George Gershwin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
George Gershwin
George Gershwin
Usona komponisto
Naskiĝo 26-a de septembro, 1898
en Broklino, Novjorko, Usono
Morto 11-a de julio, 1937
en Holivudo, Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

George GERSHWIN [ĜORĜ GERŝŭin] (26-a de septembro, 189811-a de julio, 1937) estis usona komponisto. Li komponis la plejmulton de liaj verkoj kun la kunlaboro de sia frato, Ira Gershwin. Li komponis kaj kantojn por Broadway kaj verkojn por la koncerta domo. Li ankaŭ sukcese komponis popularan muzikon.

Multaj da siaj komponaĵoj uzatiĝis televide kaj en multnombraj filmoj, kaj multaj da ili iĝis ĵazstandardoj. La ĵazkantistino Ella Fitzgerald surbendigis multaj da kantoj de la Gershwin fratoj en sia 1959a Gershwin Songbook (Kantlibro), aranĝis de Nelson Riddle. Sennombraj kantistoj kaj muzikistoj surbendigis kantojn de Gershwin, inkluzive Louis Armstrong, Al Jolson, Bobby Darin, Art Tatum, Bing Crosby, Janis Joplin, John Coltrane, Frank Sinatra, Billie Holiday, Sam Cooke, Miles Davis, Herbie Hancock, Madonna, Judy Garland, Julie Andrews, Barbra Streisand, Marni Nixon, Natalie Cole, Nina Simone, Maureen McGovern, John Fahey kaj Sting.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Gershwin naskiĝis Jacob Gershwine en Broklino, Novjorko de rusaj judaj enmigrintaj gepatroj. Sia patro, Morris (Moishe) Gershwine, ŝanĝigis la familianomon al Gershwin iam post la enmigrinto de Sankt-Peterburgo, Rusio. La patrino de Gershwin, Rosa Bruskin, enmigrigs ankaŭ de Rusio; ŝi edziniĝis kun Gershwin kvar jaroj pli malfrue.

George Gershwin esits la dua de kvar filoj. Li unue elmontirs intereson pri muziko kiam li dek aĝis, kiam li iĝis kurioza pri tio, kion li aŭdis ĉe violonspektaklo de amiko, Max Rosen. La sono kaj la maniero kun kio sia amiko ludis lin kapturis. Siaj gepatroj estis aĉetintaj pianon por sia pli maljuna frato Ira Gershwin, sed siaj gepatroj estis surprizataj kaj sia frato faciliĝata kiam George ĝin ekludis. Kvankam sia pli juna fratino Frances Gershwin estis la unua en la familio kiu lukris monon de siaj muzikaj talentoj, ŝi edziniĝis june kaj igixis dommastrino kaj patrino, cedis sian kantdancan kariero kaj ekpintris, ankaŭ hobio de George.

Gershwin provis multajn da pianoinstruistoj dum du jaroj kaj tiam enkondukiĝis al Charles Hambitzer de Jack Miller, la pianisto en la Beethoven Simfonia Orkestro. Hambitzer agis kiel la mentoro de Gershwin ĝis sia morto je 1918. Hambitzer instruis George kutiman pianoteknikon, montris al li la muzikon de la eŭropa klasika tradicio kaj vigligis lin ĉeesti orkestrajn koncertojn (hejme post tiaj koncertoj, la juna George penis reprodukti piane la muzikon kiun li estis aŭdinta). Li pli malfrue studis kun klasika komponisto Rubin Goldmark kaj avangarda komponisto-teoristo Henry Cowell.

Tin Pan Strateto[redakti | redakti fonton]

Kiam li dek ses aĝis, George forlasis la lernejon kaj trovis sian unuan laboron kiel prezentisto kaj "kantplombisto" por Remick"s, eldona kompanio en la Tin Pan Strateto de Novjorko. Sia 1917a novaĵa ragtima "Rialto Ripples" estis komerca sukceso kaj je 1919 li gajnis sian unuan grandan nacian sukceson kun sia kanto "Swanee". Je 1916 li eklaboris por Aeolian Company kaj Standard Music Rolls en Novjorko kaj surbendigis kaj aranĝis pianorulojn. Li produktis multajn da ruloj kun sia propra nomo kaj ankaŭ kun aliaj nomoj (pseŭdonimoj de Gershwin estis Fred Murtha kaj Bert Wynn). Li ankaŭ surbendigis rulojn de siaj propraj komponaĵoj por la Duo-Art kaj Welte-Mignon memludinta pianoj. Gershwin ankaŭ laboris mallonge en vodevilo kaj akompanis kaj Nora Bayes kaj Lousie Dresser piane.

Je 1924 George kaj Ira kunlaboris je la muzika komedio, Lady Be Good kiu enhavis estontajn ĵazajn normkantojn kiel "Fascinating Rhythm" kaj "Oh, Lady Be Good!".

Ĉi tiu sekviĝis de Oh, Kay! (1926), Funny Face (1927), Strike Up the Band (1927 kaj 1930), Show Girl (1929), Girl Crazy (1930) kiu enkondukis la standardon "I Got Rhythm" kaj Of Thee I Sing (1931), la unua muzika komedio kiu gajnis la premion Pulitzer.

Klasika muziko, opero kaj eŭropaj influoj[redakti | redakti fonton]

Je 1924, Gershwin komponis sian unuan ĉefan klasikan verkon, Rhapsody in Blue (Rapsodio je Bluo) por orkestro kaj piano, orkestrumita de Ferde Grofé kaj premieriĝis kun la muzikistaro de Paul Whiteman en Novjorko. Ĉi tiu verko estas la plej populara de Gershwin.

Gershwin restis en Parizo dum iom da tempo, kie li aplikis por studi komponscienco kun Nadia Boulanger. Dum li estis tie, li komponis An American in Paris (Usonano en Parizo). Ĉi tiu verko ricevis mikstajn kritikojn. Estas orkestraj omaĝaj al la piana konĉerto de Ravel de tiu sama erao. Li eventuale trovis la muzikan scenon en Parizo pretendema kaj reiris al Usono.

Sia plej ambicia komponaĵo estis Porgy and Bess (Porgi kaj Bes) je 1935. Nomis de Gershwin mem "popolan operon", la komponaĵo premieriĝis en Broadwaya teatro kaj nun estas larĝe rigardita kiel la plej grava verko de la 20-a jarcento. Bazita je la romano Porgy de DuBose Heyward, la ago okazis en nigra najbareco en Charleston, South Carolina, kaj escepte iom da diversaj malgravaj parolantaj roloj, ĉiuj roluloj estas nigraj. La muziko kombinas elementojn de la tiama populara muziko, kiu forte influiĝis de nigra muziko, kun teknikoj de opero, kiel recitadoj kaj gvidmotivoj.

Partituroj[redakti | redakti fonton]