Zarah Leander

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Zarah Leander sur kovrilpaĝo de sveda eldonaĵo en 1938.

Zarah LEANDER (15-an de marto 1907 en Karlstad; 23-an de junio 1981 en Stokholmo; fakte Sara Stina Hedberg) estis sveda aktoro kaj kantisto.

Ŝi prezentis sin en 1929 pro la sveda revua reĝo Ernst Rolf kaj ŝi iĝis per li stelulo. Ŝi surdiskigis 80 kantojn ĝis 1936. Ŝia trarompo okazis en Vieno, la 1-an de septembro 1936, kiam ŝi ludis en opereto Axel an der Himmelstür. Ŝi subskribis kontrakton kun germana Ufa la 28-an de oktobro 1936 kaj de 1937 ĝis 1942 estiĝis ŝiaj plej famaj filmoj: Zu neuen Ufern (1937), La Habanera (1937), Heimat (1938), Es war eine rauschende Ballnacht (1939), Die große Liebe (1942), Der Weg ins Freie (1941), Damals (1942). Zarah Leander restis sveda ŝtatano kaj montris sin ĉiam nepolitika artistino.

Ŝi forlasis Germanion la 10-an de novembro 1942 kaj revenis al Gut Lönö, Svedio, kiun ŝi heredis en 1939.

Post la dua mondmilito, ŝi rekomencis la filmadon, kantadon en Svislando (1947). Poste ŝi ludis ĉefe en teatroj.

Aŭtobiografio[redakti | redakti fonton]