Leo Slezak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Leo Slezak, ĉ. 1927

Leo Slezak (n. 18-an de aŭgusto 1873 en Mährisch-Schönberg, Aŭstrio-Hungario; m. 1-an de junio 1946 en Rottach-Egern, Bavario) estis populara kantisto (tenoro) kaj aktoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Leo Slezak naskiĝis kiel infano de muelisto en Mährisch-Schönberg. Lian infanaĝon stampis materia mizero; kiel pli malbona kaj discipline „malfacila“ lernanto li devis antaŭtempe fini la lernadon en la reallernejo. Mallonge poste li elprovis dum mallonga tempo lernoservon kiel ĝardenisto en Gmunden ĉe Traun-lago (Aŭstrio), kaj finfine li lernis dum tri jaroj kiel maŝinmuntisto en Brünn. Dum tiu ĉi tempo kreskis lia fervoro por teatro, precipe por komikaj roloj. Post esti ĥorkantisto de la urboteatro li fariĝis statisto. Unu vesperon li „blekis la ĥorpartiojn, kiujn li rememoris“ dum prezentado de „Bajazzo“, per tio atentiĝis pri li baritono Adolf Robinson, kiu sindoneme akceptis lin kiel lernanto kaj edukis lin. Ĉar kantado nur malmulte harmoniis kun la profesio de maŝinmuntisto, li iris al armeo kaj poste trabatis sian vojon per okazaj laboroj kiel advokatskribisto kaj reprezentanto por "Powidl".

En 1896 li debutis en Brno kiel Lohengrin, En 1898 li iris al la Reĝa Kortegopero en Berlino, tamen li ne estis dungita, pro kio li jam post jaro ŝanĝis al la teatro en Vroclavo. Tie li konatiĝis kun sia posta edzino, aktorino "Elisabeth Wertheim" (n. 25-an de aprilo 1874; m. 27-an de majo 1944). Sekvis gastprezentadoj en Londono kaj Vieno, kie li estis entuziasme akceptata. Ekde septembro 1901 li estis daŭra esemblano de la Viena Ŝtatopero (1926 honora membro) kaj komencis sia grandioza kariero. En 1907 li studis en Parizo ĉe la mondfama tenoro Jean de Reszke por doni al si la lasta poluron por mondkariero. En 1909 li ricevis trijaran kontrakton ĉe la Metropola Operejo en Novjorko kaj estis fervore akceptata kiel kantisto de Wagner kaj Verdi. Kiam dum gastprezentado en Rusio eksplodis la unua mondmilito, li devis fuĝi, kaj la Vienanoj denove akeptis lin malfermabrake. Ne nur sur la operscenejo, ankaŭ lidkantisto li tutmonde sukcesis. Aprilon 1934 li lastan fojon sursceniĝis kiel Othello ĉe la Viena Ŝtatopero.

La voĉo de Slezak estis heroa tenoro, „mamutotenoro de antaŭdiuva grando“, kiel skribis samtempa kritikisto. Lia pianissimo estis legenda, eĉ sur la teknike mankohavaj surdiskigoj de lia tempo lia voĉo fascinas inter alie per surpriza tekstokomprenebleco. Pro sia alteco de 195 cm kaj pezo de ĉ. 150 kg li ankaŭ vide estis okulfrapa aperaĵo.

Multaj anekdotoj, kies vereco tamen ne ĉiam estas sendubaj, rakontas pri la ega humuro de Slezak, kiu lin ne forlasis ankaŭ sur la scenejo: Kiam ekz. en „Lohengrin“ scenejoteknikisto tro frue ekmovis la cignon, antaŭ ol la tenoro surgrimpis, li demandus la perpleksan publikon: „Pardonu, kiam ekiĝos la venonta cigno?“

En 1932 li komencis sian duan karieron kiel stelulo en germanaj filmoj, en kiuj li plejparte plenumis komikajn rolojn kaj ankaŭ preskaŭ ĉiam kantis. La pli konataj titoloj estas „La Paloma“ (1934), „Gasparone“ (1937) kaj „Es war eine rauschende Ballnacht“ (1939).

Leo Slezak ĉefe vivis en Vieno, ekde majo de 1938 en Berlino, en feriaj tempoj ekde 1911 en malnova kampdomo en Rottach-Egern, kie li ankaŭ estis amikiĝinta kun Georg Hirth kaj la verkistoj Ludwig Thoma kaj Ludwig Ganghofer. En Vieno li estis membro de framasona loĝio. Siajn lastajn vivojarojn li pasigis en Rottach-Egern, kie li ankaŭ kuŝas sur la tiea tombejo apud sia edzino Elisabeth.

Liaj gefiloj Walter kaj Margarethe Slezak (n. 9-an de januaro 1901 en Bratislavo, germane Pressburg; m. 30-an de aŭgusto 1953) ankaŭ decidiĝis por sceneja kariero, Walter Slezak fariĝis konata filmaktoro en Usono.

Kiel verkisto Leo Slezak publikigis kvar librojn, en kiuj li priskribas sian viglan vivon laŭ humura maniero:

  • 1922: Meine sämtlichen Werke, Berlin. Rowohlt
  • 1927: Der Wortbruch, Berlin. Rowohlt
  • 1940: Rückfall, Berlin. Rowohlt
  • 1948: Mein Lebensmärchen, München. Piper

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1932: Der Frauendiplomat
  • 1932: Skandal in der Parkstraße
  • 1932: Ein toller Einfall
  • 1932: Moderne Mitgift
  • 1932: Die Galavorstellung der Fratinellis / Spione im Savoy-Hotel
  • 1932: Die Herren vom Maxim
  • 1933: Ich und die Kaiserin
  • 1933: Unser Kaiser / Mein Liebster ist ein Jägersmann
  • 1933: Großfürstin Alexandra
  • 1934: Freut Euch des Lebens
  • 1934: Musik im Blut
  • 1934: La Paloma
  • 1934: G'schichten aus dem Wienerwald
  • 1934: Ihr größter Erfolg
  • 1934: Der Herr ohne Wohnung
  • 1934: Die Fahrt in die Jugend
  • 1935: Die blonde Carmen
  • 1935: Tanzmusik
  • 1935: Die ganze Welt dreht sich um Liebe
  • 1935: Die Pompadour
  • 1935: Zirkus Saran / Knox und die lustigen Vagabunden
  • 1935: Sylvia und ihr Chauffeur / Ein Walzer um den Stephansturm
  • 1935: Eine Nacht an der Donau
  • 1935: Herbstmanöver
  • 1935: Unsterbliche Melodien
  • 1935: Die lustigen Weiber
  • 1935: Der König lächelt – Paris lacht
  • 1936: Rendezvous in Wien
  • 1936: Konfetti
  • 1936: Das Frauenparadies
  • 1936: Liebe im Dreivierteltakt / Der letzte Wiener Fiaker
  • 1937: Die glücklichste Ehe der Welt / Die glücklichste Ehe von Wien
  • 1937: Husaren, heraus!
  • 1937: Gasparone
  • 1938: Der Mann, der nicht nein sagen kann
  • 1938: Heimat (kun Zarah Leander kaj Heinrich George)
  • 1938: Die 4 Gesellen
  • 1939: Frau am Steuer
  • 1939: Es war eine rauschende Ballnacht (kun Zarah Leander)
  • 1940: Golowin geht durch die Stadt
  • 1940: Der Herr im Haus
  • 1940: Rosen in Tirol (kun Johannes Heesters)
  • 1940: Operette
  • 1941: Alles für Gloria
  • 1943: Münchhausen (kun Hans Albers)
  • 1943: Geliebter Schatz

Sonekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • [1]„Magische Töne“ (en Die Königin von Saba / Goldmark / kun piana akompano 1905)
  • [2]„Magische Töne“ (en Die Königin von Saba / Goldmark / kun orkostra akompano 1909)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Leo Slezak en Interreta filma datumbazo Literaturo de kaj pri Leo Slezak en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko