Kleopatra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Kleopatra (regantoj)
Kleopatra, statuo el la 1-a jarcento

Kleopatra Filopator (greke Κλεοπάτρα θεά φιλοπάτωρ, naskigis en 69 a.K., mortis en 30 a.K.) estis reĝino en Antikva Egiptio. Ŝi estis la amantino de Julio Cezaro, kaj naskis al li unu filon. Ŝi poste estis ama(n)tino de Marko Antonio kaj naskis al li filinon: Kleopatro Seleneo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kleopatra la 7-a (Thea Filopatór), unu el la plej famaj virinoj de historio. Famecon ŝi ne akiris kiel egipta reĝino, sed prefere pro siaj aventuroj kun Julio Cezaro kaj Marko Antonio, kiuj en fina sekvo ŝanĝis fluon de historio de ŝia lando kaj ankaŭ de la tuta tiama mondo.

Post tio, kiam en la jaro 51 a.K. mortis egipta reĝo Ptolemeo la 12-a, komune ekregis liaj infanoj Ptolemeo la 13-a kaj Kleopatra la 7-a. Ambaŭ gefratoj geedziĝis komune, kio estis kutima praktiko. La juna Ptolemeo baldaŭ tre rajtigite eksuspektis, ke la fratino volas uzurpi ĉiun potencon por si kaj en la jaro 48 a. K. li sendis ŝin en ekzilon. Mallongtempe post tio alnavigaciis ĝis Egipto Gaius Julius Caesar, kiu ĵus venkis super Pompeio ĉe Farsalio. Kleopatra revenis reen kun firma intenco akiri lin en sian flankon kaj kun lia helpo denove priregi la regnon de ptolemaioj. Ŝi lasis sin kontrabandi en tendaron de Cesaro kaj la armeestro akceptis ŝin. Ankaŭ li ekkomprenis, kia montiĝas al li ĉi tie okazo kaj kun helpo de Kleopatra li intencis havigi por si mediojn al siaj armeaj kampanjoj.

Inter la reĝaj gefratoj eksplodis milito, el kiu dank‘ al helpo de Cezaro venkis Kleopatra. Ptolemeo la 13-a falis en batalo. Estas sendube, ke Cezaro ĝuis el ĉeesto de Kleopatra kaj la reĝino pli poste naskis filon Ptolemeon la 15-an Kaisariónon. Kvankam ŝi mem markis kiel patron de la knabo la romian diktatoron, ne ekzistas pruvo, ke la interrilato inter ŝi kaj Cezaro transpaŝis limojn de nura politika kungarantio.

De la templo en Denderah: Kleopatra kaj ŝia filo.

Kiam en la jaro 44 a. K. ŝi alvojaĝis en Romon, por ke ŝi fermu ĉi tie aliancanan kontrakton, ŝi estis loĝigita en domo de Cezaro kaj la plej potenca viro de la mondo eĉ igis levigi ŝian statuon en unu el temploj. Nur post la 15-a de marto de 44 a. K., kiam Cezaro mortis pere de manoj de murdistoj, romanoj povis montri senvuale siajn antipatiojn al la reĝino. Kleopatra rapide revenis ĝis Aleksandrio, kie ŝi intencis travivi periodon de bataloj pri potenco inter regantoj de Romo. En la sama tempo ŝi organizis murdon de sia dua frato, Ptolemeo la 14-a, por ke ŝi certigu por si la egiptan tronon.

En la jaro 42 a. K. Marko Antonio venkis ĉe makedona Filipp super la murdistoj de Cezaro kaj li invitis al si regantojn de orientaj teritorioj inkluzive de Kleopatra. La reĝino elektis lin kiel aliancanon kaj Antonio tuj subiĝis al ŝi. Kleopatra forĝis feron, ĝis kiam ĝi estis forĝebla, do la ravita armeestro prokrastis la preparitan militiron kontraŭ persanoj ekcelante al Aleksandrio.

En Romon li revenis nur en la jaro 40 a. K.. Devigis lin al tio kreskanta influo de lia rivalo Oktaviano – venonta imperiestro Aŭgusto Cezaro. Antonio fermis kun li armisticon kaj li edziĝis al ŝia fratino. Spite al tiu ĉi geedziĝo, kiu estis precipe politika, li rapidis dum unua okazo ĝis Aleksandrio, per kio li senvuale ofendis kiel Oktavianon tiel lian fratinon. Pleje en Egipto en konflikto kun romia rajto li edziĝis al Kleopatra. Iom post iom li poste legitimis du infanojn, kiujn ŝi naskis al li, kaj li pridonacis la reĝinon de parceloj kun grandega areo. Fine li faris la plej flagrantan ofendon de Romo kaj romanoj, kiam la triumfon, kiun li rajtis post venko super armenoj, li festis en Aleksandrio.

Tiam senato donis al li rangon de konsulo senigante lin de ĉiuj privilegioj de roma patricio. Oktaviano dume kun beno de la senato prepariĝis al militiro kontraŭ Kleopatra. Decida batalo okazis la 2-an de septembro de 31 a. K. ĉe Aktio. En la momento, kiam la ŝiparo de Oktaviano komencis akiri superecon, Kleopatra ekkomandis retiriĝon kaj ŝiaj ŝipoj al indigno de Antonio forlasis la batalkampon. Li poste repaciĝis kun la reĝino, sed li ne plu povis rebonigi sian malvenkon. La despera reĝino dum sondis grundon en la tendaro de Oktaviano.

Fine ŝi sendis al Antonio mesaĝistojn kun informo, ke ŝi memmortigis sin lasante fermi sin en maŭzoleo. Marko Antonio pruvis sian fidelecon per tio, ke li mortigis sin. Dum Oktaviano vizitis Kleopatron, sed ŝia ĉarmo ne impresis lin. Li vidis en la egipta reĝino nur militan rabaĵon intencante ŝin tiel envicigi en sian triumfan marŝantaron. Por ke ŝi evitu al simila malhumiligo, Kleopatra revenis en la kripton kaj laŭ tradicio ŝi lasis sin venenmordi sin de krotalo, simbolo de la reĝa potenco. Ŝi mortis la 30-an de aŭgusto de 30 a. K. kaj ŝi estis sepultita apud Marko Antonio.

Kia ŝi estis[redakti | redakti fonton]

La morto de Kleopatra (1892) fare de Reginald Arthur

Malfacilas bildigi al si la malfalsan personecon de Kleopatro, kiun iom da beletra "romantismo" iel misformis. Sed ŝi certe havis fortan personecon kaj kuraĝon.

Nur kelkaj moneroj, kaj eble busto trovita en Cherchell montras ŝin, kaj oni ricevas bildon de virino kun pezaj trajtoj kaj sufiĉe longa nazo; ĉiokaze estas sciate, ke ŝi havis efektan "ĉeeston" kaj ĉarmon, ravantan voĉon, kaj estis forte logema, interalie ankaŭ pro ŝia brila menso klera. Nome, dum edukado al knabinoj, eĉ reĝidinaj, estis en la helena kulturo ege malzorgita, ŝi ĝuis elstaran instruadon, kaj ŝi scipovis multajn lingvojn: krom ŝia denaska greka, la aramean la etiopian, la medan, la araban, kaj supozeble aliajn pli. Notinda: ŝi parolis ankaŭ la landan lingvon, la egiptan.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Batalo de Aktio

Beletraj aludoj[redakti | redakti fonton]

  • Ŝekspiro
  • Blaise Pascal faris el ŝi ekzemplon pri kiom historia disvolviĝo povas foje dependi de etaj hazardoj:
"Se la nazo de Kleopatra estintus pli mallonga la figuro de la mondo estus alia"