Jaroměřice nad Rokytnou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaroměřice nad Rokytnou
germane Jarmeritz
urbo
Vido al Jaroměřice el vojo al monteto Žabík
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Jaroměřice nad Rokytnou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Vysočina
Distrikto Distrikto Třebíč
Administra municipo Jaroměřice n. Rokytnou
Historia regiono Moravio
Montaro Jeviŝovica montetaro
Memorindaĵo Jaroměřice nad Rokytnou, kastelo
Rivereto Rokytná
Situo Jaroměřice nad Rokytnou
 - alteco 422 m s. m.
 - koordinatoj 49° 05′ 40″ N 15° 53′ 33″ O / 49.09444 °N, 15.89250 °O / 49.09444; 15.89250 (mapo)
Areo 51,36 km² (5 136 ha)
Loĝantaro 4 086 (2023)
Denseco 79,56 loĝ./km²
Unua skribmencio 1325
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 675 51
NUTS 3 CZ063
NUTS 4 CZ0634
NUTS 5 CZ0634 590754
Katastraj teritorioj 7
Partoj de urbo 7
Bazaj setlejunuoj 12
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jaroměřice nad Rokytnou
Retpaĝo: www.jaromericenr.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Jaroměřice nad Rokytnou estas urbo en Ĉeĥio situanta en Regiono Vysočina, distrikto Třebíč, 14 km sude de Třebíč. En 2023 vivis ĉi tie 4 086 loĝantoj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ostašov, Zvěrkovice, Rozkoš, Hostim, Lesůňky, Příštpo, Radkovice u Hrotovic, Výčapy, Dolní Lažany, Myslibořice, Bohušice, Lipník, Blatnice kaj Horní Újezd.

La urbo estas konata pro sia kultura heredaĵo, precipe pro la tiea baroka kastelo kun preĝejo de Sankta Margareta (ambaŭ proklamitaj kiel Naciaj kulturaj memorindaĵoj de Ĉeĥio) kaj pro loka agado de baroka komponisto František Václav Míča kaj poeto Otokar Březina.

Ekde 1999 ĝi estas okazloko de Internacia muzikfestivalo de Peter Dvorský.

Historio[redakti | redakti fonton]

preĝejo de Sankta Margareta kun la kastelo

Sur loko loĝata jam ekde pratempo estis laŭlegende fondita vilaĝo en 1131. La unua skriba mencio pri ĝi tamen devenas nur el 1325.

En la loka kastelo estis en la jaro 1730 verkita la unua ĉeĥlingva opero „O původu Jaroměřic“ („Pri deveno de Jaroměřice“) de František Václav Míča, kortega komponisto kaj kapelestro de la grafo Johann Adam Questenberg, konata kiel mecenato de artoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 891
18804 017
18904 154
19004 568
19104 801
19214 857
JaroLoĝantoj
19304 785
19504 123
19614 340
19704 136
19804 064
19913 982
JaroLoĝantoj
20014 106
20144 170
20164 199
20174 181
20184 175
20194 163
JaroLoĝantoj
20204 136
20213 909
20224 032
20234 086

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Muzeo de Otokar Březina[redakti | redakti fonton]

En la domo, kie la poeto Otokar Březina vivis ekde 1913 ĝis sia morto en 1929, en la strato Březinova n-ro 46, troviĝas muzeo omaĝe al lia vivo kaj verkaro. La ideon fondi la muzeon ekhavis liaj proksimaj geamikoj jam tuj post lia enterigo.

Muzeo de Otokar Březina

En la j. 1930 sur la domo estis inaŭgurita memortabulo de la skulptisto František Bílek. Ekde 1932 la muzeon ekmastrumis la nove fondita Societo de Otokar Březina. Tiutempe temis pri la unua literatura muzeo en Moravio.

La muzeo funkciis ankaŭ dum la dua mondmilito. Dum la komunisma reĝimo en la 50aj jaroj la Societo de O.B. estis malfondita kaj la muzeo kaj la konstruaĵo malprosperis. Nur post 1989 post ampleksa rekonstruo la muzeo estis 11.9.1993 solene remalfermita. Zorgas pri ĝi denove Societo de Otokar Březina, refondita en 1990.

En la unua etaĝo de la muzeo estas konservita loĝejo de la poeto kun originaj meblaro, bildoj, grafikaĵoj kaj plastaĵoj donacitaj de lia amiko skulptisto František Bílek, vitrinoj kun valoraj dokumentoj pri lia vivo kaj aliaj memoraĵoj. En la teretaĝo troviĝas studbiblioteko, muzea oficejo kaj ekspozicio pri historio de la muzeo kaj de la Societo kaj pluraj vitrinoj por okazigo de temaj ekspozicioj.

Ekde 2005 la muzeo estas proklamita kiel „Kultura memorindaĵo“. Ĝi malfermitas ekde aprilo ĝis oktobro ĉiutage krom lundo inter 9-11 kaj 14-16 h.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Moravskobudějovicko. Jemnicko. Ed. Vladimír Nekunda, Jan Janák, Pavel Michna. Muzejní a vlastivědná společnost v Brně, 1997. Vlastivěda moravská (65. svazek) 846 s. ISBN 80-85048-75-2.
  • JIČÍNSKÝ, P., NOVÁČEK, O., SUCHARDA, J. Malé dějiny Jaroměřic nad Rokytnou. PhDr. Jan Sucharda – JAS Hrotovice, 2002. 192 s. ISBN 80-238-9866-3.