Legio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moderna rekonstruo de la romiaj legatoj kun plata armilekipo (lorica segmentata)
Legia dinaro de la imperiestro Marcus Antonius, trovita en Bergkamen, Germanio. La literoj LEG III (legio 3) videblas inter du armeaj simboloj. La monero produktiĝis dum la jaro 31 antaŭ Kristo.

Legio en la armeo de Romia Imperio (de la latina vorto legere, kiu korespondas ne nur al la esperanta "legi", sed ankaŭ al "elekti" kaj "kolekti") estis memstare aganta armea unuo kun 4000 ĝis 6000 peze armitaj piedirantaj soldatoj, kaj simila nombro da malpeze armitaj helpaj soldatoj (auxiliari).

Dum la longa armea historio de la koncepto de legio, do dum la armea historio de la Romia Imperio entute, ŝanĝiĝis la nombro, konsisto kaj armilaro de la soldatoj en legio. La koncepto de la romia imperiestra epoko tre influiĝis de armea reformo, kiu komenciĝis dum la jaro 107 antaŭ Kristo.

Komuna eco de la legioj tra la longa armea historio estis iliaj dividoj en dek dekonojn, kiuj nomiĝis kohortoj.

La anoj de legio estis legionanoj.

La koncepto de legio dum la reĝa kaj respublika epokoj de la Romia Imperio[redakti | redakti fonton]

Reĝa epoko[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj informoj pri la tre frua reĝa epoko de la imperio estas legende beligitaj dum postaj romiaj epokoj – tio ankaŭ validas por informoj pri la koncepto legio. La origino de la koncepto estis meze de la 7-a jarcento antaŭ Kristo: Tiuepoke la soldatoj atakis en formo de grandega homa sagopinto, protektite de multaj ŝildoj, kaj havante lancojn kiel ĉefa armilo. La armeo dividiĝis en tri miloj da piedirantaj soldatoj, kiuj obeis al po unu armea tribunuso. Al tio aldoniĝis tri centoj da rajdantaj soldatoj, kiuj obeis al po unu rajdista tribunuso (tribunus celerum). Entute la ataka armeo de la reĝlando Romio komence do konsistis el 3300 soldatoj. Kiam la romiaj triboj de la regiono palatino kaj kvirinalo unuiĝis, oni duobligis la nombrojn al sesoble mil piedirantaj soldatoj kaj sesoble cent rajdistoj. Tiuepoke la vorto "legio" do priskribis la kompletan armeon de la romia ŝtato.

En la legio militservis la plej sanaj romiaj civitanoj inter la 18-a kaj 46-a vivojaroj. La pli aĝaj civitanoj havis la taskon protekti la urbomurojn hejme en Romo. Kiam plimultiĝis popoloj alianciĝantaj kun la imperio, iliaj armeoj flankigis la romian armeon. Kiam dum la 5-a kaj 4-a jarcento antaŭ Kristo la imperio tre fortiĝis, la ŝtato komencis havi plurajn legiojn kaj militis per pluraj samtempe.

Dum armea reformo de la reĝo Servius Tullius, kiu ankaŭ ordonis la konstruon de la unua fortika defenda urbomuro ĉirkaŭ Romo, la legioj novordiĝis. Ili nun konsistis el po 6000 soldatoj en ses vicoj, plus 2400 malpeze armitaj helpaj soldatoj. Aldoniĝis al legio po 600 rajdistaj soldatoj.

Romia Respubliko[redakti | redakti fonton]

Dum la epoko de la Romia Respubliko la armeo komence ankoraŭ konsistis el civitanaj soldatoj, kio signifas ne havi profesiajn soldatojn, kiuj restas soldatoj inter la militoj, sed ke la normalaj civitanoj dum la (tre oftaj) militoj vokiĝis al la armiloj kaj militokomence formis la armeon. Ĉiujn kvin jarojn la civitanoj laŭ sia kapitalo dividiĝis al unu el kvin klasoj, laŭ kiuj klaris, en kiu parto de la armeo la koncerna civitano militservu. La plej riĉaj civitanoj estis rajdistoj, la malpli bonhavaj peze armitaj piediraj soldatoj (da ili estis tri klasoj) kaj la ankoraŭ malpli bonhavaj malpeze armitaj helpaj soldatoj. La plejmalriĉuloj, kiuj ne posedis ion valoran krom la propran korpon, ne devis militservi.

Post la fino de la 2-a jarcento antaŭ Kristo la legio ankaŭ, sed ne ekskluzive, konsistis el profesiaj soldatoj. Dum tiu epoko la kompleta romia armeo havis proksiume 25 legiojn, kvankam pro la longdaŭra enŝtata milito la legioj ofte havis konsiderinde malpli ol la oficialajn 6000 plus 3000 soldatojn.

La ĉefa tasko de la legiaj rajdistoj tiuepoke ne estis la partopreno en la grandaj bataloj, sed la antaŭbatala esploro de la tereno kaj postbatala persekuto de armee gravaj fuĝantaj malamikoj. Tamen ankaŭ ĉiuj legiaj oficiroj batalis sur ĉevaloj. Proksimume 1000 aldonaj sklavoj por legio zorgis pri la ĉevaloj, inter kiuj krom la rajdobestoj por la elitaj soldatoj estis ankaŭ proksimume 1200 bestoj por transportado de pezaj materialoj.

La legioj armee kunlaboris kun helpaj armeoj el anoj de ne-romiaj, alianciĝintaj popoloj, kies soldatoj proksimume same multis kiel la legiaj soldatoj. Aparte famiĝis la lertaj arkopafistoj de la insulo Kreto kaj la ŝtonĵetistoj de la Balearaj insuloj. Al la piedirantaj batalantaj soldatoj kaj la romiaj rajdistoj, kiuj ne kunbatalis, sed havis strategiajn kromajn taskojn, aldoniĝis klasika rajdista armeoparto, kiu dum batalo flankigis la kernan armeon – la kavalerio: la rajdistoj de la kavalerio estis ekskluzive ne-romiaj soldatoj, el Iberio kaj Norda Afriko, sed ankaŭ el Gaŭlio kaj Ĝermanio.

Ŝanĝoj[redakti | redakti fonton]

Dum la 4-a jarcento antaŭ Kristo la origine fiksa ordigo de la soldatoj pliboniĝis fare de pli fleksebla ordo, tial ke la legioj en postaj bataloj estis superaj al la daŭre en fiksa ordigo batalantaj armeoj de Grekio kaj Makedonio. La legioj, kiuj nun konsistis el po 8400 romiaj soldatoj, dividiĝis en du legiojn de po 4200 soldatoj, plus 300 rajdistoj, kaj al tiuj 4500 romiaj soldatoj aldoniĝis sama nombro de aliancanaj soldatoj, tial ke inter la 4-a kaj 2-a jarcentoj legio konsistis el 9000 batalistoj. Ĉiu legio gvidiĝis fare de ses samrangaj armeaj tribunusoj.

En krizaj situacioj kiel la Punikaj Militoj kontraŭ la urboŝtato Kartago, aparte post la perdo de pluraj legioj kontraŭ la armeo de Hanibalo, ne eblis sekvi la sistemon, ke ĉiu civitano militservu en tiu armeoparto, kiu korespondis al sia socia rango. Pli malriĉaj civitanoj do plenigis la armeajn vicojn, kaj ĉar ili parte estis tro malriĉaj mem financi siajn uniformojn kaj armilojn, la ŝtato devis disponigi tion.

Post la Punikaj Militoj pli kaj pli la romiaj kamparanoj malriĉiĝis, kaj la ĝisnuna armea sistemo kolapsis, ĉar la malriĉiĝintaj, senhavaĵaj kamparanoj ne plu devis militservi.

La armea reformo de Marius[redakti | redakti fonton]

Pro pluraj grandaj malvenkoj ne plu eviteblis drasta armea reformo, kiu okazis dum la epoko de Gaius Marius ekde la jaro 104 antaŭ Kristo. Ne nur ŝanĝiĝis la organizado kaj batalformo de la legioj, sed ankaŭ ĉiu soldato ricevis grandan dorsosakon da aĵoj, kiujn li mem devis porti, kaj dum la sekvaj jardekoj oni moknomis la legianojn muli Mariani, "la muloj de Marius".

Konkrete temis interalie pri la jenaj ŝanĝoj:

  • La minimuma kapitalo, kiun devis posedi kandidato por soldatiĝo, unue malaltiĝis kaj poste tiu kriterio por soldatiĝo tute forfalis.
  • La soldatoj ne plu devis mem pagi siajn uniformojn kaj armilojn, sed ricevis ilin en unueca kvalito de la ŝtato. La soldatiĝo do ankaŭ ebliĝis por viroj el la tre malriĉaj sociaj tavoloj, la proletoj (proletarii).
  • Enkondukiĝis granda flagostango kun simbola aglo kaj pliaj legiaj simboloj, la aquila, kiu plialtigis la identigon de la soldatoj kun sia legio.
  • La soldatoj devis mem porti siajn pakaĵojn, kio – malgraŭ la mokoj skizitaj supre – draste plialtigis la movorapidecon de la armeo, ĉar forfalis la malrapida kaj malbone organizebla akompana armeoparto el ĉevaloj kaj azenoj, kiu ĝis tiam zorgis pri la pakaĵotransporto.
  • Post sia militservo de 16 jaroj la soldatoj, kiuj tiam nomiĝis veteranoj, de la ŝtato garantiite ricevis areon da grundo por agrikulturado, do ekhavis socian sekurigon. Respondeca por la plenumo de tiu garantio estis la plej superaj legiaj oficiroj, kiuj en kazo de konflikto ankaŭ trabatalis la garantion kontraŭ la rezisto de la imperia senato. La soldatoj do pli kaj pli sentis sin lojalaj al siaj plej superaj oficiroj, ne al la abstrakta koncepto de "ŝtato". Tio favorigis la ekeston de enlandaj militoj de iuj armeopartoj kontraŭ aliaj. Iusence la armea reformo de Marius do estas unu el la kaŭzoj por la posta malfortiĝo de la imperio.

La divido de la legioj post la reformo de Marius estis jena:

1 legio = 10 kohortoj = 3600–6000 soldatoj;

1 kohorto = 3 "maniploj" = 360–600 soldatoj;
1 "maniplo" = 2 centoj = 120–200 soldatoj;
1 cento = 60–100 soldatoj

La komandon de legio havis armee sperta legato, al kiu asistis ses (ofte tre junaj) armeaj tribunusoj.

La bazoj de tiu reformo restis senŝanĝa dum la sekva reformo de imperiestro Augustus, tamen tiu sekva reformo ankoraŭ pli unuecigis la armean strukturon.

Post milito inter romiaj kaj alianciĝintaj soldatoj inter la jaroj 91 kaj 88 antaŭ Kristo, la aliancanoj ne plu havis proprajn armeopartojn. Legio de tiam estis nur 6000 piediraj soldatoj, kaj alianciĝintaj plus profesiaj soldatoj plenumis la taskojn de flankaj rajdistoj kaj malpeze armitaj soldatoj sub centra legia komando.

Dum la imperiestra epoko[redakti | redakti fonton]

Dum la imperiestra epoko la hierarkio en la legioj plurfoje restrukturiĝis, kaj ekzistis multaj soldataj kaj oficiraj rangoj. La Romia Imperio, kiu kovris la tutan teritorion de la Mediteranea Maro, grandajn partojn de norda kaj orienta Eŭropo, okcidenta Azio kaj norda Afriko, deponis legiojn en ĉiuj landopartoj, por povi rapide reagi al atakoj de malamikaj armeoj. Aparte en la nordo de centra Eŭropo, kie la plej granda parto de Ĝermanio kaj pliaj popoloj (ekzemple la finnoj aŭ la antaŭuloj de la hodiaŭaj litovoj) restis nekontroleblaj de la romia armeo, necesis instali fortikigitan limon por protekti la imperion kontraŭ atakoj de tie. La legioj do dum plej granda tempo ne migris kaj aktive batalis, sed vivis en konstantaj fortikaĵoj, kaj en la limaj regionoj devis dividiĝi al multaj fortikaĵetoj, por kovri la tutan longecon de la fortikita limo.

Detalo de la triumfa arko de imperiestro Konstantino, kun legiaj simbolostangoj.

La legiaj simbolostangoj (signi) estis adorataj samkiel dioj kaj estis speciale protektitaj. En la unua kohorto, precipe en la cento de la simbolostango, militservis nur aparte elektitaj soldatoj.

Detalo de la triumfa kolono de imperiestro Trajano el la militoj kontraŭ la dakoj (kiuj vivis en la regiono de la hodiaŭa Rumanio)

Dum la malfrua imperiestra epoko imperiestroj kaj kontraŭimperiestroj estis deklaritaj de la legioj. La gvardio de pretorianoj, kiu en la imperio dumtempe kolektis tre grandan potencon kaj murdis plurajn imperiestrojn (ekzemple Caligula), ne estis legio, sed speciala armea unuo en la ĉefurbo Romo, samkiel la aliaj ĉefurbaj specialaj unuoj Cohortes urbanae (la "urbaj kohortoj"), Vigiles (kiuj kompareblis al fajrobrigado) kaj la imperiestra gvardio.

Legianoj ĉirkaŭ la jaro 70
Legiano ĉirkaŭ la jaro 175

Situoj[redakti | redakti fonton]

Laŭnome konatas proksimume 50 legioj, sed kutime ekzistis ne pli ol 35 legioj samtempe. Ĉiu legio havis numeron kaj nomon. Parte numeroj estis duoble disdonitaj, ĉar en epokoj de enlandaj militoj ĉiu partio starigis siajn legiojn.

La situo de la legioj dum la jarcentoj ŝanĝiĝis tiugrade, kiom ŝanĝiĝis la malamikoj de la imperio. Sub imperiestro Tiberius dum la jaro 23 post Kristo ok legioj situis laŭlonge de la rivero Rejno ĉe la limo al la nekonkerita parto de Ĝermanio (Magna Germania), ses situis en la regiono Balkano kaj laŭlonge de la rivero Danubo, same lime al Ĝermanio kaj pli oriente al pliaj popoloj de norda Eŭropo, tri troviĝis en Hispanio, du en la provinco Africa (kvankam unu el la du "afrikaj" legioj baldaŭ poste devis translokiĝi al Panonio, la hodiaŭa Hungario) kaj du en Egiptio, plus kvar en Sirio por protekto de la orienta imperia limo.

Dum la malfrua antikva epoko[redakti | redakti fonton]

Legiano fine de la 3-a jarcento en norda provinco de la imperio

Dum la malfrua antikva epoko la bildo de la legioj ŝanĝiĝis draste. Pro armea reformo de la imperiestro Diokleciano la nombro de la legioj tre altiĝis (al proskimume 60), sed la nombro de soldatoj draste malaltiĝis (al legioj de ĉ. po 1000 soldatoj). Samtempe kreskis la nombro de la tiel nomataj foederati, ne-romiaj batalantoj en la armeaj vicoj. Fine la armeo dividiĝis al

  • lima armeo (limitanei),
  • marŝa armeo (comitatenses) kaj
  • gvardianoj (palatini).

La rolo de la rajdistoj konstante pligraviĝis, speciale kadre de la militoj kontraŭ la ne-romiaj rajdistaj armeoj de la gotoj, hunoj kaj sasanidoj (kies rajdistoj kaj ĉevaloj havis bonegajn karapacojn – nekutima koncepto por la romianoj). La norma unuo de la romia armeo finfine estis la unuo numerus, kiu grupigis pli-malpli 300 soldatojn.

En la Bizanca Imperio la legioj fine de la 6-a kaj komence de la 7-a jarcento malfondiĝis. Inter la lastaj pruveblaj legioj estas la "legio IV Parthica" sub imperiestro Maurikios.

En modernaj epokoj[redakti | redakti fonton]

En la 18a kaj komenco de la 19a jarcentoj la nomigo Legio estis foje atribuita al unuoj kiuj enhavis kaj rajdajn kaj piedirajn komponantojn. Pli ĵuse la titolo estis uzita de la Franca Fremdula Legio, la Hispana Legio, la Polaj Legioj kaj la Ĉeĥoslovakaj legioj. Ankaŭ la membroj de tiuj modernaj legioj estas ofte nomataj legionanoj. Ankaŭ oni konas kiel legionanoj la membrojn de faŝisma rumana organizo nome Legio de Arkianĝelo Mikaelo, Fera Gvardio, Ĉion por la lando kaj finfine Legiana Movado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]