspiedo 2 3/4 C-maĵora
Ekesto

Pri la ekesto de la tuta verkgrupo malmulte esta konata, en tio ankaŭ la unua suito ne estas escepto. Almenaŭ voĉoj estas postlasitaj el la unua lepsika jaro de Bach; ĉar ĉi tiuj plej verŝajne ne deiras de komponpartituro, sed de jam ekzista serio da voĉoj, kaj la kopiistoj kutime ne skribis por Bach, nuntempe oni supozas, ke Bach kunprenis la verkon al Lepsiko kaj disponigis ĝin al kolego por prezentado. Ĉu la suito ekestis en Köthen aŭ jam en Vajmaro, el tio ne estas deduktebla[1].

Uverturo

La uverturo estas kiel ununura movimento fakte verkita konĉertanta kaj entenas ampleksaj drivoĉajn partiojn por la hobojoj kaj la (nur ĉi tie per propra voĉo provizita) fagoto. La blovinstrumentoj ne enkodukas aldonan temon, tamen karakterizan kontrapunkton. En kelkaj el tiuj solopasaĝoj ili ankaŭ ĉirkaŭludas la orkestroviolonojn, kiuj metas la temon unu post la alia sur diferencajn tonŝtupojn. Tiel la fugotemo estadas dum la tuta mezparto de la movimento.

La tria parto estas libera variaĵo de la komenco per tio, ke unua violono kaj baso - almenaŭ ritme - ŝanĝas la voĉon.

Dancoj

Post la uverturo la verko metas la triopon de lignoblovistoj en ĝenerale ĥore kontraŭ la arĉistoj. Ekzemple korento kaj gavoto 1 estas komponitaj kvarvoĉaj; ambaŭ hobojoj duobligas la unuan violonon. Gavoto 2 estas „klasika“ trio (muzika formo)-triopo el hobojoj kaj kontinua baso, al kiuj la altaj arĉistoj joje aldonas eta fanfaraĵon. Sekvas forlane, en kiu hobojoj kaj unua violono etendas sian trankvilan temon super la ekscititaj turniĝantaj mezvoĉoj.

La menueto denove enhavas trion, ĉifoje tamen nure por la arĉistoj, Spitta priskribis ĝian misteran karakteron per la vortoj „delikate dolĉe kaj kaŝe karese ĝi ŝvebas per elasta paŝo.[2] Sekvas bureo, kiu denove enhavas klasikan trion por la lignoblovistoj.

La fina paspiedo uzas en la kontrasta movimentomezo la originan temon en la altaj arĉinstrumentoj kaj aldonas laŭ maniero de variaĵo kontinuan okonan ĉenon de la du unusone tenataj hobojoj.

Suito n-o 2 b-minora BWV 1067[redakti | redakti fonton]

Ensemblo
Movimentoj
  • uverturo c – ¢ – (Lentement) 3/4 b-minora
  • rondelo ¢ b-minora
  • sarabando 3/4 b-minora
  • bureo 1 ¢ b-minora
    – bureo 2 ¢ b-minora
  • polonezo (modera) 3/4 b-minora
    double 3/4 b-minora
  • menueto 3/4 b-minora
  • badinerie 2/4 b-minora
Ekesto

Memskribita partituro ne konserviĝis, male tamen voĉoj el la tempo 1738/39. Bach transprenis en 1739 post dujara paŭzo denove la Collegium Musicum kaj planus uzi la verkon por siaj regulaj kafejaj koncertoj en Lepsiko. Tio tamen ne estus la unua prezentado; la nuntempa esploro supozas antaŭirintan version en a-minoro. Bonaj kialoj argumentas por tio, ke la unua versio estis verkita nur por arĉinstrumentoj; ĝi entenis verŝajne ankoraŭ ne la soloisman bureon 2, kaj la okulfrape malmultaj soloaj pasaĝoj ja estis taskigitaj al la unua violono[3][4].

La dua suito enhavas kelkajn majstrecan kompoziciajn fajnaĵojn, inter ili en la fina parto de la uverturo aluditan plurfojan kanonon de ĉiuj voĉoj kaj en pluraj movimentoj kanonoj inter supra voĉo kaj baso; en la sarabando eĉ striktan kanonon en la kvinto; ĉi tio igas kelkajn esploristojn datumi la verkon nur en la malfruan lepsikan tempon[5].

Uverturo

La unua parto uzas la fluton nur por duobligo de la unua violono kaj baziĝas sur imitado de ĉi tiu kaj la baso. La fugatotemo estas karakterizata per apoĝaturo (nuntempe plejparte ludata stakate); en la ekspozicio ĝi estas trakondukata tra ĉiuj voĉoj, antaŭ ol la unua interludo enkodukas la fluton soloisme. En la plejparte tre ampleksasj solopasaĝoj la baso prezentas ĉiam denove klare la fugotemon, kio donas fortikan teman kunteniĝon de la longdaŭra movimento. La tria parto – denove en la punktita ritmo de la komenco – aludas denove ties temon kaj trakondukas ĝin kontrapunkte tra ĉiuj arĉinstrumentaj voĉoj.

Dancoj

Centraj movimentoj estas bureo kaj polonezo (ĉilasta en la paralela tonalo D-maĵoro). Ili enhavas pokaze duan movimenton, kiu donas al la fluto okazon por virtuozaj solooj – en la bureo apogata per dolĉaj („doucement“) arĉinstrumentaj akordoj, en la polonezo per la baza temo en la baso. La du movimentoj estas enkadrigataj per sarabando kaj menueto, kiuj baziĝas sur traira imitado inter unua violono kaj baso – tie ĉi la fluto duobligas nur la violonan voĉon.

La serion da dancoj enkondukas rondelo – ĉi tiu metas inter la temoripetadojn kontrastajn pasaĝojn, kiuj emfazas plejparte la mezvoĉojn (do ne la fluton). La fina badinerie („flirtado“) tiam plene baziĝas sur la virtuozeco de la flutisto, subtenata per pelanta baso kaj akordbatoj de la arĉinstrumentoj; la movimento apartenas al la plej famaj muzikpecoj de la barokepoko. (Do ne mirigas, ke ĝia melodio estas eĉ akirebla kiel avertsignalo por poŝtelefonoj)

Suito n-o 3 D-maĵora BWV 1068[redakti | redakti fonton]

Ensemblo
  • trumpeto1 1, 2 kaj 3
  • timbaloj
  • hobojoj 1 kaj 2
  • violonoj 1 kaj 2
  • vjolo
  • kontinua baso
Movimentoj
  • uverturo c – 2 (vite) – c D-maĵoro
  • Air c D-Dur
  • gavoto 1 ¢ D-Dur
    – Gavotte 2 D-maĵoro
  • bureo ¢ D-maĵoro
  • ĝigo 6/8 D-maĵoro
Ekesto

Ne ekzistas memskribita partituro, kiu povus informi pri la ekesto de la verko. Okulfrapas tamen la kompontekniko, ĉar la bazo de la instrumendado estas nur la arĉinstrumentoj: la hobojoj duobligas senescepte la voĉon de la 1-a violono (nur en gavoto 2 la 1-an kaj 2-an violonojn), kaj la trumpetoj subtenas ritme kaj sone, akcentante precipe temokapojn kaj kadencojn. Estas evidente, pensi pri unua versio por arĉinstrumentaj solaj; la skema instrumentado-maniero kun ĉiama akcentado de la unua violonvoĉo tamen ne nepre devas signifi fruan ekeston; ankaŭ tempomanko povus esti la kaŭzo. Ĉar unualinie temis pri plifortigo de la melodivoĉo, eble estis speciala okazo – Bach koncertis en Lepsiko regule kun la Collegium Musicum en Kafejo Zimmermann, kiu ankaŭ disponis pri ĝardeno por liberaeraj prezentadoj.

Uverturo

La fugatotemo fakte estas vaste elŝpinita dominanta septimakordo kaj povis, kiel Diether de la Motte komentas [6] ekesti nur, kiam la harmoniko ĝenerale enprenis dominantajn septimakordojn en sian lingvon. Ekzistas nur du – tre vastaj – solopasaĝoj, kaj ambaŭ estas strukturitaj tute similaj: ampleksa solo de la unua violono, komence nur subtenata per la arĉinstrumentoj. Iom post iom aliras hobojoj kaj trumpetoj per akompanvoĉoj, ĝis kiam la plena tutecosono estas atingita. Pluaj du taktoj de la unua violono kun baso tiam reenkondukas en la tutecon kaj en novan trakondukon de la fugotemo.

Dancoj

La sekva Air (melodio, do ne dancmovimento), prezentata nur de la arĉinstrumentoj, kun siaj longe eltenataj akordoj kaj vaste etendiĝaj melodioj super la baslinio, kiu progresas en karakterizaj oktavsaltoj, apartenas al la plej konataj pecoj de la klasika muziko. La vasta konateco nelaste rezultas el tio, ke la peco oftege estas objekto de aranĝadoj.

La pluaj movimentoj de nun tre mallonga komponaĵo baziĝas treege sur klaraj kaj pokaze plurfoje ripetataj karakterizaj ritmoj, kiuj donas al la movimentoj malgrandpartan karakteron. Nun sekvas gavoto kun kontrasta meza movimento kaj bureo. La fina ĝigo enkondukas mallonge antaŭ sia fino la kromatismon tipan por Bach.

Suito n-o 4 D-maĵora BWV 1069[redakti | redakti fonton]

Ensemblo
  • trumpetoj 1, 2 kaj 3
  • timbaloj
  • hobojoj 1, 2 kaj 3
  • fagoto
  • violonoj 1 kaj 2
  • vjolo
  • baso
Movimentoj
  • uverturo c – 9/8 – c
  • bureo 1 c D-maĵoro
    – Bourrée II ¢ h-minoro
  • gavoto c D-maĵoro
  • menueto I 3/4 D-Dur
    – Menuett II 3/4 D-maĵoro
  • réjouissance 3/4 D-maĵoro
Ekesto

Krom en la unuaj tri taktoj de la uverturo Bach uzas la trumpetojn nur por duobligo de aliaj voĉoj; pro tio oni jam supozis, ke praversio sufiĉis tute sen trumpetoj. Ĉar la originala partituro ne konserviĝis, tio tamen restas iomete spekulativa.

Por datumado donas orientiĝon nur la – certe pli posta – prilaboraĵo de la uverturo en lia kantato „Unser Mund sei voll Lachens“ (BWV 110): Ĉi tie Bach enmetas en la fugatan mezparton kvarvoĉan ĥorkomponaĵon. Ĉi tiu kantato estis unuafoje prezentata la 1-an kristnasktagon 1725; ĉar Bach koncentriĝis dum siaj unuaj lepsikaj jaroj precipe sur la komponado de kantatoj, estas supozende – simile al la unua suito – ke li kunportis la partituron el Köthen aŭ Vajmaro.

Uverturo

Male al la tria uverturo la hobojoj estas devigaj, kaj jen la instrumentaj grupoj jam ĉe la komenco estas klare separataj unu de la alia kaj uzataj unu kontraŭ la alia. La fugato uzas iomete simplan temon en kontinua trioletomovo, kies karakteriza kontrapunkto el tonripetadoj en punktita ritmo igas kompreneble, kial Bach poste reekprenis ĉi tiun movimenton por ilustri la ridadon. Unua solosekcio okupigas nur la lignoblovistojn, sed ne enkondukas pluan temomaterialon. Dua solosekcio prezentas la unuopajn ĥorojn, igas ilin unuiĝi kaj kondukas ilin tiam en pli longaj pasaĝoj unu kontraŭ la alian, je kio ankaŭ okulfrapas la longaj motivaj trioletĉenoj. La tria solopasaĝo estas rezervita al la arĉinstrumentoj, antaŭ ol la hobojoj ree aliras kaj finigas la sekcion per plua aludita temotrakonduko. La fina punktita parto ne estas laŭvorta reekpreno de la komenco, uzas tamen la saman motivmaterialon kaj kondukas la instrumentgrupojn kun simila intenseco unu kontraŭ la alian. Jen aparte ĉe la komenco okulfrapas la tre disonanta, esrpimiva harmoniko.

Dancoj

La unua bureo metas konsekvence la hobojan kaj arĉinstrumentan ĥorojn unu kontraŭ la alian kaj prezentigas la temodetranĉajojn alterne, je kio la respektive alia grupo enŝovas ĉe la finaĵoj etajn fanfarecajn motivojn. Bureo 2 (en la paralela minortonalo) konsistas el plenda, apoĝaturohava hobojomelodio super sprita-virtuoza fagotsoloo, kun eta viŝa enĵetita motivo de la arĉinstrumentoj.

En la gavoto la unua duono de la temo estas komune prezentata, la dua konsistas el basmotivo, super kiu la hobojoj kaj altaj arĉinstrumentoj tupas alterne simplajn kvaronoj.

La menueto formas la trankvilopunkto kaj aperas pli konvencia. En la unua movimento la hobojoj duobligas arĉovoĉojn, en la trio la arĉinstrumentoj restas solaj.

La fina réjouissance faras tre eksterkutiman ludon per melodiko kaj periodiko, kiel oni atendus de komponisto de la posta generacio. Esprimplena supravoĉo preferanta mallarĝajn intervalojn estas subtenata per foje imita baso kaj simplaj, harmonion plenumaj mezvoĉoj; la dua parto redividas la du instrumentgrupojn kaj havas preskaŭ trakondukecajn trajtojn, precipe en pasaĝo antaŭ la reekprenado de la temo, kiu metas ekscesan kromatismon sur orgenpunkton.

Datumado[redakti | redakti fonton]

Ĉar instrumentvoĉoj ekzistas nur el la epoko de Bach en Lepsiko, oni ofte supozis, ke la verkoj ekestis nur dum la tempo, kiam Bach transprenis la Collegium Musicum. Aliaflanke ili ŝajnas bone konveni al lia fazo kiel kortegomuzikisto en Köthen pro stilaj kaŭzoj, precipe la suitoj 1 kaj 2 kun iliaj pli malgranda ensemblo.

Pli novaj reserĉoj[7] rezonas, ke la konservitaj versioj ja estis verkataj por la bezonoj de Lepsiko, sed ke la malfermeblaj versioj ekestus esence pli frue – almenaŭ antaŭ la francaj suitoj (BWV 817...817). Tion ili deduktas el la manko de certaj stilkarakterizaĵoj en la enkondukaj partoj de la uverturoj. Ĉar krome en la kantatoj de Bach el Vajmaro kaj Köthen ekzistas aro da francaj uverturoj kaj ĉi tiuj movimentoj pro la ekzisto de memskribitaj partituroj estas datumeblaj, oni povis fari pluajn precizajn detalkomparojn.

Kiel rezulto nuntempe ŝajnas esti tre certe, ke la kvara uverturo (en versio sen trumpetoj) ekestis jam en Vajmaro ĉ. 1716, poste je la komenco de la Köthen-a periodo (ĉ. 1718) la tria en nura arĉinstrumenta versio, sekve la du aliaj (el tiuj la dua en a-minoro kun soloa violono) ĉiukaze antaŭ 1723. Ĉi tiuj fruaj versioj tiam entenus certe la konatajn uverturojn, sed ne nepre jam ĉiujn dancmovimentojn.

Pluaj orkestrosuitoj[redakti | redakti fonton]

Suito g-minora BWV 1070[redakti | redakti fonton]

La Bach-Werke-Verzeichnis (katalogo de la verkaro de Bach) surlistigas ĉi tiun suiton kun ensemblo de du violonoj, violoj kaj kontinua baso. La stilo de ĉi tiu verko nur malfacile estas akordebla kun tiu de Johann Sebastian Bach; nuntempe ĝi estas atribuata al la posta komponista generacio, verŝajne al iu el liaj filoj.

Suito F-maĵora BWV 1071[redakti | redakti fonton]

Jen temas pri frua formo de la 1-a brandenburga konĉerto. Ĉi tiu konĉerto ne komencas kiel la orkestrosuitoj per franca uverturo, sed estas en ĉi-frua versio t.n.itala uverturo el rapida konĉertmovimento, adaĝo kaj fina danco.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Joshua Rifkin: Verlorene Quellen, verlorene Werke, in: Martin Geck (Her.): Bachs Orchesterwerke. Bericht über das 1. Dortmunder Bach-Symposion 1996. Witten 1997, ISBN 3-932676-04-1
  2. Philipp Spitta: Johann Sebastian Bach, Leipzig 1873–79, 2 Bände.
  3. Joshua Rifkin: The B-Minor Flute Suite Deconstructed, in: Geregory Butler (Her.): Bach Perspectives, Volume 6: J. S. Bach's Concerted Ensemble Music, the Ouverture, University of Illinois Press, ISBN 978-0-252-03042-0
  4. Werner Breig: Zur Vorgeschichte von Bachs Ouvertüre h-Moll BWV 1067, Bach-Jahrbuch 2004.
  5. Christoph Wolff: Johann Sebastian Bach, 2. Auflage 2007. S. Fischer, Frankfurt am Main, ISBN 978-3-596-16739-5
  6. Diether de la Motte, Harmonielehre, ISBN 3-423-04183-8
  7. Siegbert Rampe, Dominik Sackmann: Bachs Orchestermusik, Kassel 2000, ISBN 3-7618-1345-7, S. 266 ff

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Orchestersuiten (Bach) » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 2759525 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)