Clemens Krauss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Clemens Krauss en 1915

Clemens Heinrich Krauss (naskiĝintala 31-an de marto 1893 en Vieno; mortinta la 16-an de majo 1954 en Meksikurbo) estis aŭstra orkestrestro kaj teatrestro. Krauss fariĝis konata precipe kiel interpretisto de la verkoj de sia amiko Richard Strauss; li kunverkis la libreton por ties opero Capriccio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La ekstergeedza filo de dancistino kaj posta kantistino Clementine Krauss kaj Hector Baltazzi (1851–1916) fariĝis en 1902 kantoknabo ĉe la Viena Ŝtata Opero. Li studis pianon, kompozicion kaj ĥordirektadon ĉe la viena konservatorio de la Societo de la Muzikŝatantoj kaj fariĝis en 1913 ĥordirektisto en Brünn. Post stacioj ĉe la Germana Teatro en Rigo (1913–1914), Nurenbergo (1915–1916), Stettin (1916–1921) kaj Graz (1921) li estis ekde 1922 ĝis 1924 apud Franz Schalk orkestrestro ĉe la Viena Ŝtata Opero, kie likonatiĝis kun Richard Strauss. En 1924 Krauss fariĝis intendanto de la opero je Frankfurto ĉe Majno kaj direktis samtempe la muzeokoncertojn. En 1929 li sekvis vokon kiel muzikdirektisto ĉe la Viena Ŝtata Opero, en 1935 li translokiĝis sampostene al la Berlina Ŝtata Opero.

En la finofazo de la Dua Mondmilito, kiam ekde la 1-a de septembro 1944 la teatrejoj estis fermataj, Krauss staris sur la tiel nomata „difavorato-listo“, listo kompilita de la propagando-ministejo kaj Adolf Hitler, kiu entenis la plej gravajn artistojn de la nazia reĝimo. Tio ĉi liberigis li de la militservo.[1][2]

Agado dum la epoko de la naziismo[redakti | redakti fonton]

Clemens Krauss estis intimulo de propagandoministro Joseph Goebbels, kiu transdonis al li en 1941 la estradon de la festivalo de Salcburgo. Krauss tenis en nazia Germanujo multajn artistajn postenojn. Ekde 1936 li laboris ĉe la Bavara Ŝtata Opero en Munkeno, fariĝis en 1937 ĉefa muzikdirektoro kaj tenis tie ĝis 1940 ankaŭ la intendantecon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oliver Rathkolb: Führertreu und gottbegnadet. Künstlereliten im Dritten Reich, Österreichischer Bundesverlag Vieno 1991
  2. Ernst Klee: Das Kulturlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945. S. Fischer, Frankfurto ĉe Majno 2007.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Erik Maschat: Krauss, Clemens. In: Neue Deutsche Biographie (NDB). Band 12, Duncker & Humblot, Berlin 1980, ISBN 3-428-00193-1, S. 712–714
  • Götz Klaus Kende, Signe Scanzoni: Der Prinzipal. Clemens Krauss. Fakten, Vergleiche, Rückschlüsse. Hrsg. v. Clemens Krauss-Archiv Wien. Schneider, Tutzing 1988. ISBN 3-7952-0549-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]