Ksilofono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ksilofono
Ksilofono
Klasifiko

Frapinstrumento

Ton-amplekso

2 1/2 al 4 oktavoj

Parencaj instrumentoj
v  d  r
Information icon.svg

Ksilofono estas frapmuzikilo. Ĝi havas diverslongajn stangojn aranĝatajn en vico laŭ grando, kiuj sonas la tonaltojn gamajn. Oni produktas la notojn frapante la stangojn kun maleoj. La stangoj fariĝas el ligno, ofte palisandro, kaj la maleoj fariĝas el ligno, plastokaŭĉuko. Foje la ksilofono havas resonatorojn sub la stangoj por plilaŭtigi la sonon.

Oni kredas ke la ksilonfono originis en Indonezio, sed ekzemploj ankaŭ disvolviĝis en Okcident- kaj Orient- Afriko. La plej frua ekzemplo pri kiu ni scias estas el Sudorient-Azio de la 9-a jarcento. Oni enkondukis ksilofonojn al Eŭropo en la Mezepoko, kaj ĝis la 19-a jarcento ĝi asociĝis kun popola muziko Orient-Eŭropa, notinde el Pollando kaj Orient-Germanio. Pli malfrue Komponistoj, ekz. Camille Saint-Saëns kaj George Gershwin, verkis partojn ksilofonajn por Okcidenta muziko orkestra. Ĝi ankaŭ uziĝas en muziko ragtima. La vibrafono disvolviĝis el la ksilofono en la 1920-oj.

La ksilofono de la Filipinoj
19-jarcenta ksilofono el Orient-Eŭropo