Žirovnice
- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo Žirovnice. Pri la samnomata rivero temas artikolo Žirovnice (alfluanto de Nežárka).
| Žirovnice | ||
| germane: Serownitz | ||
| urbo | ||
|
Žirovnice, Placo de Havlíček, preĝejo de sanktaj Filipo kaj Jakobo
|
||
|
||
| Oficiala nomo: Žirovnice | ||
| Ŝtato | ||
|---|---|---|
| Regiono | Regiono Vysočina | |
| Distrikto | Distrikto Pelhřimov | |
| Administra municipo | Počátky | |
| Historia regiono | Bohemio | |
| Montaro | Boh.-Mor. montetaro | |
| Memorindaĵo | Žirovnice kastelo | |
| Rivero | Žirovnice | |
| Situo | Žirovnice | |
| - alteco | 565 m s. m. | |
| - koordinatoj | 49°15′20″N 15°11′29″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.25556 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.25556°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Areo | 44,4 km² (4 440 ha) | |
| Loĝantaro | 3 023 (28.08.2006) | |
| Denseco | 68,09 loĝ./km² | |
| Unua skribmencio | 1358 | |
| Horzono | MET (UTC+1) | |
| - somera tempo | MET (UTC+2) | |
| Poŝtkodo | 394 68 | |
| NUTS 3 | CZ063 | |
| NUTS 4 | CZ0633 | |
| NUTS 5 | CZ0633 549231 | |
| Katastraj teritorioj | 6 | |
| Partoj de urbo | 6 | |
| Bazaj sidejunuoj | 6 | |
| Retpaĝo: www.zirovnice.cz | ||
Žirovnice estas urbo en Ĉeĥio, situanta en Regiono Vysočina. La unua skriba mencio pri ĝi devenas el la jaro 1358. En 2006 ĝi havis 3023 loĝantojn.
Žirovnice troviĝas en valo de samnoma rivereto en sudokcidenta regiono de Bohemimoravia altaĵo inter la altaĵoj Křemešnice kaj Javořice. Sume kun la partoj Cholunná, Stranná, Štítné, Lítkovice kaj Vlčetín, estas en la urbo pli ol 3000 loĝantoj. La unua skriba mencio pri Žirovnice estas el la jaro 1358, sed arkeologiaj mencioj montras, ke la regiono estis loĝigita jam en la 13-a jarcento. En la jaro 1854 estis Žirovnice menciita kiel urbo. Dek jarojn poste Žirovnice famiĝis ĉe ni kaj ankaŭ eksterlande per produktado de butonoj, kiu komenciĝis en la jaro 1864. Historio de la urbo estas ligita kun la historio de kastelo, kiu staras sur loko de iama gotika ŝtona burgo. Inter ĝiajn unuajn posedantojn apartenis komence de la 14-a jarcento la noblaj sinjoroj el Hradec, poste la nobelsinjoroj el Ustí. Ekde la jaro 1485 apartenis Žirovnice al gento Vencelík el Vrchoviště. Ili la tutan burgon rekonstruigis kaj ornamis ĝin per freskoj, kiuj hodiaŭ apartenas al unikaj historiaj memorindaĵoj. El la blazonŝildo de la gento Vencelík estis transprenita ankaŭ la unua nuna urba emblemo, arĝenta unukornulo sur blua kampo. En la duono de la 16-a jarcento akiris Žirovnice-posedaĵon sinjoroj el Hradec. La loĝantaro precipe vivtenadis sin pere de agrikulturado, disvolviĝis metioj, ekzemple potofarado, bierproduktado, fabrikadoj kaj krome diversaj tekstilaĵoj.La sinjoro Jáchym el Hradec trakonstruigis en la jaroj 1576 ĝis 1584 la burgon je renezanca kastelo.
De la fino de la 17-a jarcento posedis ĝin la gento Šternberk, kiuj decidis la nekulturitan kastelon renovigi. En la jaro 1910 aĉetis la tutan posedaĵon de Šternbergla urbo Žirovnice. Kompleta rekonstruo estis finita en la jaro 1992. Nun eblas viziti kastelan turon, kiu ebligas bonan vidon al la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. En la kastelo oni povas vidi ekspozicion pri butonoj kaj perlamota produktado. La novgotika preĝejo de sankta Jakub kaj Filip estis konstruita en jaro 1872 sur loko de iama preĝejo.
Enhavo |
Vidindaĵoj[redakti]
- La ĉefa vidindaĵo de la urbo estas samnoma kastelo publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro. En la interieroj viziteblas salonoj kun gotikaj freskoj, ekspozicio pri meblaro el la 19-a jarcento, muzeo pri kudromaŝinoj kaj butonoj, ekspozicio pri kamparanaj tradicioj kaj metioj kaj galerio de moderna arto. Dum la sezono estas organizataj ankaŭ noktaj trarigardoj kaj bunta kultura programo.
- Urba muzeo
- Preĝejo de Sanktaj Filipo kaj Jakobo
Famaj personoj[redakti]
- doktoro Max Kašparů
Esperanto[redakti]
Pro agado de la diakono Max Kašparů, naskiĝinto en Žirovnice, la loka pastorala centro portas ekde la jaro 2010 la nomon "Ripozdomo Esperanto" (de IKUE) kaj okazas en ĝi esperanto-aranĝoj.
De la 7-a ĝis la 9-a de majo 2010 okazis en Žirovnice renkontiĝo de la ĉeĥa sekcio de IKUE, en ĉeesto de Max Kašparů.
De la 12-a ĝis la 14-a de novembro 2010 okazis en Žirovnice renkontiĝo de ĈEJ. Dume okazis ankaŭ ĝenerala asembleo. Max Kašparů tiam havis sian esperantan parolon dum meso.
La urbo havas esperantlingvan version de sia oficiala retpaĝaro.
Transporto[redakti]
Žirovnice ne havas rektan trajnan konekton, sed 3 km de urbo estas municipo Stojčín, kie haltas rapidtrajnoj de Brno al České Budějovice.
Eksteraj ligiloj[redakti]
La urbo havas esperantlingvan version de sia oficiala retpaĝaro
|
|
|
|---|---|
|
Cholunná | Litkovice | Štítné | Stranná | Vlčetín | Žirovnice |
|