Salomeo (opero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Danco de Salomeo aŭ La oraj papilioj. Pentraĵo de Gaston Bussière

Salome (op. 54) estas unu-akta opero de Richard Strauss, laŭ la dramo de Oscar Wilde tradukita en la germanan de Hedwig Lachmann. Ĝi estis unuafoje prezentata la 9-an de decembro 1905 en Dresdeno.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Richard Strauss komence de la 20-a jarcento

La viena poeto Anton Lindner estis alpaŝinta en 1901 al Richard Strauss kun la propono, formi el la dramo Salomé de Oscar Wilde (elplumigita en 1891, unu el liaj malmultaj verkoj franclingve skribitaj; unuafoje prezentata en 1896 je Parizo kun Sarah Bernhardt) libreton. Strauss malkovris en la versio de „kelkajn lerte versitajn komencoscenojn“, sed poste decidiĝis verki la libreton mem. Je tio li reekprenis la tradukaĵon de Salomé Hedwig Lachmann , kiun estis eldoninta Lindner. Li lasis la laŭvortecon de la teksto plejparte neŝanĝita, faris tamen multajn muzikdrame kaŭzitajn mallongigojn kaj alilokadojn. Salome validas pro tio kiel unu el la unuaj literaturoperoj, kiuj pliamplekse transprenas vortigojn rekte el verkoj de la parolteatro.

Post kiam Strauss finfaris la partituron la 20-an de aprilo 1905, la opero Salome estis unuafoje prezentata la 9-an de decembro ĉe la Dresdena Kortega Operejo, kun Marie Wittich (1868–1931) en la titolrolo, Irene von Chavanne kiel Herodias, Karel Burian kiel Herodes kaj Karl Perron (1858–1928) kiel Jochanaan. La muzikan direktadon tenis Ernst von Schuch, reĝiis Willi Wirk, la scenaranĝon kreis Emil Rieck (1852–1939), la kostumojn Leonhard Fanto (1874–1958). Jam mallonge post pretigo de la partituro, nome inter julio kaj septembro de 1905, la komponisto mem verkis helpe de la amika Romain Rolland franclingvan version de la opero, en kiu li strebis aliverki la kantpartojn tiel, kiel ili konvenis kun la originala teksto de Oscar Wilde. Ĉi tiun version oni prezentis marton de 1907 en Parizo kaj Bruselo, jam antaŭ la franca unua prezentado de la origina germanlingva versio, kiun Strauss mem direktis en Theâtre du Châtelet. En 1909 Jean de Marliave pretigis "noveldonon", kiu translingvigis la tradukaĵon de Hedwig Lachmann tiel libere en la francan lingvon, ke tio ĉi konvenis kun la origina nototeksto, kaj kiu dum la sekvontaj jardekoj fariĝis kutima. Nur en 1989/90 oni "remalkovris" la version de Strauss/Rolland, prezentis kaj surdiskigis ĝin (detale legeble en la akompankajero de la ĝis nun ununura sonregistraĵo).

Gustav Mahler volis eldoni la operon je la Viena Ŝtata Opero, kion tamen la cenzuro malebligis pro la agado "ofenda la moralecon". La viena unua prezentado okazis la 15-an de majo 1907 en la Deutschen Volkstheater (germana popolteatrejo) fare de gastludo el Breslau.

La verko havas trakomponitan trakomponitan formon; la harmoniaro tuŝas (ekzemple en la finkantaĵo de Salome) la limojn de la tradicia maĵorminora tonaleco.

Instrumentado[redakti | redakti fonton]

3 flutoj, 1 flutetoj, 2 hobojoj, 1 angla korno, 1 tenorhobojo (Heckelphon), 1 klarneto en E♭, 2 klarnetoj en A, 2 klarnetoj en B♭, 1 basklarneto, 3 fagotoj, 1 kontrafagoto – 6 kornoj, 4 trumpetoj, 4 trombonoj, 1 tubjo – 4 timbaloj (1 timbalisto), 1 timbaleto (1 ludisto) frapinstrumentoj (triangulo, cimbaloj, tamo, tamburino, tambureto, tamburego, kampaneto, ksilofono – 2 harpoj – 1 celesto – arĉinstrumentoj: 16 unuaj violonoj, 16 duaj violonoj, 10–12 vjoloj, 10 violonĉeloj, 8 kontrabasoj

Malantaŭ la scenejo: 1 orgeno, 1 harmoniumo

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Éder Gyula (1875-1945), hungara impresionisma pentristo: Salomeo kun la separita kapo de Johano Baptisto (1907), ekspoziciata en Kulturpalaco je Târgu Mureș.

La rakonto okazas en Galileo, sur la teraso de la palaco de la reĝo Herodes, dum plenluna nokto, okaze de festeno.

1-a sceno – juna soldato observas Salomeon, kiu ĉeestas festenon en la interno de la palaco. Juna paĝio avertas lin: Virinoj kiel tiu ĉi estas danĝeraj kaj ne bonaj por respektindaj viroj. El la profundo eksonas la voĉo de Johano la Baptisto, kiu nomiĝas en la opero Jochanaan. Herodes, duonpatro de Salome, estas malliberiginta lin en cisterno.

2-a sceno – Salome impetas el la domo. Ŝi ne plu povas elteni la voluptajn rigardojn de sia duonpatro. Denove eksonas la voĉo de Jochanaan. Salome fariĝas scivolema. Per ĉia volupta ĉarmo ŝi atingas, ke oni mallonge venigas la profeton el la cisterno, kvankam Herodes tion estis malpermesinta.

3-a sceno – Salome estas pasia pro Jochanaan. Ŝi donas al li amĵurojn, prikantas lian korpon, liajn harojn, liajn lipojn; per ĉiu rifuzo ĉi fariĝas pli insista, avidas lin pli intense, antaŭ ol li estas rekondukata en sian kaptitejon.

4-a sceno – La festenantaro suriras la terason. Herodes volas, ke Salome dancas por li. Salome konsentas, post kiam ŝi ricevis de Herodes la promeson, ke li kompense plenumos al ŝi ĉiun deziron. Sekvas la „Danco de la sep vualoj“. Herodes estas ravita. Li demandas Salomeon pri ŝia deziro. Salome volas – sur arĝenta pelvo – la kapon de Jochanaan. Herodes estas hororigita. Sed ni ne povas ŝanĝi la opinion de la princino. (Dum kiam en la biblia raporto Salome deziras la kapon de Johano laŭ deziro de sia patrino, en la dramo de Wilde respektive en al opero de Strauss faras tion pro propra motivo: „Ne, mi ne obeas la voĉon de mia patrino, pro mia propra volupto mi volas havi la kapon de Jochanaan!“)

Kiam Salome havas la kapon enmane, ŝi estas kvazaŭ ravita; ŝi intensiĝas en ekstazan amo- kaj voluptodeliron, kisas la buŝon de la kadavrokapo. Herodes estas kaptata de naŭzo kaj abomeno. Mallonga ordono („Oni mortigu ĉi tiun virinaĉon!“), kaj Salome malaperas sub la ŝildoj de la soldatoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rainer Kohlmayer: Oscar Wildes Einakter „Salome“ und die deutsche Rezeption (PDF; 144 kB). En: Winfried Herget, Brigitte Schultze (eldonintoj): Kurzformen des Dramas. Gattungspoetische, epochenspezifische und funktionale Horizonte. Francke, Tübingen 1996, S. 159–186. (Mainzer Forschungen zu Drama und Theater vol. 16).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]