Světlá nad Sázavou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Světlá nad Sázavou
germane Swietla ob der Sasau
urbo
Placo en Světlá nad Sázavou
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Světlá nad Sázavou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Vysočina
Distrikto Distrikto Havlíčkův Brod
Administra municipo Světlá nad Sázavou
Historia regiono Bohemio
Montaro Suprasazava montetaro
Memorindaĵoj Světlá nad Sázavou kastelo, Mezepoka subterejo
Soldata tombejo Soldata tombejo
Rivero Sázava
Situo Světlá nad Sázavou
 - alteco 376 m s. m.
 - koordinatoj 49° 40′ 17″ N 15° 23′ 59″ O / 49.67139 °N, 15.39972 °O / 49.67139; 15.39972 (mapo)
Areo 43,63 km² (4 363 ha)
Loĝantaro 6 437 (2023)
Denseco 147,54 loĝ./km²
Unua skribmencio 1207
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 582 91
NUTS 3 CZ063
NUTS 4 CZ0631
NUTS 5 CZ0631 569569
Katastraj teritorioj 15
Partoj de urbo 15
Bazaj setlejunuoj 19
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Světlá nad Sázavou
Retpaĝo: www.svetlans.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Světlá nad Sázavou estas urbo de Ĉeĥio kun 6 437 loĝantoj (2023), situanta en distrikto Havlíčkův Brod. En latinaj kaj germanaj tekstoj ĝi estas notata kiel Swetla.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nová Ves u Světlé, Vilémovice (distrikto Havlíčkův Brod), Služátky, Vlkanov, Trpišovice, Prosíčka, Sázavka, Ovesná Lhota, Příseka, Pavlov (distrikto Havlíčkův Brod), Kunemil, Druhanov, Krásná Hora, Lipnice nad Sázavou kaj Dolní Město.

Historio[redakti | redakti fonton]

En memorlibro de eksa vilema monaĥejo Světlá estas indikata jam en la jaro 1207. La malnova vilaĝo estis en la jaro 1562 avancigita je urbeto. Urbo ĝi fariĝis en la jaro 1937. Kiam Světlá akiris blazonon, ne estas dokumentite, sed la plej malnova sigelilo estas markita per jarkalkulo 1567.

Inter memorindaĵoj de la urbo apartenas kastelo, kio estis devena burgaro, post la jaro 1567 ĝi estis reguligita en la kastelon, urba hospitalo el la jaro 1578 en aspekto el la jaro 1881, urbodomo estas el la 18-a kaj la 19-a jarcentoj. En Světlá estas firmaoj okupiĝantaj per produktado de facetita plumbhava kolora kristalo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 881
18803 959
18903 994
19004 330
19104 674
19214 505
JaroLoĝantoj
19304 379
19503 758
19614 468
19704 363
19806 116
19917 147
JaroLoĝantoj
20017 188
20146 735
20166 659
20176 637
20186 615
20196 566
JaroLoĝantoj
20206 490
20217 137
20226 335
20236 437

Transporto[redakti | redakti fonton]

Stacidomo en Světlá nad Sázavou

Světlá nad Sázavou havas regulan trajnan konekton kun Brno kaj Prago per rapidtrajnoj. Světlá nad Sázavou estas krucvojo de du fervojaj linioj:

Esperanto[redakti | redakti fonton]

El Světlá nad Sázavou venas la esperanistinoj kaj aktivulinoj de ĈEJ kaj TEJO, Vladimíra kaj Dagmar Chvátalová. Tie ankaŭ ekde la refondiĝo en 2005 estis ĝis la jaro 2011 la oficiala sidejo de ĈEJ.

De la 26-a de oktobro ĝis la 28-a de oktobro 2007 okazis en Světlá nad Sázavou renkontiĝo de ĈEJ. Dume okazis ankaŭ ĝenerala asembleo. La 19-an de oktobro 2012 okazis denove ĝenerala asembleo de ĈEJ.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.