Georg Solti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tombo de Georg Solti en Budapeŝto

Georg Solti, (n. 21-an de oktobro 1912 en Budapeŝto; m. 5-an de septembro 1997 en Antibes (suda Francio), naskonomo György Stern) estis hungara dirigento juddevena.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jam en la 1920-aj jaroj en Budapeŝto estis ondo de „hungarizo“, kiu sugestis al la portantoj de germanaj kaj germanjudaj nomoj, ke ili hungarizu iliajn nomojn - kaj tiel en 1926 el „Stern“ fariĝis "Solti" laŭ malgranda vilaĝo, el kiu devenis la familio. La patro de Solti tamen restis dumvive ĉe sia naskonomo.[1]

Solti komence ricevis pianinstruon kaj studis poste ĉe Muzikakademio Franz Liszt en Budapeŝto i.a. ĉe Béla Bartók, Ernő Dohnányi, Leó Weiner kaj Zoltán Kodály. En 1930 li estis pianakompanisto ĉe la opero en Budapeŝto, en 1935–37 asistanto de Bruno Walter kaj Arturo Toscanini en Salcburgo. Lia debuto kiel dirigento en 1938 ne estos daŭra, ĉar ankaŭ judoj en Hungario ne estis bonvenaj en publikaj postenoj.

Solti pasigis la duan mondmiliton en Svisio, dumtempe kiel asistanto de Toscanini en Lucerno, kaj gajnis en 1942 pianokonkurson en Ĝenevo. Tuj post la milito Solti ekiris al Germanio, ĉar tie multaj postenoj estis neokupitaj. La usona militregistaro dungis lin kiel ĝenerala muzikdirektoro de la Bavara Ŝtata Opero en Munkeno, kiel anstataŭanto de la degradita Clemens Krauss kaj de la mallongtempe instalita Hans Knappertsbusch, kiu ricevis prezentadan malpermeson ĝis 1947.

Jam en 1947 Maurice Rosengarten engaĝis Solti-on por la sondiska firmao Decca, kontrakto, kiu daŭris ĝis la morto de Solti 50 jarojn poste. En 1952 Solti aliposteniĝis al la Opero je Frankfurto kaj gastdirigentis pli kaj pli ĉe grandaj orkestroj kaj operejoj tutmonde. Engaĝon ĉe la Filharmonia Orkestro je Los-Anĝeleso Solti denoncis en 1961 eĉ antaŭ ekokupado de la posteno, ĉar sen lia scio estis dungita kiel plua dirigento Zubin Mehta. Anstataŭe li komencis en 1961 sian dekjaran labortempon ĉe Reĝa Operejo en Londono, ja esenca fakto, kial la brita reĝino dekoraciis lin (brita civitano ekde 1972) per la titolo kavaliro.

Dum multaj jaroj Solti estis unu el la plej gravaj dirigentoj de la Vienaj Filharmoniistoj, kiujn li direktis i.a. en Vieno aŭ Salcburgo. Ankaŭ multjara rilato ligis lin kun la Festivalo de Salcburgo, kies grava formanto li fariĝis ĉefe post la morto de Herbert von Karajan en la jaro 1989. ekzemple li anstataŭis Karajan-on, post kiam tiu ĉi mortis mallonge antaŭ la unuafoja prezentado de Un ballo in maschera de Giuseppe Verdi. La lokon de Karajan post ties morto Solti okupis ankaŭ mallongan tempon ĉe la Paskofestivaloj en Salcburgo.

En 1991 Solti dirigentis okaze de la 200-a mortotago de Wolfgang Amadeus Mozart ties rekviemon en la viena Stefana Katedralo. Kvankam malvaste ligite kun Vieno kiel artisto, li nur en 1980 stariĝis por la novproduktado de Falstaff de Verdi antaŭ la katedron de la Viena Ŝtatopero.

La granda sperto de Solti kiel orkestrodirigento ebligis ekde 1958 la unuan sonregistradon de la kompleta „Der Ring des Nibelungen“ de Richard Wagner kun la Vienaj Filharmoniistoj, kiu eĉ hodiaŭ validas kiel stelbrilo de la sondiska historio. En 1969 Solti komencis post plurjardeka kariero kiel operdirigento sian duan artistan vivetapon per la engaĝiĝo kiel ĉefdirigento de la Simfoniorkestro de Ĉikago. Solti restis tie 22 jarojn ĝis 1991. Krome li estis muzika direktoro de la Orkestro de Parizo ekde 1971 ĝis 1975 kaj arta direktisto de la Londona Filharmonia Orkestro ekde 1979 ĝis 1983. Solti mortis en 1997 sen antaŭa malsaniĝo malmultajn semajnojn antaŭ sia 85-a naskiĝtago.

Solti estis unu el la plej gravaj operdirigentoj en la dua duono de la 20-a jarcento. Liaj preskaŭ kompletaj sonregistraĵoj de la operoj de Richard Wagner, Richard Strauss kaj Giuseppe Verdi apartenas ĝis nun al la plej bonaj registraĵoj de ĉi tiuj verkoj. Malpli nedisputataj estas liaj simfoniaj registraĵoj. Multaj el liaj fruaj registraĵoj (orientitaj je la originalaj metronomindikoj de la komponistoj kaj per tio en la tradicio de Toscanini) kun tre rigidaj, havas streĉajn tempojn, tre celantajn precizecon, objektivecon, brilecon kaj streĉon, dum kiam la laŭ „romantisma“ vidpunkto natura esprimo kaj belsoneco de la verkoj malprofitas. Pli malfruaj registraĵoj de la samaj verkoj tamen montras alian alirmanieron. Pro la giganta kvanto de registraĵoj, kiun surdiskigis Solti ene de kvin jardekoj, troveblas ankaŭ multaj aŭtoritataj interpretadoj, precipe de la simfonioj de Gustav Mahler, de la verkoj de Béla Bartók kaj de Anton Bruckner, samkiel orkestraj juveloj kiel Till Eulenspiegels lustige Streiche de Richard Strauss, la Uverturo 1812 de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, aŭ de Polovecaj dancoj de Borodin.

La lasta registrado de Solti estis de Bartók Cantata profana Sz94, de Kodály Psalmus hungaricus op. 13 kaj la Serenado op. 3 de lia instruisto Weiner, dumkoncerta registrado en Budapeŝto.[2]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Solti über Solti. Unter Mitarb. von Harvey Sachs. Aus dem Engl. von Michael Schmidt und Harald Stadler. München: Kindler, 1997. ISBN 3-463-40317-X

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Propra eldiro de Solti en intervjuo en la televidstacio ZDF kun Friedrich Müller en junio 1987
  2. Indikoj laŭ aldona kajero kaj ingo de la limigita eldono, Decca 1998.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Robinson, Paul:Georg Solti, Rüschlikon-Zürich: Müller 1983

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]