Luna eklipso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Luna eklipso estas astronomia evento, kiu okazas, kiam la luno pasas tra la ombro de la tero. Tio okazas nur dum plenluno, kaj ne ĉiumonate, sed nur dufoje dum la jaro, ĉar la luna kaj tera vojoj poziciiĝas tiel, ke plej ofte la luno pasas iom super aŭ sub la tera ombro.

sunaj laj lunaj eklipsoj

Nur en la punktoj 1 kaj 4 povas ekesti luna eklipso, en la punktoj 2 kaj 3 suna eklipso. En ĉiuj ceteraj pozicioj la luno pasas iom pli supre aŭ sube de la tera ombro.

La distancoj ne estas proporciaj, kaj la distanco de la luna vojo de la tera ombro por pli da klareco pligrandigita.
desegnaĵo de luna eklipso

Kontraste al suna eklipso, luna eklipso videblas de ĉiu punkto de la nokta duono de la tero, kaj ĝi aspektas de ĉiu tia punkto same. Pro tio luna eklipso rigardeblas pli ofte ol suna eklipso, kvankam entute sunaj eklipsoj okazas iom pli ofte - simple ili rigardeblas nur en tre limigita parto de la tero.

Ĉar la luna ombro estas ĉiam cirkla, jam la grekaj astronomoj de antikvaj tempoj konkludis, ke la tero devas havi la formon de kuglo.

Specoj de lunaj eklipsoj[redakti | redakti fonton]

Distingeblas kvar specoj de lunaj eklipsoj:

  • Plena luna eklipso: La luno komplete troviĝas en la kerna ombro de la tero. 29 procentoj de ĉiuj lunaj eklipsoj estas tiaj. La maksimuma daŭro de plena luna eklipso estas proksimume 115 minutoj.
  • Parta luna eklipso: Nur parto de la lumo eniras la kernan ombron de la tero, la resto restas en la ĉirkaŭa duonombro. 34 procentoj de ĉiuj lunaj eklipsoj estas tiaj.
  • Plena duonombra luna eklipso: La luno komplete troviĝas en la duonombro de la tero. La parto de la luno, kiu plej proksimas al la kerna ombro, aspektas videble pli malhele. Tiu tipo de luna eklipso estas la plej malofta. La lasta tiuspeca okazis la 14-an de marto 2006, kaj la venonta okazos la 11-an de februaro 2017.
  • Parta duonombra luna eklipso: La luno nur parte troviĝas en la duonombro de la tero. Ĝi daŭre restas komplete videbla, sed la parto de la luno, kiu plej proksimas al la kerna ombro, aspektas iugrade pli malhele. Se malpli ol duono de la lumo situas en la tera duonombro, la fenomeno apenaŭ rimarkeblas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

la artikolon pri suna eklipso.

Bildoj[redakti | redakti fonton]