Akustika trako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Son-traka strio (maldekstre) sur unuopa bildo de filmo

Akustika trakosontrako estas la trako, kiu enhavas ĉiujn akustikajn aperaĵojn de filmo. Nuntempe oni komprenas ĝin plejofte nur kiel la filmmuzikon, en pli maloftaj kazoj ankaŭ la muzikon de komputilaj ludoj. Ofte la filmmuziko estas vendata sur sondisko.

La nomo devenas de la fakto, ke en optike registritaj sonfilmoj la sono estas registrita flanke sur la filmbendo, sur aparta strio ("trako"). Tiu ĉi tekniko garantias sinkronecon de bildoj kaj sonoj dum tranĉado kaj kunmetado de filmpecoj.

Oni foje uzas la terminon ankaŭ pri filmoj ciferece registritaj, kiuj ne havas apartajn trakojn por bildoj kaj sonoj.