Bing Crosby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bing Crosby
Bing Crosby
Bing Crosby
Bazaj informoj
Naskonomo Harry Lillis Crosby
Naskiĝo 3-an de majo 1903
Flago de Usono Tacoma, Vaŝingtonio, Usono
Morto 14-an de oktobro 1977
Flago de Hispanio Madrido, Hispanio
Ĝenroj Ĵazo
Diksilando
Profesio kantisto, aktoro
Aktivaj jaroj 1926 - 1977
Eldoninto Brunswick, Decca, Reprise, RCA, Verve
Parencaj
temoj
Frank Sinatra
Retejo Bing Crosby
v  d  r
Information icon.svg

Bing Crosby (naskita kiel Harry Lillis Crosby la 3-an de majo 1903, mortis la 14-an de oktobro 1977) estis populara usona kantisto kaj aktoro kies kariero daŭris pli ol 50 jarojn.

Debateble li estis la unua vera multmedia stelulo. La influo de Crosby en la populara kulturo kaj muziko estas grandega. Ekde 1934 al 1954 liaj muzikdiskaj vendoj, populareco por radio, kaj filmaj vendoj estis senrivalaj. Li estas ofte konsiderata esti membro el la tri plej popularaj supersteluloj, kune kun Elvis Presley kaj The Beatles[1], kaj estas nune la plej elektronike registrita voĉa en historio.[2]

Crosby ankaŭ estis unu el la inspiroj por plejparto de la viraj postaj kantistoj, inkluzivante Perry Como,[3] Frank Sinatra kaj Dean Martin. Kantisto Tony Bennett diris pri la influo de Crosby, "Bing kreis kulturon. Li kontribuis pli al populara muziko ol iu ajn persono. Li modlis popularan muzikon. Ĉiu kantisto en muzikentrepreno tenis iun de Crosby. Ĉiu vira kantisto havas trajtojn el Bing Crosby."[4]

Yank gazeto nomumis Crosby kiel la personon kiu plej plibonigis entuziasmon por usonaj soldatoj dum la Dua Mondmilito. Dum lia plej popularaj jaroj, li estis deklarita la "plej admirata viro vivanta", antaŭ Jackie Robinson kaj Papo Pio la 12-a[5]. Ankaŭ dum 1948, Music Digest konjektis ke Crosby-muziko ampleksis duonon de la 80.000 semajnaj horoj donata al radia muziko.[6]

En 1957 li edziĝis al la multe pli juna aktorino Kathryn Grant; antaŭ tio li havis rilatojn kun Grace Kelly kaj Inger Stevens.

En 1962 Crosby estis la unua persono por ricevi la Premion Grammy por Dumviva Atingo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Guiness Book of World Records
  2. (Schwartz, 1995) [1]
  3. Pop Chronicles the 40's: The Lively Story of Pop Music in the 40's. ISBN 9781559351478. OCLC 31611854. 
  4. Biografio de Bing Crosby.
  5. Philadelphia Courier, 22 November 1947
  6. Biografio de Crosby ĉe Jeff O's Retro Music