Savo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Savo estas

  1. la ago liberigi iun de danĝeromorto,
  2. la ago gardi ion de difekto aŭ pereo,
  3. en aparta teologia senco, la ago liberigi animon de damniĝo - Vidu en Savo (Biblio).
Citaĵo
 por la savo de via vivo Dio sendis min.[1] 

Saviĝo responde estas

  1. la eskapo el danĝero aŭ morto,
  2. la gardiĝo de difektiĝo aŭ pereo, do la stato de eksterdanĝereco, kaj
  3. en aparta teologia senco, la stato de postmorta eterna feliĉo. Memfida kristanisma eldiro ekzemple estas la aserto, ke "ekster la eklezio ne estas saviĝo (PIV).
Citaĵo
 Mi tre dezirus, ke li saviĝu el tiu situacio, en kiun li sin enmetis.Z 
Citaĵo
 David foriris ... kaj saviĝis en la kaverno.[2] 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Al la religia, kristanisma signifo de la vorto aludas la nomo de la kristanisma organizaĵo Sava Armeo (angle Salvation Army).
  • Soteriologio

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Paolo de Benedetti, Quale Gesù, Morcelliana, 2014. (Temo: Ĉu vere necesas ke pekliberiga ofero devas esti senfina ĉar ankaŭ la ofendo estis senfina?)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Malnova Testamento, Genezo 45, 5
  2. Malnova Testamento, Samuelo 22, 1