Kaliště (distrikto Pelhřimov)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Kaliště


Kaliště
germane: Kalischt
municipo
Kaliště.jpg
Preĝejo de sankta Johano la Baptisto en Kaliště
Kaliste PE CZ flag.gif
Flago
Kaliste PE CZ CoA.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Kaliště
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Vysočina
Distrikto Distrikto Pelhřimov
Administra municipo Humpolec
Historiaj regionoj Moravio, Bohemio
Montaro Bohemia-Moravia montetaro
Situo Kaliště
 - alteco 601 m s. m.
 - koordinatoj 49°35′56″N 15°18′25″E  /  49.59889°N, 15.30694°O / 49.59889; 15.30694 (Kaliště (distrikto Pelhřimov))
Areo 12,41 km² (1 241 ha)
Loĝantaro 332 (28.08.2006)
Denseco 26,75 loĝ./km²
Unua skribmencio 1318
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 393 01 ĝis 396 01
NUTS 3 CZ063
NUTS 4 CZ0633
NUTS 5 CZ0633 548090
Katastraj teritorioj 3
Partoj de vilaĝo 5
Bazaj sidejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Kaliště (Pelhřimov District)
Retpaĝo: www.obeckaliste.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Kaliště (germane Kalischt) estas vilaĝo en Ĉeĥio. Ĝi situas sep kilometrojn nordokcidente de Humpolec en la Bohemia-Moravia montetaro kaj apartenas al Distrikto Pelhřimov.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kaliště troviĝas ĉe la ligoŝoseo de Humpolec al Ledeč nad Sázavou sur altebeno ĉe la akvodislimo inter la riveroj Želivka kaj Sázava. Najbaraj komunumoj estas Horní Paseka kaj Rejčkov en la nordo, Staré Hutě kaj Proseč en la nordoriento, Horní Rápotice en la sudoriento, Háj kaj Holušice en la sudo, Lohenice kaj Koberovice en la sudokcidento, Bělice, Bučí kaj Hojanovice en la okcidento samkiel Podivice kaj Hory en la nordokcidento.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kaliště unuafoje estis dokumentita en 1318 en posedaĵregistro de la kapitulo Vyšehrad. Post detruado de Vyšehrad sekve de la husmovado en la jaro 1420, imperiestro Sigismondo fariĝis posedanto de la loko, kiu ĝin garantie donis en 1436 al Nikolao Trčka z Lípy. Kaliště fariĝis parto de la reglando Lipnice kaj iris en 1561 per vendado al la Regado de Světlá. En 1698 Johano Joaĥimo de Harrach akiris la lokon de Johano Bartolomeo de Vernier. Per tio Kaliště estis eligita el la regado de Světlá kaj formis propran bienan reglandon, en kiu Harrach konstruigis kastelon. En 1707 Johano Leopoldo Donato de Trautson kaj Falkenŝtejn aĉetis Kaliŝton kune kun Zahrádka kaj Horní Paseka kaj enigis la vilaĝojn en sian reglandon Dolní Kralovice. En 1787 oni tie instalis paroĥon kaj samjare ekfunkciis ankaŭ la unuklasa vilaĝa lernejo, kiu loĝis en propra domo apud la preĝejo. En 1880 la vinbrandfarejo sur la bieno, al kies antaŭaj posedantoj ankaŭ apartenis la avo de Gustav Mahler, Šimon Mahler, estis malfunkciigita kaj transkonstruita en alkoholbrulilo-farejon.

Dum la paso de la 18-a jarcento la kastelo estis rezidejo de la bienadministrado kaj pli kaj pli ruiniĝis, tiel ke en 1801 oni rezignis ĝin. Post forigo de la patrimoniaj regadoj Kalischt farigis en 1850 memstara komunumo kaj kune kun la apartenaj U Málků, Německo kaj Staré Hutě parto de la politika distrikto Humpolec. ekde tiu tempo la bienposedantoj plurvoje ŝanĝis, kaj en 1948 la posedaĵo de Kristýna Filípková, kiu akirintis la bienon en 1937, estis ŝtatigita.

En 1928 Kaliště estis aliformita kiel modelvilaĝo de la distrikto Humpolec kaj dum tio la tuta konstruaĵaro de la vilaĝoplaco malkonstruita kaj nove formita. En la 1930-aj jaroj la naskiĝdomo de Gustav Mahler, situanta ĉe la vilaĝorando, forbrulis. En 1957 okazis la fondado de terkultiva kooperativo, kiu dum la sekvaj jaroj malkonstruigis la malnovajn domojn de la bieno inkluzive la barokan kastelkapelon. En 1986 la lernejo malfunkciiĝis pro tro malgranda lernantonombro. En 1993 la kooperativo malfondiĝis.

Subdivido de la vilaĝo[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo Kaliště apartenas la partoj Háj, Holušice (Holuschitz), Podivice (Podiewitz) kaj Staré Hutě (Althütten).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de sankta Johano la Baptisto ĉe la vilaĝoplaco

Famuloj de la vilaĝo[redakti | redakti fonton]