Herodo la Granda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Herodo la Granda (73 - 4 a.K.) estis marioneto de Romio kaj reĝo de Judio kaj aliaj landoj de Palestino dum -37 (aŭ -36) al -4. Li estis la reĝo sub kiu Jesuo Kristo naskiĝis, sed li ne estas la Herodo kiu rolis en la mortigo de Johano la Baptisto – tiu estis Herodo Antipas, lia filo.

Herodo estis juda laŭ religio, sed ne laŭ gento: li devenis de Idumeo, lando sude de Judio. Esence li estis araba. Do li estis reĝo fremda al la judoj, sed pro tio reĝo fidela al Romio. Li ankaŭ estis homo malnobela, sen unu guto da reĝa sango, sed estis starigita nur danke al la potenco de Romio.

Herodo estis la filo de Antipater, kiun Romio starigis kontraŭ la juda dinastio de la Makabeoj. Sub sia patro, Herodo regis Galileon (47-40 a.K.), lando norde de Judio. Sed kiam la persoj atakis Judion en -40, Herodo fuĝis al Romo. Tie, kun la helpo de sia amiko Marko Antonio, li estis deklarita reĝo de Judio kaj, post tri jaroj de milito, Herodo kaj la romia armeo venkis la persojn kaj kaptis Judion kaj Jerusalemon en -37. Antigono, la rajta reĝo de la judoj laŭ la makabea dinastio, estis renversita kaj sendita al Romo, kie Antonio mortigis lin. Kiel reĝo, Herodo mortigis la restintajn filojn de la Makabeoj, eĉ tiujn, kiuj estis en lia familio (lia dua edzino estis Makabeanino). Tio donis pacon al Palestino, sed senĉesan mizeron, ĵaluzon, timon kaj turmenton al lia familio.

Dum la milito inter Antonio kaj Cezaro Aŭgusto, Herodo subtenis sian delongan amikon, Antonion. Kleopatra ekspluatis tion por gajni iom el la pli bona teritorio de Herodo (sed tio estis kompromiso de Antonio: Kleopatra mem deziris la tutan landon Judio). En -31 Aŭgusto fine venkis Antonion ĉe la Batalo de Aktio kaj fariĝis la imperiestro. Herodo malkaŝe konfesis sian subtenon por Antonio al Aŭgusto. Sed Aŭgusto, kompreninte ke Herodo estis bona kaj fidela reganto, ne eksigis lin. Aŭgusto eĉ redonis la teritorion prenitan de Kleopatra.

La regno de Herodo estis plejparte longa, paca kaj prospera, ĉar Herodo estis tre saĝa kaj malnaiva politike. Li zorgeme konservis bonan rilaton al Romo, kio iafoje ofendis la judojn, transpasante judajn leĝon kaj morojn: ekzemple, en la konstruado de idolkultaj temploj kaj teatroj. Kaj ne nur en Judio, sed eĉ eksterlande: ekzemple, li konstruis templon de Apolonio en Rodiso.

Herodo rekonstruis la urbojn Samaria kaj Turo de Strato, kiujn li renomis Sebaste kaj Cesarea, respektive. Li ankaŭ rekonstruis la Templon de Jerusalemo. La Orienta Muro de la rekonstruita Templo ankoraŭ staras. Super la pordego de la Templo, Herodo metis oran aglon, kio estis kontraŭ la Leĝo de Moseo kaj ofendis la judojn (ĉar la aglo, kontraŭ la Dekologo, estas bildo de animalo kaj ŝajnas idola).

En la finaj jaroj de lia regado, Herodo fariĝis tre suspektema kaj fidis neniun, ne eĉ delongajn fidelajn amikojn. Li senĉese suspektis, ke liaj filoj deziris renversi lin kaj li mortigis tri el siaj filoj. Li torturis kaj mortigis (unu edzinon, unu boavon, unu bopatrinon, du bofratojn kaj la tri filojn), sed li neniam sentis sin sekura. La mensa malsano venis al Herodo post kiam li rabis la tombon de reĝo David en -10.

La masakro de la knabetoj de Bet-Leĥem menciita en la Biblio ne estis menciita de la juda historiisto Josephus, nia ĉefa (kaj tre detala) fonto pri Herodo. Sed pro la paranojo de liaj finaj tagoj, tia masakro ne estus eksterordinara. Ĉe sia morto, ekzemple, li ordonis la soldatojn mortigi multajn ĉefajn judojn, kiujn li enfermis en la hipodromo, tiel, ke la lando funebru, kiam li forpasis, kaj ne ridu kaj dancu. (Sed post lia morto, dankinde, la soldatoj liberigis, ne mortigis, la virojn en la hipodromo.)

Ni estas certaj, ke Herodo mortis en marto 4 a.K. ĉar Josephus diras, ke luna eklipso okazis ĵus antaŭ la morto de Herodo. Estis tia eklipso je la 13-a de marto 4 a.K. Pro tio, ni ankaŭ scias, ke Jesuo Kristo ne naskiĝis post 4 a.K. Kaj, pro la la masakro de la knabetoj, kiel simptomo de la paranojo de Herodo, Jesuo verŝajne ne naskiĝis antaŭ -12.

Herodo havis dek edzinojn kaj 14 infanojn.

Kiam li mortis, laŭ sia fina testamento Herodo heredigis la kronon al Arĥelao. Sed en antaŭa testamento li promesis ĝin al Herodo Antipas. Do Aŭgusto decidis la aferon kaj dividis la reĝlandon de Herodo triparte inter tri el liaj filoj: Arĥelao, Herodo Antipas kaj Herodo Filipo. Antipas regis Galileon kaj Pereon en la nordo, Filipo Itureon (norde kaj oriente de la Galilea Maro) kaj Arĥelao Judion, Samarion kaj Idumeon en la sudo. Sed en la kelkaj jaroj post la morto de Herodo, Palestino estis plena de ribeloj kaj memdeklaritaj reĝoj, ĝis ĝi estis pacigita de tri romiaj legioj. La rego de Arĥelao estis kruela sed mallonga.

En 2007, israleaj arĥeologoj anoncis trovon de lia tombo en Herodejo, en Okcident-Jordanio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]