Camille Saint-Saëns

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Camille Saint-Saëns

Charles Camille Saint-Saëns ([ʃaʁl kamij sɛ̃sɑ̃s]; esperantigite Ŝarl Kamij Sen-Sans) (* 9-an de oktobro 1835 en Parizo; † 16-an de decembro 1921 en Alĝero) estis franca pianisto, orgenisto, muziksciencisto, muzikpedagogo kaj komponisto. Li famiĝis precipe pro sia „granda zoologia fantazio“ Karnavalo de la bestoj kaj la opero Samson kaj Dalila.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Edukado[redakti | redakti fonton]

La muzikan talenton de Saint-Saëns jam frue progresigis liaj patrino kaj praonklino. En la aĝo de ses jaroj li verkis unuajn komponaĵojn, en la aĝo de dek unu jaroj li prezentis sian unuan publikan koncerton en la Salle Pleyel en Parizo. Kelkaj samtempuloj rigardis lin kiel nova Mozart. En la aĝo de 3 jaroj li scipovis legi, 16-jare li jam studis ĉe la universitato en Parizo.

Ĉe la Pariza Konservatorio li studis pianon kun Camille Stamaty, orgenon kun François Benoist kaj kompozicion kun Jacques Fromental Halévy. En 1852 li fariĝis orgenisto en la preĝejo Saint-Séverin en Parizo. Tiujare li konatiĝis kun Franz Liszt, kiu lin ankaŭ muzike grave influis.

Frua verkaro[redakti | redakti fonton]

Sian muzikan debuton kiel komponisto li havis en 1853, kiam li prezentis sian unuan simfonion kaj en 1857 sian duan, kiujn la kritikistaro pozitive akceptis.

En1854 li alprenis orgenistopostenon ĉe la preĝejo Saint-Merry, en 1858 ĉe la preĝejo Madeleine, rezignis tamen ĉi tiun postenon en 1877, por sin dediĉi al la komponado. Ekde 1861 ĝis 1865 li instruis pianludadon ĉe la muziklernejo Louis Niedermeyer, kie ankaŭ Gabriel Fauré apartenis al siaj lernantoj.

Influite de la teatro en 1865 ekestis la operoj Le Timbre d’Argent kaj en 1868 Samson et Dalila, kiuj same kiel Etienne Marcel estis malmulte sukcesaj. En 1872 li komponis la preskaŭ nekonatan operon La flava princino. Nur en 1877 oni prezentis Samson et Dalila en Vejmaro kaj Lyon.

Multe pli sukceson li havis per siaj simfoniaj poemoj Le Rouet d’Omphale (1872), Phaeton (1873), Danse macabre (1875), La Jeunesse d’Hercule (1877). La Oratorio de Noël op. 12, en 1858 finfarita, ekde kelkaj jaroj pli kaj pli estas ŝatata kaj en la kristnaska eklezia muziko pli kaj pli ofte oni muzikas ĝin alternative al la kristnaska oratorio de Bach.

Post la Francia-Prusia Milito en 1871 li engaĝiĝis por nacia franca muziko kaj kune kun César Franck fondis la Société Nationale de Musique.

Sekvatempe li entreprenis kelkajn turneojn kaj aktivis ne nur kiel komponisto kaj pianisto, sed ankaŭ li verkis eseojn pri muzikaj temoj.

Malfrua verkaro[redakti | redakti fonton]

Kvankam li engaĝiĝis por progresema franca simfonia muziko, lia muziko restis pli konservema. Grava escepto estas lia malfrua verko Le Carnaval des Animaux (Karnavalo de la bestoj) el 1886, kiu elstaris pro sia priskriba karaktero el la siatempa muziko.

Al liaj famaj komponaĵoj apartenas ankaŭ la simfonio no 3 en c-minoro, la orgensimfonio, kiu tutmonde renomiĝis. Ankaŭ kelkaj el la pianokonĉertoj (precipe la dua, kvara kaj kvina ) eĉ hodiaŭ apartenas al liaj pli konataj verkoj, lia 1-a violonĉela konĉerto en a-minoro validas kiel devigaĵo de ĉiu soloviolonĉelisto. Lian instrumentadon foje karakterizas kuriozaj, preskaŭ eksperimentemaj sonbildoj. Ekzemple en la t.n. orgensimfonio li postulas pianopartion je kvar manoj en la fina movimento, same kiel li postulas en la fina movimento de sia pianokvinteto la utiligadon de kontrabaso.

Superrigardo de liaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Verkoj por piano kaj orgeno[redakti | redakti fonton]

Verkoj por piano sola
  • 6 bagateloj op. 3
  • Mazurko op. 21
  • Gavotte op. 23
  • Mazurkoop. 24
  • Alegro op. 29
  • 6 etudoj op. 52
  • Menueto kaj valso op. 56
  • Une nuit a Lisbonne op. 63
  • Mazurko op. 66
  • Allegro appassionato op. 70
  • Albumo por piano op. 72
  • Souvenir d’Italie op. 80
  • Le cloches du soir op. 85
  • Valse canariote op. 88
  • Suito por piano op. 90
  • Dueteto op. 11
  • Feuillet d’album op. 81
  • Pas redouble op. 86
  • Berceuse op. 105
  • Caprice héroique op. 106
  • Marche interaliée op. 155
Verkoj por du pianoj
  • Beethoven-variacioj op. 35
  • Reĝo Harald Harfagar
  • Minuet et Gavotte op. 65
  • Polonaise por 2 pianoj op. 77
  • Skerco por 2 pianoj op. 87
  • Caprice Arabe op. 96
  • Sur les bords du Nil op. 125
Pianokonĉertoj
  • Pianokonĉerto no 1 D-maĵora op. 17 (1858)
  • Pianokonĉerto no 2 g-minora op. 22 (1868)
  • Pianokonĉerto no 3 Eb-maĵora op. 29 (1869)
  • Pianokonĉerto no 4 c-minora op. 44 (1875)
  • Pianokonĉerto no 5 F-maĵora op. 103 „egiptia konĉerto“ (1896)
Verkoj por piano kaj orkestro
  • Allegro appassionato op. 70
  • Rhapsodie d’Auvergne op. 73
  • Weddingcake op. 76 (nur arĉorkestro)
  • Afriko op. 89
Verkoj por orgeno sola
  • Rapsodio pri bretonaj melodioj op. 7
  • Préludes et Fugues op. 99
  • Improvizaĵoj op. 150

Verkoj por violono[redakti | redakti fonton]

Violonsonatoj
  • Violonsonato no 1 d-minora op. 75
  • Violonsonato no 2 op. 102
Violonkonĉertoj
  • Violonkonĉerto no 1 A-maĵora op. 20 (1859)
  • Violonkonĉerto no 2 C-maĵora op. 58 (1880)
  • Violonkonĉerto no 3 b-minora op. 61 (1880)
Verkoj por violono kaj piano
  • Berceuse op. 38
  • Triptyche op. 136
  • Elegie op. 143
  • Elegie op. 160
Verkoj por violono kaj orkestro
  • Introduction et Rondo capriccioso op. 28
  • Romanco C-Dur op. 48
  • Romanco op. 51
  • Morceau de concert op. 62
  • Havanaise op. 83 (1887)
  • Sarabando no 1 E-Dur op. 95
  • Caprice andalou op. 122 (1904)

Verkoj por violonĉelo[redakti | redakti fonton]

Konĉertoj por violonĉelo
  • Konĉertoj por violonĉelo no 1 a-minora op. 33 (1872)
  • Konĉertoj por violonĉelo no 2 d-minora op. 119
  • Danco de la mortinoj
Verkoj por violonĉelo kaj piano
  • Violonĉelsonato no 1 c-minora op. 32 (1872)
  • Violonĉelsonato no 2 F-maĵora op. 123 (1905)
  • Souvenirs (1895)
  • La cigno (fakte Karnavalo de la bestoj)
Verkoj por violonĉelo kaj orkestro
  • Suito por violonĉelo kaj orkestro op. 16 (1863)
  • Allegro appassionato op. 43 (1876)
  • Chant Saphique op. 91 (1887)

Verkoj por aliaj soloinstrumentoj[redakti | redakti fonton]

Verkoj por fluto kaj orkestro
  • Romanco Db-maĵora op. 37
  • Odelette op. 162
Verkoj por korno kaj piano
  • Romanco por korno kaj piano op. 36
  • Romanco por korno kaj piano op. 67
Verkoj por korno kaj orkestro
  • Morceau de concert op. 94
Ceteraj soloisme okuptaj verkoj
  • Cavatine por tenortrombono op. 114
  • Cypres et Lauriers por orgeno kaj orkestro
  • Harpokonĉerto op. 154
  • Prière [Gebet] por violonĉelo kaj orgeno op. 158
  • Sonato por hobojo kaj piano op. 166
  • Sonato por klarneto kaj piano op. 167
  • Sonato por fagoto kaj piano op. 168

Verkoj por ĉambromuzikaj ensembloj[redakti | redakti fonton]

Arĉkvartetoj
  • Arĉkvarteto no 1 op. 112
  • Arĉkvarteto no Nr. 2 op. 153
Pianotrioj, -kvartetoj, -kvintetoj
  • Pianotrio no 1 op. 18
  • Pianotrio no 2 op. 92
  • Pianokvarteto op. 41
  • Pianokvinteto op. 14
Aliaj okupoj
  • Tarantelo por fluto, klarneto kaj piano op. 6
  • Septeto Eb-maĵora por trumpeto, 2 violonoj, vjolo, violonĉelo, baso kaj piano op. 65
  • Caprice sur des airs danois et russes por fluto, hobojo, klarneto kaj piano op. 79
  • Fantazio por violono kaj harpo op. 124

Verkoj por orkestro[redakti | redakti fonton]

Simfonioj
  • Simfonio A-Dur (1850)
  • Simfonio F-Dur „Urbs romana“ (1856)
  • Simfonio no 1 Eb-maĵora op. 2 (1853)
  • Simfoniono 2 a-minora op. 55 (1859)
  • Simfonio no 3 c-minora op. 78 „orgensimfonio“ (1886)
Aliaj verkoj por orkestro
  • Le Rouet d’Omphale op. 31 (1872)
  • Phaeton op. 39 (1873)
  • Danse macabre op. 40 (1874)
  • Suite algérienne op. 60
  • Wedding Cake op. 76
  • L'Assassinat de duc de Guise op. 128 (filmmuziko)
  • La muse et le poète op. 132 (1909)
  • La Jeunesse d’Hercule (1877)
  • Karnavalo de la bestoj (1886)

Verkoj or blovorkestro[redakti | redakti fonton]

  • Orient et Occident op. 25 (1869)

Mesoj/oratorioj/aliaj sakralaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Meso op. 4
  • Oratorio de Noël op. 12 (1858)
  • Psalmo 17 op. 42
  • La Déluge op. 45
  • Rekviemo op. 54

Operoj kaj baletoj[redakti | redakti fonton]

Operoj
  • Frédégonde
  • Etienne Marcel
  • Henry VIII
  • Le Timbre d’Argent (1865)
  • La princesse jaune (1872)
  • Samson et Dalila (1877)
Baletoj
  • Javotte

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]