Havlíčkův Brod

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Havlíčkův Brod
(Německý Brod)
germane: Deutsch Brod
urbo
Havlickuv Brod Havlickovo namesti.jpg
Placo de Havlíček el turo de preĝejo de Ĉieliro de Sankta Maria
Hb prapor.gif
Flago
Havlíčkův Brod znak.png
Blazono
Oficiala nomo: Havlíčkův Brod
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Vysočina
Distrikto Distrikto Havlíčkův Brod
Administra municipo Havlíčkův Brod
Historia regiono Bohemio
Montaro Bohemia-Moravia montetaro
Riveroj Sázava, Šlapanka
Situo Havlíčkův Brod
 - alteco 422 m s. m.
 - koordinatoj 49°36′21″N 15°34′43″E  /  49.60583°N, 15.57861°O / 49.60583; 15.57861 (Havlíčkův Brod)
Areo 64,95 km² (6 495 ha)
Loĝantaro 23 345 (01.01.2014)
Denseco 359,43 loĝ./km²
Unua skribmencio 1256
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 580 01
NUTS 3 CZ063
NUTS 4 CZ0631
NUTS 5 CZ0631 568414
Katastraj teritorioj 13
Partoj de urbo 14
Bazaj sidejunuoj 37
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Havlíčkův Brod
Retpaĝo: www.muhb.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Havlíčkův Brod estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en valo de rivero Sázava, en okcidenta parto de Českomoravská vrchovina (Bohema-Moravia Montetaro). Ĉirkaŭaĵo de la urbo havas milde ondiĝintan terenon. En Havlíčkův Brod vivas 24 500 loĝantoj. En loko de malnova slava vilaĝo el 2-a duono de la 12-a jarcento estis inter la jaroj 12511258 fondita urbo, kies komencoj koneksas kun komencoj de minado de arĝenta erco kaj kun sekvanta germana kolonigado. Fondinto estis Smil el Lichtenburk, laŭ kies nomo Brod estis nomata ankaŭ Brod de Smil. La plej malnova skribdokumento rilatas al la jaro 1256.

Fervoja stacio en Havlíčkův Brod

La urbo estis fondita en regula bazplano kun granda placo kaj preĝejo. Kiam estis trovitaj riĉaj arĝenttrovejoj ĉe urbo Kutná Hora, la minado ĉe Brod komencis stagni kaj iam tiutempe la urbo akiris nomon Germana Brod. En la jaro 1422 sieĝis kaj konkeris la urbon husana armeestro Jan Žižka el Trocnov, dum kio plimulto da domoj estis forbruligita. En la 16-a jarcento la urbo travivis tempon de prospero. Male katastrofon alportis la tridekjara milito, pestaj epidemioj, incendioj. Sed Brod rekonsciiĝis kaj ĝi fariĝis grava centro de baroka kulturo. En la jaro 1735 ĉi tie estis fondita la unua latina gimnazio en la regiono, en kiu krom alia studis Josef Dobrovský, Karel Havlíček Borovský, Bedřich SmetanaJan Zrzavý. Vilaĝan karakteron Brod konservis ĝis la jaro 1870, kiam ĉi tien estis alkondukita fervojo. Tio ebligis evoluon de industrio kaj iniciatis konstruagadon.

En urbaj parkoj staras monumentoj al Karel Havlíček Borovský, al lia patrino kaj al Bedřich Smetana. En kelkaj lokoj ni trovos restaĵojn de duforma urba remparo el la jaro 1310 kaj el lasta kvarono de la 15-a jarcento. En la urbo estas vico da loĝigeblecoj.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Fervoja konekto[redakti | redakti fonton]

Havlíčkův Brod havas regulan trajnan konekton kun Brno kaj Prago (tra Havlíčkův Brod gvidas linio de Brno al Prago). Ankaŭ estas konekto al Jihlava kaj Pardubice.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Havlíčkův Brod naskiĝis Ladislav Riedl.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Turismaj informoj el la Oficiala urba retpaĝo